×

Nós usamos os cookies para ajudar a melhorar o LingQ. Ao visitar o site, você concorda com a nossa política de cookies.

image

Esperanta Retradio 2014, Kontentiga gimnastiko por la cerbo

Kontentiga gimnastiko por la cerbo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Programi roboton per piktogramoj

Nuntempe, kiam la uzado de kompufonoj fariĝis komuna por ĉiu aĝo, oni povas uzi ilin ankaŭ kiel rimedon por defii propran cerbon kaj manteni ĝin sprite vigla. Dank' al la grava rolo, kiun komputiloj kaj informadiko plenumas en nia vivo, sendube indas iom kapti la teknikon de programado, kiu estas la kerna bazo de la komputila mondo. Kelkaj el vi, vidante la ilustraĵojn de tiu ĉi sonartikolo, povus iom kolerete reagi kaj pensi: "Nu, vere! Kio estas tiu ĉi infaneca stultaĵo?". Bone! Mi komprenas vian spontanean reagon, ĉar unuavide ŝajnas temi pri unu el milionoj da videoludoj, pli-malpli triviale stultaj, pro kiuj junuloj freneziĝas. Male! Temas pri vera gemo por amuze kaj libertempe memlerni la bazajn konceptojn de komputila programado.

Mi elektis tiun ĉi aplikaĵon(*) "Lightbot" [laitbot] por kompufonj kaj tabulkomputiloj, post vasta kaj skrupula enketo por kiel eble plej trafe plenumi peton de mia 9-jara nepo. "Avo," li diris, " vi jam 50 jarojn programadas komputilojn, do instruu ankaŭ al mi fari tion!". Tikla defio por ava kaj programista fiereco, ĉu ne?

La tekniko de komputila programado estas tute ne triviala: ĝi postulas celkonscion, abstraktan logikan pensmanieron, persistecon kaj paciencon. Nuntempe "ciferece" mirindaj infanoj, kiuj, por tiel diri, naskiĝis kun klavaro enmane, kvankam surprize mense scivolaj kaj viglaj, tre rapide povas perdi intereson pri iu ajn temo, ne gravas kiom dekomence alloga. Ĝuste pro tio, la aplikaĵo "Ligthbot" ravis min kaj fakte pruviĝis genie taŭga por mia eduka iniciato. Ankaŭ se vi ne povos aŭ ne intencas, post pago de du eŭroj, elŝuti tiun aplikaĵon sur vian kompufonon, sekvu pacience la subajn klarigojn kaj tre verŝajne mi tamen sukcesos iom montri al vi tiklan komencon de tiu kontentiga agado nomata komputila programado. La celo de la sekvaj programetoj estas gvidi, per piktogramaj instrukcioj, etan roboton tiel ke, je la fino de plenumo de programo, ĝi lumigu per flava koloro ĉiujn bluajn kahelojn.

La instrukcioj por programi nian komputilon-roboton konsistas el piktogramoj. Jen ilia baza grupo por la komencaj niveloj:

Nun, helpe de tiuj komandoj, oni povas alfronti la verkadon de unua programo por solvi la problemon aperantan en la maldekstra parto (a) de la suba bildo:

La programon oni verkas fingre trenante la piktogramojn al la flavbruna tabelo nomata "Main". En ĝi estas loko por ĝis 12 instrukcioj, do, oni ne povas enmeti superfluajn instrukciojn. Ĉiumomente, kiam oni tuŝas la verdan butonon, la roboto plenumas la ĝis nun pretan programon. Oni povas senlime kontroli, ĉu ĝi trafe funkcias, laŭnecese korekti, ŝanĝi kaj kontentige kompletigi ĝin. Vidu en la dekstra parto (b) de la supra bildo trafan programon por solvi la donitan problemon.

Kompreneble la supra problemo estis je baza nivelo. La aplikaĵo enhavas 20 nivelojn, kiuj plentrafe enkondukas ĉiujn aspektojn de la tekniko de komputila programado. Por kompreni kaj regi ilin ĝisfunde oni devas streĉi siajn mensajn kapablojn kaj obstine klopodi superi la malfacilaĵojn. Unu el la plej gravaj artifikoj en programado estas subdividi la ĉefan programon (Main) en trafaj reutiligeblaj sekvencoj de instrukcioj, nomataj Proc(eduroj).

Jen pli kompleksa problemo kaj ebla solvo:

Espereble mi sukcesis per "Lightbot" veki en kelkaj el vi scivolemon kaj volon provi kompreni kaj regi la komputilan programadon. Poste vi povus lerni la nuntempajn komputilajn lingvojn por krei verajn aplikaĵojn por kompufonoj kaj tabulkomputiloj kaj, kial ne, per ili eĉ disvastigi Esperanton!

(*) Aplikaĵoj = Komputilaj programoj, kiuj kontribuas al solvado de sennombraj problemoj de la reala vivo. En la lastaj jaroj, dank' al disvastigo de kompufonoj kaj tabulkomputiloj, kreiĝis vastega oferto de miniaplikaĵoj, nomataj "App", senpage aŭ malmultekoste elŝuteblaj el la reto kaj uzeblaj en la porteblaj aparatoj.

Kontentiga gimnastiko por la cerbo Satisfying gymnastics for the brain