×

Nós usamos os cookies para ajudar a melhorar o LingQ. Ao visitar o site, você concorda com a nossa política de cookies.

image

Esperanta Retradio 2015, Ni iru al la plaĝo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando „Ni iru al la plaĝo” mi kiel infano devis peti (longe kun ripetemo) mian patron, kiam alvenadis laŭvicaj sunaj dimanĉoj dum somero. Fakte por ni infanoj, kiuj pasigis sian infanaĝon sur najbaraj kortetoj, pli facile estis bani sin en lada kuvo kun varma akvo ol veturi al la maro, kiu troviĝis apenaŭ kvin kilometrojn de nia dometo. Sed mia patro nur dum la liberaj de la laboro dimanĉoj povis preni min kaj miajn tri fratojn al la maro. Alia okazo por ĝui la akvon estis proksime fluanta rivereto, en kiu ni klopodis plialtigi la nivelon de la akvo konstruante akvobaraĵojn. Tiam eblis eĉ uzi mem konstruitajn flosojn dum niaj ludadoj. Laŭvica specialaĵo por ĉiu infano estis tiam vadado en flakoj, kiuj abundis post varmaj pluvoj, ĉar la flakoj facile ekestadis en nia ĉirkaŭaĵo sur sablaj (tiam plej ofte) vojoj. Tia estis la realeco, kaj ni estis neforgeseble feliĉaj en niaj ĉiutagaj kontaktoj kun la naturo. Sed tiom da pasinteco.

La hodiaŭo aspektas tute alie. Ĉieesta betono kaj asfalto malpermesas malpuriĝi en la koto. En la urba spaco oni kaŝas en la grundo plej diversajn kablojn. La akvo estas ĉie maldezirata, ĉar la aŭtoj devas facile moviĝi. Preskaŭ mankas flakoj, ĉar postpluvaj akvoj estas forkondukataj al stratkanaloj. Kaj se ie restis iom da sablo, oni tuj prisemas ĝin per herbo, sur kiu hundoj pisas kaj fekas sufiĉe libere. Sed kiam mi iras la plaĝo, mi ĝuas la surfacon de akvo, sablo kaj varma aero. Mi vere ripozas tie ne nur somere dum banado kaj naĝado, sed ankaŭ dum eĉ mallongaj promenoj dum la tuta jaro. Estas iu eksterordinara povo de tiu loko, ke estadante tie eĉ unu-du horojn la homo refreŝiĝas kaj ĉerpas novajn fortojn. Kuŝante sur la varma sablo mi sentas, ke la tuta mia laciĝo eniras la grundon sub mi kaj forvaporiĝas en la suno miksita kun la leĝera venteto.

Sed la somero en nia parto de Eŭropo daŭras maksimume tri monatojn, dum kiuj la sunaj tagoj ne ĉiujare multas. Nur en tiaj tagoj la akvo en nia maro havas sufiĉe altan temperaturon t.e. 19-21 celsiajn gradojn. Nia amiko Herbert A. Welker en unu el siaj sonartikoloj rimarkigis nin, ke ekzistas diferenco inter plaĝo kaj strando. Fakte laŭlonge de la marbordo de Gdynia, Sopot kaj Gdańsk troviĝas nur plaĝoj, tio estas lokoj aranĝitaj por la akceptado de turistoj. Mi kiel lokano volonte aliĝas al grupoj de turistoj alvenantaj abunde somere, ĉar observi aliajn ripozantojn ripozigas min ankaŭ. Belega tempo, kiam oni sentas sin turisto sur propra tereno!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

„Ni iru al la plaĝo” mi kiel infano devis peti (longe kun ripetemo) mian patron, kiam alvenadis laŭvicaj sunaj dimanĉoj dum somero. Fakte por ni infanoj, kiuj pasigis sian infanaĝon sur najbaraj kortetoj, pli facile estis bani sin en lada kuvo kun varma akvo ol veturi al la maro, kiu troviĝis apenaŭ kvin kilometrojn de nia dometo. Sed mia patro nur dum la liberaj de la laboro dimanĉoj povis preni min kaj miajn tri fratojn al la maro. Alia okazo por ĝui la akvon estis proksime fluanta rivereto, en kiu ni klopodis plialtigi la nivelon de la akvo konstruante akvobaraĵojn. Tiam eblis eĉ uzi mem konstruitajn flosojn dum niaj ludadoj. Laŭvica specialaĵo por ĉiu infano estis tiam vadado en flakoj, kiuj abundis post varmaj pluvoj, ĉar la flakoj facile ekestadis en nia ĉirkaŭaĵo sur sablaj (tiam plej ofte) vojoj. Tia estis la realeco, kaj ni estis neforgeseble feliĉaj en niaj ĉiutagaj kontaktoj kun la naturo. Sed tiom da pasinteco.