×

Nós usamos os cookies para ajudar a melhorar o LingQ. Ao visitar o site, você concorda com a nossa política de cookies.

image

Esperanta Retradio 2017, La tempo por altaĝuloj pasas pli rapide

La restanta vivotempo por altaĝuloj ŝrumpas kompare al la travivita tempo. Ofte ankaŭ pli aĝaj homoj prenas sur sin tro da aktivecoj.

"Kion vi pensas pri la estonteco?". Tion laŭdire oni demandis al Jeanne Calment kiam ŝi jam estis tre maljuna virino. "Ĝi estas mallonga", estis ŝia respondo. La francino mortis la 4-an de aŭgusto 1997 en la aĝo de 122 jaroj kaj 164 tagoj kaj ĝis hodiaŭ estas la unua en la listo de la plej aĝaj virinoj de la mondo.

Ŝia respondo samtempe indikas kaŭzon kial laŭ la vido de pli aĝaj homoj la tempo forkuras pli rapide ol laŭ la vido de pli junaj homoj. "Al junulo la estonteco estas malferma. Okdek-jarulo ne plu senfine povas rigardi antaŭen", diras gerontologo de la universitato de Vieno. La travivo de la tempo do ŝanĝiĝas laŭ la aĝo. Tion montras ankaŭ la studaĵo pri altaĝuloj en Berlino.

Kiel mallonga estas perceptata unu jaro laŭ pliiĝanta aĝo, tio estas ilustrebla per la sekva kalkulekzemplo: Por kvinjarulo unu jaro korespondas al kvinono de lia vivo. Ĉe okdek-jarulo tio korespondas al okdekono - do multe pli malgranda valoro kiu premas sur la percepton: La restanta tempo sentiĝas pli kaj pli mallonga.

Infano krome travivas la tempon pli intense: La infano daŭre ricevas spertojn kaj lernas ion novan. La multaj unuaj fojoj efikas pri la temposento: la unuaj paŝoj, la unua tago en lernejo, la unua feriado kun amikoj, la unua kiso. Iom post iom ripetiĝas certaj agoj, ekestas kutimoj. Eĉ se la homo dumvive lernas ion novan, en la ĉiutaga agado la homo tamen pli kaj pli aplikas rutinojn.

Ke la tempo forkuras, tio estas krome respondo je sociaj sintenoj. La pensiulo post la perdo de la profesia perlaborado de mono sin okupas per diversaj aktivecoj por ne enui kaj por doni al la tempo iun sencon. Tio kondukas al la konata fenomeno ke pensiuloj ofte diras ke por simple ĝui la vivon mankas al ili la tempo.

Necesas do iom malrapidiĝi ankaŭ dum alta aĝo. Sed kiel tio estas atingebla? Kiu provas fari ion novan, ekzemple kiu lernas lingvon aŭ kiu eksperimentas pri novaj receptoj kiel baki panon, tiu sentas sin ofte pli kontenta. Do la vojo al anima trankvileco troveblas per kleriĝo.

Sin dediĉi al iu daŭra afero laŭ mia sperto estas ege trankvilige. La okupiĝo pri la Esperanta Retradio feliĉigas min, donas al mia vivo daŭran sencon kaj tenas min sana. La afero de Esperanto ja estas granda ideo. Kaj efike labori por tia afero ege plifortigas la memvalorsenton. Ĉu la tempo pasas rapide aŭ malrapide, tio tiam ne plu tiom gravas.