×

Nós usamos os cookies para ajudar a melhorar o LingQ. Ao visitar o site, você concorda com a nossa política de cookies.


image

Esperanta Retradio 2014, La steloplena tago (1)

La steloplena tago (1)

Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo ( Mallongigita versio kun muziko el “La 4 sezonoj” de Antonio VIVALDI ) 1. (Muziko: printempo) KNABETO: Saluton, fragila burĝono, tremanta fragila burĝono! Diru al mi, amiko, kio vi estis antaǔe? BURĜONO: (Voĉo de Patrino) Mi estis revo de branĉeto, tremanta revo de branĉeto; kanto de pluvo, kareso de suno, jen kio mi estis antaǔe. (Muziko: somero) KNABETO: Saluton, verda folio, tremanta verda folio! Diru al mi, amiko, kio vi estis antaǔe? VERDA FOLIO: (Voĉo de Patrino) Mi estis revo de burĝono, tremanta revo de burĝono; danco de pluvo, rideto de suno, jen kio mi estis antaǔe. (Muziko: aŭtuno) KNABETO: Saluton, aǔtuna folio, tremanta aǔtuna folio! Diru al mi, amiko, kio vi estos foje? AǓTUNA FOLIO : (Voĉo de Patrino) Mi estos revo en vento, tremanta revo en vento; murmuro de pluvo, eĥo de suno, jen kio mi estos foje. (Muziko: vintro) KNABETO: Panjo, diru al mi Panjo, kio mi estis antaǔe? Kio mi estis? Kio mi estis antaǔ ol mi fariĝis infano? PATRINO: Karulo, vi estis nia revo, la revo de Paĉjo kaj mi, la fluganta kanto de du koroj, jen kio vi estis antaǔe. (Muziko: printempo) KNABETO: Panjo, diru al mi Panjo, kio mi estos? Kiu mi estos? Kia mi estos, post kiam mi ne plu estos infano? PATRINO: Vi rikoltos kolorojn, la melodiojn de la lumo; rikoltisto de sinsekvaj sezonoj, rikoltisto de doloroj kaj ĝojoj, jen kio vi estos. (Muziko: somero) daŭrigota


La steloplena tago (1)

Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo ( Mallongigita versio kun muziko el “La 4 sezonoj” de Antonio VIVALDI ) 1\\. (Muziko: printempo) KNABETO: Saluton, fragila burĝono, tremanta fragila burĝono! Diru al mi, amiko, kio vi estis antaǔe? BURĜONO: (Voĉo de Patrino) Mi estis revo de branĉeto, tremanta revo de branĉeto; kanto de pluvo, kareso de suno, jen kio mi estis antaǔe. (Muziko: somero) KNABETO: Saluton, verda folio, tremanta verda folio! Diru al mi, amiko, kio vi estis antaǔe? VERDA FOLIO: (Voĉo de Patrino) Mi estis revo de burĝono, tremanta revo de burĝono; danco de pluvo, rideto de suno, jen kio mi estis antaǔe. (Muziko: aŭtuno) KNABETO: Saluton, aǔtuna folio, tremanta aǔtuna folio! Diru al mi, amiko, kio vi estos foje? AǓTUNA FOLIO : (Voĉo de Patrino) Mi estos revo en vento, tremanta revo en vento; murmuro de pluvo, eĥo de suno, jen kio mi estos foje. (Muziko: vintro) KNABETO: Panjo, diru al mi Panjo, kio mi estis antaǔe? Kio mi estis? Kio mi estis antaǔ ol mi fariĝis infano? PATRINO: Karulo, vi estis nia revo, la revo de Paĉjo kaj mi, la fluganta kanto de du koroj, jen kio vi estis antaǔe. (Muziko: printempo) KNABETO: Panjo, diru al mi Panjo, kio mi estos? Kiu mi estos? Kia mi estos, post kiam mi ne plu estos infano? PATRINO: Vi rikoltos kolorojn, la melodiojn de la lumo; rikoltisto de sinsekvaj sezonoj, rikoltisto de doloroj kaj ĝojoj, jen kio vi estos. (Muziko: somero) daŭrigota