×

Nós usamos os cookies para ajudar a melhorar o LingQ. Ao visitar o site, você concorda com a nossa política de cookies.

image

Esperanta Retradio 2019, Tritiko el Mediteraneo dominas en la mondo

Tritiko el Mediteraneo dominas en la mondo

Tritiko estas unu el la plej gravaj nutraĵoj en la mondo. Tamen ne plu restis multe de la iama granda diverseco de specoj, kiel tion montras franca studaĵo. Nome semaĵoj el la mediteranea regiono dominas la mondon - de Ameriko ĝis Ĉinio.

Tritiko estas kultivata sur 220 milionoj da hektaroj, tiel ĝi rangas ankoraŭ antaŭ maizo kaj rizo en la unua loko de la tuttera statistiko. 15 procentoj de la mondskale konsumataj kalorioj devenas el tritikaj produktoj kiel pano aŭ nudeloj. Oni povus supozi ke tuttera kultivado signifus grandan diversecon de specoj - sed la studaĵo de la Nacia esplorcentro por agrikulturo en Francio montras la malon: La hodiaŭ utiligataj tritikaj specoj laŭ tio baziĝas plejgrandparte sur semaĵoj el suda Eŭropo kaj la mediteranea regiono. "La diverseco en Azio apenaŭ postlasis spurojn", diras franca genetikisto.

Kiel granda la diverseco de la genaro de tritiko principe estas, tion montras la bazaj datumoj de la aktuala studaĵo. 4500 specimenoj el entute 105 landoj estis konsiderataj en la analizo de la genaro, inter ili estis ĉiuj regionaj specoj samkiel ankaŭ modernaj bredaĵoj. La triumfo de la specoj el la mediteranea regiono komenciĝis dum la 20-a jarcento per la disvolvo de modernaj bredoteknikoj. "Estas pluraj faktoroj kiuj kunludis", diras la genetikisto.

Li tamen nomas du eventojn kiuj aparte forte ŝanĝis la genetikan diversecon de tritiko: En Meksikio novaj specoj estis bredataj dum la 1940-aj jaroj en la Internacia centro por la plibonigo de tritiko kaj maizo. La meksikaj esploristoj utiligis precipe semaĵojn el Hispanio kaj sudorienta Eŭropo, kiuj igis la grenon pli rikoltopova kaj pli rezistiva kontraŭ damaĝantoj. La novaj specoj disvastiĝis sekve ĉirkaŭ la tuta terglobo.

Ke en Ĉinio hodiaŭ kreskas origine eŭropa tritiko, tio devenas aliflanke de alia evento: Komence de la 20-a jarcento alvenis semaĵo de itala plantobredisto al Ĉinio. Li laboris kun semaĵo el Italio kaj de la Balkano, kaj tio karakterizas la ĉinan agrikulturon ĝis hodiaŭ: La tritiko sur ĉinaj kampoj je signifa parto devenas de tiu semaĵo.

Simple dirite oni povus konstati ke la "Verda revolucio", do la industriigo de la agrikulturo kiu komenciĝis per profesiigita plantobredado komence de la 20-a jarcento, respondecas por la triumfo de la mediteranea semaĵo. La francaj esploristoj provis en sia studaĵo esprimi per ĉifroj la neutiligadon de la genetika diverseco. "Ni povas diri ke la duono de principe disponeblaj specoj ne estis utiligataj en modernaj bredoprogramoj por tritiko", diras la studestro.

La esploristoj pledas utiligi por la bredado pli forte la diversecon en Azio. Kelkaj tritikaj specoj estas pli rezistivaj kontraŭ damaĝantoj kaj sekeco - tio estas eble grandaj avantaĝoj en la epoko de la klimata ŝanĝo.