×

Nós usamos os cookies para ajudar a melhorar o LingQ. Ao visitar o site, você concorda com a nossa política de cookies.

image

Esperanta Retradio 2017, Toksika menuo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Kia estas la origino de Genetike Modifita Nutraĵo (GMO)? En la 70-80-aj jaroj oni disblovis la onidiran problemon pri la manko de nutraĵo por la homa populacio. Ligiĝas kun la problemo la nomo Mc Namara, kiu estis la defendsekretario de Usono en 1961-68 (ĝuste li respondecis pro la malfame konata milito inter Usono kaj Vietnamio). Li estis homo, kiu dekomence apogis GMO. La unuaj genetikaj ŝanĝoj okazis en tritiko.

En la produktado de la GMO-nutraĵo avanas la firmao MONSANTO, produktanta 95 procentojn da modifitaj maizo kaj sojo en Usono. Laŭvice Kanado produktas la trionon da genetike modifita nutraĵo globskale. La firmao Monsanto elmontras, ke ĝia nutraĵo ne estas danĝera. Sed estas la vero, ke la esploroj de la nutraĵo daŭris apenaŭ tri monatojn. Tamen aliaj sciencistoj faris pli longajn esplorojn (dum eĉ 13 monatoj). Gilles Eric Seralini esplorinta ratojn rimarkis, ke post 4 monatoj aperis la kanceraj tumoroj ĉe maskloj, kaj post 7 monatoj – ĉe femaloj, rezulte de kio ili grandkvante mortis. La aliaj sciencistoj, kiuj esploris kelkajn generaciojn de bestoj konstatis, ke en la 2-3-a generacio la bestoj perdis la reproduktajn kapablojn. La unuaj generacioj estis belaaspektaj, sed la sekvaj bedaŭrinde degeneris. Arpad Pusztai laboranta en Skotlando ankaŭ konstatis, ke tia nutraĵo kaŭzas tumormalsanojn, difektojn de testikoj kaj DNA. Post la publikigo de siaj ŝokaj rezultoj la sciencisto estis maldungita, lia laborejo estis likvidita, kaj oni malpermesis al li labori pri la GMO-nutraĵo.

Maltrankviliga por la eŭropanoj estas la fakto, ke Monsanto estis elaĉetita de la firmao BAYER, kio tutcerte malfermas la pordegon de EU por la produktoj genetike modifitaj. Monsanto instigas agrokulturistojn asertante, ke dank' al la semado de la „modernaj” semoj ili havos pluroble pli grandajn rikoltojn. Tio estas la vero, sed nur ĝis 7 jaroj, post kiu periodo estos la neceso pri duoble pli granda priŝprucado de la plantoj per la kemiaĵo ROUNDUP (ankaŭ la produkto de Monsanto) kaj pri la grandigo de ilia sterkado, kiu agado, post jaroj da bonaj rikoltoj ebligas apenaŭ la kontentigajn. Tiuj, kiuj konas la Malnovan Testamenton eble scias, ke jam tie ekzistas la malpermeso prisemi kampon per duspecaj semoj, kiu nomiĝas la interspecia krucado.

Pli frue oni pensis, ke unu geno signifas unu proteinon, tamen nuntempe oni scias, ke unu geno entenas kelkaj proteinojn. La enplantita geno en nova, fremda por si, loko (ĉar ofte temas pri tute alia specio) povas konduti tute alie, kio povas kaŭzi tre seriozajn konsekvencojn. Malekzistas do iu universala proteino, kiu estas bona por ĉiu organismo aŭ ties organo. Oni ekzemple modifis terpomon por ĝin imunigi, enplantinte al ĝi la genon kun lektino, kiu ordinare ne estas danĝera por la homo kaj rato. Bedaŭrinde en terpomo lektino fariĝis toksika por la ratoj.

La modifita genetike nutraĵo ricevas specialan genon, kiu imunigas ĝin kontraŭ iu kemiaĵo troviĝanta en la preparaĵo Roundup (vendata de Monsanto kune kun semoj).

Tial demandindas, kial la eŭropa organizaĵo EFSA, laŭ la peto de Monsanto, pligrandigis la allaseblajn kvantojn de Roundup en nutraĵo eĉ 100-oble? Hodiaŭ multaj poduktantoj de nutraĵo fanfaronas, ke iliaj plantoj estas liberaj je insektoj, vermoj kaj mikotoj. Eble la insektoj, vermoj kaj mikotoj estas pli saĝaj, ke ili ne deziras manĝi ion nemanĝeblan? Krome ĉu sekura por la homo estas io toksika por etaj organismoj?

La nuntempa tritiko, kompare kun la iama, havas kelkoble pli longan DNA-ĉenon. Ĝi enhavas tre multe da amilopektinoj, kiuj kaŭzas ĉe la homo t.n. ventran obezecon. Se ni deziras likvidi la duonon de la nuntempaj civilizaciaj malsanoj, sufiĉas ke ni rezignos pri la manĝado de tritiko, kaj tiam pluraj niaj suferoj certe malaperos. Eble indas?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Kia estas la origino de Genetike Modifita Nutraĵo (GMO)? En la 70-80-aj jaroj oni disblovis la onidiran problemon pri la manko de nutraĵo por la homa populacio. Ligiĝas kun la problemo la nomo Mc Namara, kiu estis la defendsekretario de Usono en 1961-68 (ĝuste li respondecis pro la malfame konata milito inter Usono kaj Vietnamio). Li estis homo, kiu dekomence apogis GMO. La unuaj genetikaj ŝanĝoj okazis en tritiko.