×

Mes naudojame slapukus, kad padėtume pagerinti LingQ. Apsilankę avetainėje Jūs sutinkate su mūsų cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Altruisme helpi mildigas proprajn dolorojn

Altruisme helpi mildigas proprajn dolorojn

Altruismo akcelas bonfarton, ankaŭ je mallonga vido. Sed Kial?

Esploristoj povas esti sufiĉe brutalaj. Psikologoj kaj medicinistoj de la Pekina universitato traktis siajn testpersonojn per elektraj ŝokoj, kunŝnurigis iliajn brakojn kaj igis la suferantojn teni siajn manojn dum pluraj minutoj en malvarmegan akvon.

La fono de la ekzerco estis la jeno: Por natursciencistoj devas aperi kiel granda enigmo ke homoj agas altruisme. Tia agado estas ja bona por la komunumo (kaj tial estas alte aprezata en ĉiuj kulturoj), sed ĝi estas malbona por la aganto mem, kiu perdas ĉe tio monon, energion aŭ eĉ sian vivon, do kiu apenaŭ plialtigas per tio sian biologian fortikecon.

Sed pli fruaj studaĵoj diras: Altruismo plibonigas la longtempan bonstaton. La novaj eksperimentoj aldonas: Ĝi ankaŭ reduktas aktualajn dolorojn. Tion montras jam du pilotaj studaĵoj. Kiu ekzemple donacas sangon, tiu sentas la injektan pikon malpli forte ol iu kiu lasas sin depreni sangon por kontrola prilumigo de la sango - kvankam ĉe la donaco de sango estas elprenata multe pli da sango kaj per pli dikaj injektaj pingloj.

Tiaj testoj el la praktika vivo havas malavantaĝon: Altruismaj homoj dum vera praktikado povus kunporti specifajn ecojn kiuj estas la principa kaŭzo por ilia rezistivo kontraŭ doloroj. Do necesas testi en laboratorio. Tie oni kaŭzas al hazarde elektitaj testantoj dolorojn kaj sekve oni vidas ke ili estas samgrade sentemaj. Tiam oni dividas la testantojn en du grupojn kaj donas nur al unu grupo la eblecon agi altruisme, dum la kontrolgrupo ne povas fari tion. Fine oni kaŭzas al ĉiuj denove dolorojn - kaj oni atingas la konkludon ke vivata helpemo reduktas dolorojn. La magnetresona tomografio montras aŭ pli altan aŭ pli malaltan aktivigon de cerbaj regionoj kiuj prilaboras dolorojn.

Tio ja estas iom stranga: Kiu ekzemple donacas monon, tiu ja perdas proprajn rimedojn, kaj tio en normala kazo igas nin pli sentema pri doloroj. Por klarigi tion la ĉinaj aŭtoroj referencas al pli fruaj studaĵoj: Altruismo laŭ tio donas sencon al la vivo, donas orientiĝan sistemon, same kiel religio. Tio malfortigas malagrablajn sentojn, ankaŭ doloron. Al tio aldoniĝas la sento pri pli bona memregado kaj la malkoncentriĝo pri si mem ĉar oni ja koncentriĝas pri la helpo por aliaj homoj. Tamen tiu scio ne estas utiligebla. Ĉar kiu helpas al aliaj homoj por liberigi sin de doloroj, tiu ja per tio ne vere plu agas altruisme.


Altruisme helpi mildigas proprajn dolorojn Helping altruistically eases one's own pains

Altruismo akcelas bonfarton, ankaŭ je mallonga vido. Altruism accelerates well-being, even at a glance. Sed Kial?

Esploristoj povas esti sufiĉe brutalaj. Researchers can be quite brutal. Psikologoj kaj medicinistoj de la Pekina universitato traktis siajn testpersonojn per elektraj ŝokoj, kunŝnurigis iliajn brakojn kaj igis la suferantojn teni siajn manojn dum pluraj minutoj en malvarmegan akvon. Psychologists and doctors from Peking University treated their test subjects with electric shocks, tied their arms together and made the sufferers hold their hands for several minutes in cold water.

