Kiel genoj influas la riskemon
Ĉu riskemo kuŝas en la genoj? Internacia studaĵo liveras indikojn por tio. Kiel riske persono kondutos, tio tamen ne estas prognozebla surbaze de la DNA.
Kiel persono plenkreskas, kion iu travivas kaj kiujn modelajn personojn iu havas - ĉio tio formas la karakteron, la konduton kaj tiel ankaŭ la riskemon. Studoj pri ĝemeloj krome nutras la supozon ke riskemo havas ankaŭ signifan parton en tio. Studaĵo en faka revuo pri genetiko nun konfirmas tiun kuntekston: Teamo sub la gvido de la universitato de Toronto en Kanado kaj de la Libera Universitato de Amsterdamo identigis 124 ĝis nun nekonatajn variantojn en la genaro kiuj kunligiĝas kun la riska konduto kaj kun la riskemo.
En la studo partoprenis ĉirkaŭ unu miliono da homoj. La testpersonoj devis unuflanke taksi sian propran riskemon, aliflanke ili devis respondi demandojn pri riska konduto, ekzemple pri fumado, konsumo de alkoholo, pri tro rapida aŭtomobila veturado aŭ ofta ŝanĝo de sekspartneroj. Krome oni malĉifris la genaron de la partoprenantoj kaj komparis ĝin.
La genaro de du homoj ja estas tre simila, sed ne identa: En la genomo ĉiam estas lokoj kun etaj malsamecoj. Kelkajn el tiuj variantoj oni povis per grandskalaj komparaj studaĵoj meti en kuntekston ekzemple kun certaj eksteraj ecoj aŭ kun la disponiteco por malsanoj. De kelkaj jaroj ankaŭ la sociscienca esploro interesiĝas pri tiu speco de studoj por eltrovi la influon de la genoj pri kondutmanieroj.
La 124 variantoj kiuj estis malkovritaj en la aktuala studaĵo koncernas laŭ la analizoj de la esploristoj genojn kiuj estas legataj precipe en la cerbo, nome ĉefe en cerbaj regionoj kiuj kunligiĝas kun decidoprocezoj. La analizo de tiuj genoj indikas krome pri rolo de certaj neŭrotransmisiaj substancoj, nome GABA kaj glutamato. Tiuj neŭrotransmisiantoj ĝis nun ne estis konsiderataj en kunteksto kun riskemo.
"Per nia studaĵo ni povis difini la genetikan arkitekturon de la riskemo kaj povis eltrovi en kiuj lokoj en nia cerbo troviĝas la emo pri riska konduto", klarigas tion unu el la aŭtoroj de la studaĵo de la universitato de Zuriĥo. Tio aliflanke laŭ li ne signifas ke surbaze de la DNA de persono oni povus diri kiun riskon tiu persono akceptus en certa situacio. La studaĵo povas tamen esti bazo por prilumigi pli precize la kunefikadon inter certaj genetikaj variantoj kaj mediaj faktoroj.