×

Nós usamos os cookies para ajudar a melhorar o LingQ. Ao visitar o site, você concorda com a nossa política de cookies.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.14. Arĝentmevo

2014.01.14. Arĝentmevo

Arĝentmevo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Tie ĉi, kie mi loĝas, estas ĉiam pli da birdoj. Ne nur kutimaj etaj paseroj, oftaj gastoj de ĉitieaj ĝardenoj, parapetoj aŭ domaraj stratetoj. Proksime al bazaro gastas kolomboj, volonte kromnutrataj de pluraj maljunulinoj disŝutantaj diversajn grajnojn rekte sur promenejoj. En trafluanta nian kvartalon rivereto banas sin kaj nutras sovaĝaj (ŝajne nur pro ilia nomo) anasoj ankaŭ kromnutrataj de loĝantoj de blokdomoj. Rekte apud la mara akvo dum la tuta jaro renkonteblaj estas cignoj, kiuj ne povas plendi pri manko da manĝaĵo, ofte ne tro ĝusta por ili. Kaj pli malproksime de la maro, tio estas pli profunden de la seka tero gastas tipe maraj, antaŭ jaroj, birdoj. Iam nutrantaj sin per la enhavo de maro kaj riveroj, kaj hodiaŭ volonte najbarantaj kun la homoj, kiuj ja ne malsatas. Da mevoj, ĉar pri ili mi volus diri al vi kelkajn vortojn, estas ĉiam pli multe ŝajne jam en la tuta Pollando. La knarantan voĉon de ili, ofte kvazaŭ ridan, oni povas ekaŭdi plurajn, plurajn kilometrojn for de nia maro.

Esperanta vikipedio listigas eĉ kelkdekon da specioj de la familio laredoj, de nia mevo aŭ laro. Oni skribas tie i.a. „Ili estas bonegaj flugantoj, kapablaj kapti en aero ĵetitan nutraĵon, kio estas ŝatata amuzo de infanoj.” En la pola versio de la vikipedio ni povas ankaŭ tralegi, ke la birdo nestas en Pollando ne multnombre ekde la 1968-a jaro. Malgraŭ tio grandajn koloniojn de la birdoj oni povas renkontadi sur plataj tegmentoj de konstruaĵoj kaj sur grandaj betonaj surfacoj super la akvo en pli grandaj urboj de la pola marbordo. La fonto mencias ankaŭ, ke la birdonombro kreskis intense ĝis la 1990, sed dum la koloniado diversaj rabobestoj, interalie lutreoloj, lernis eltrovadi kaj rabi la nestojn de mevoj, formanĝante kaj idojn kaj ovojn. La fakto kaŭzis, ke estas ĉiam pli malfacile renkonti naturnestojn de la birdoj.

Tamen, kiel mi jam diris, da birdoj estas ciam pli multe en ĉiam pli diversaj lokoj. Laŭ miaj observadoj pluraj birdospecioj malsovaĝiĝas kun la paso de laŭvicaj jaroj. Ili estas ĉiam pli inteligentaj, alkutimiĝas al novaj kondiĉoj, des pli ke ili estas tre manĝavidaj. Ili tute ne timas homojn, aŭtomobilojn kaj ofte hundojn. Tio ne signifas, ke ili ne respektas nin, tamen ofte superruzas. Hodiaŭ mi prezentos al vi la ekzemplon de bonega adaptiĝo de la birdo en la homa medio. Sur la alkroĉita 30-sekunda filmeto vi rigardos, kiel kondutas arĝentmevoj, laŭŝajne pli frue instigitaj de pacientoj. Ĉar la sceneton mi observis vizitante mian malsanan patron sur la 6-a etaĝo en hospitalo dum la tagmanĝo. Montriĝis, ke sufiĉas por momento starigi telerojn sur la fenestra breto, por tuj poste malantaŭ la fermita fenestro ekvidi birdgastojn. Ili ne estis nur scivolemaj.

La sono de la filmo ne prezentos ilian knarantan blekon sed konfirmas, ke la birdoj sufiĉe forte kaj - mi dirus – persiste frapas kontraŭ la vitran platon de la fenestro. Do ili ellernis ion ŝajne dum ne unu somero, kiam la fenestroj povis esti malfermitaj. Mi nur povas diveni, ke iu iam pli frue regalis ilin per manĝrestaĵoj. Rigardu mem, kaj ekpensu, ĉu mi pravas.

2014.01.14. Arĝentmevo 2014.01.14. herring gull