La fono de la ekzerco estis la jeno: Por natursciencistoj devas aperi kiel granda enigmo ke homoj agas altruisme. The background of the exercise was the following: For naturalists it should appear as a great enigma that people act altruistically. Tia agado estas ja bona por la komunumo (kaj tial estas alte aprezata en ĉiuj kulturoj), sed ĝi estas malbona por la aganto mem, kiu perdas ĉe tio monon, energion aŭ eĉ sian vivon, do kiu apenaŭ plialtigas per tio sian biologian fortikecon. Such action is indeed good for the community (and therefore highly valued in all cultures), but it is bad for the actor himself, who loses money, energy or even his life, so that it hardly increases its biological resilience.

Sed pli fruaj studaĵoj diras: Altruismo plibonigas la longtempan bonstaton. But earlier studies say: Altruism improves long-term well-being. La novaj eksperimentoj aldonas: Ĝi ankaŭ reduktas aktualajn dolorojn. The new experiments add: It also reduces current pain. Tion montras jam du pilotaj studaĵoj. This is already shown by two pilot studies. Kiu ekzemple donacas sangon, tiu sentas la injektan pikon malpli forte ol iu kiu lasas sin depreni sangon por kontrola prilumigo de la sango - kvankam ĉe la donaco de sango estas elprenata multe pli da sango kaj per pli dikaj injektaj pingloj. For example, those who donate blood feel the injection sting less strongly than someone who allows themselves to draw blood for a controlled illumination of the blood - although at the donation of blood much more blood is extracted and with thicker injection pins.

Tiaj testoj el la praktika vivo havas malavantaĝon: Altruismaj homoj dum vera praktikado povus kunporti specifajn ecojn kiuj estas la principa kaŭzo por ilia rezistivo kontraŭ doloroj. Such tests from practical life have a disadvantage: Altruistic people during real practice could carry with them specific properties that are the main cause for their resistance to pain. Do necesas testi en laboratorio. So you need to test in the lab. Tie oni kaŭzas al hazarde elektitaj testantoj dolorojn kaj sekve oni vidas ke ili estas samgrade sentemaj. There, randomly selected testers are caused pain and are therefore seen to be equally sensitive. Tiam oni dividas la testantojn en du grupojn kaj donas nur al unu grupo la eblecon agi altruisme, dum la kontrolgrupo ne povas fari tion. The testers are then divided into two groups and given only one group the opportunity to act altruistically, while the control group cannot do so. Fine oni kaŭzas al ĉiuj denove dolorojn - kaj oni atingas la konkludon ke vivata helpemo reduktas dolorojn. Eventually everyone is caused pain again - and the conclusion is reached that life-saving helpfulness reduces pain. La magnetresona tomografio montras aŭ pli altan aŭ pli malaltan aktivigon de cerbaj regionoj kiuj prilaboras dolorojn. Magnetic resonance imaging shows either higher or lower activation of brain regions that process pain.

Tio ja estas iom stranga: Kiu ekzemple donacas monon, tiu ja perdas proprajn rimedojn, kaj tio en normala kazo igas nin pli sentema pri doloroj. This is a bit strange: for example, those who donate money lose their own resources, and this in a normal case makes us more sensitive to pain. Por klarigi tion la ĉinaj aŭtoroj referencas al pli fruaj studaĵoj: Altruismo laŭ tio donas sencon al la vivo, donas orientiĝan sistemon, same kiel religio. To explain this, the Chinese authors refer to earlier studies: Altruism gives meaning to life, gives a system of orientation, as well as religion. Tio malfortigas malagrablajn sentojn, ankaŭ doloron. This weakens unpleasant feelings, as well as pain. Al tio aldoniĝas la sento pri pli bona memregado kaj la malkoncentriĝo pri si mem ĉar oni ja koncentriĝas pri la helpo por aliaj homoj. Added to this is the feeling of better self-control and the lack of self-focus because one is indeed concentrating on helping other people. Tamen tiu scio ne estas utiligebla. However, this knowledge is not usable. Ĉar kiu helpas al aliaj homoj por liberigi sin de doloroj, tiu ja per tio ne vere plu agas altruisme.