×

Nous utilisons des cookies pour rendre LingQ meilleur. En visitant le site vous acceptez nos Politique des cookies.


image

Esperanta Retradio 2019, Infanoj petas: Plenkreskuloj plenkresku!

Infanoj petas: Plenkreskuloj plenkresku!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Grava novaĵo okazas en la mondo. Infanoj laciĝis de la pasiveco de plenkreskuloj kaj decidis mem preni la iniciaton peti (postuli! ), ke plenkreskuloj fariĝu efektive plenkreskaj homoj.

La kialo estas la alarma minaco al la planeda klimato. Generacio post generacio, la homaro lasis, ke la mondo malpuriĝu en tia grado, ke la malekvilibro en la medio nun minacas la estontajn generaciojn. Kaj krome, la nunaj aŭtoritatuloj ne sukcesas preni vere efektivajn sintenojn kaj agojn, kiuj povus realĝustigi aŭ almenaŭ mildigi la tutan katastrofon.

Ĉio komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam adoleskantino en Svedujo, nome Greta Thunberg, decidis dediĉi sian tutan tempon kaj energion por mobilizi infanojn kaj junulojn en la tuta mondo por la afero de klimato. Ŝi komencis individuan agadon per surstrata striko, fariĝis vegetarano kaj konvinkis sian tutan familion alpreni vivstilon sen troa konsumado, kun diversaj manieroj protekti la medion. Kaj per interretaj komunikiloj ŝi komencis arigi aliajn samaĝulojn ĉirkaŭ la sama agado. Ili konscias, ke sian movadon ili ne povas plenumi individue, aŭ malgrandskale. Ili devas postuli novajn paŝojn de aŭtoritatuloj, kontraŭi la interesojn de grandaj entreprenoj, postuli monpunojn kontraŭ malpurigantoj de la medio, proponi politikon por eviti naturdetruadon.

La celo estas eviti, ke la altiĝo de la monda temperaturo atingu pliajn 1,5 celsiusajn gradojn - kio kaŭzus mondan mizeron kaj malsaton kaj detruus naturriĉaĵojn.

Ili estas tre junaj, sed ne naivaj. Ili asertas, ke se ili deziras havi lokon por vivi, estontece, ili mem devas zorgi pri la mondo. Tio koncernas la estontecon de la homaro. Kaj ili jam elreviĝis pri atendado, ke la registaroj prenu sur sin tian respondecon. En la lasta eldono de la forumo de Davos, en Svisujo, Greta kuraĝe parolis:

“Kelkaj homoj, kelkaj entreprenoj, aparte kelkaj decidopovaj personoj precize scias, kiajn altajn valoraĵojn ili oferadis por plu gajni neimageblajn kvantojn da mono. Kaj mi opinias, ke multaj el vi ĉi tie hodiaŭ apartenas al tiu grupo de personoj.”

La movado disvastiĝas. Manifestacioj okazas lastatempe en Eŭropo, Aŭstralio, Ameriko. En Belgio, ministro rezignis pro miskonduto rilate al la movado. En Aŭstralio, ĉefministro kritikis la junulojn kaj ricevis jenan respondon: “Ni estos malpli aktivaj, se vi faros malpli da fekaĵoj.”

La fenomeno estas vere interesa. Oni jam ne rajtas pensi, ke la novaj generacioj vivas indiferente. Kaj pluraj sciencistoj jam esprimis sian opinion: “La infanoj pravas!”.


Infanoj petas: Plenkreskuloj plenkresku!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo This sound article was written and produced by Pablo Sergio Viana from Brazil

Grava novaĵo okazas en la mondo. Important news is happening around the world. Infanoj laciĝis de la pasiveco de plenkreskuloj kaj decidis mem preni la iniciaton peti (postuli! Children are tired of the passivity of adults and have decided to take the initiative to apply (apply! ), ke plenkreskuloj fariĝu efektive plenkreskaj homoj. ) that adults should become adults.

La kialo estas la alarma minaco al la planeda klimato. Generacio post generacio, la homaro lasis, ke la mondo malpuriĝu en tia grado, ke la malekvilibro en la medio nun minacas la estontajn generaciojn. Kaj krome, la nunaj aŭtoritatuloj ne sukcesas preni vere efektivajn sintenojn kaj agojn, kiuj povus realĝustigi aŭ almenaŭ mildigi la tutan katastrofon. And in addition, the current authorities fail to take truly effective attitudes and actions that could realign or at least mitigate the whole disaster.

Ĉio komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam adoleskantino en Svedujo, nome Greta Thunberg, decidis dediĉi sian tutan tempon kaj energion por mobilizi infanojn kaj junulojn en la tuta mondo por la afero de klimato. It all started a few years ago when a teenage girl in Sweden, named Greta Thunberg, decided to devote all her time and energy to mobilizing children and young people around the world for climate change. Ŝi komencis individuan agadon per surstrata striko, fariĝis vegetarano kaj konvinkis sian tutan familion alpreni vivstilon sen troa konsumado, kun diversaj manieroj protekti la medion. Kaj per interretaj komunikiloj ŝi komencis arigi aliajn samaĝulojn ĉirkaŭ la sama agado. Ili konscias, ke sian movadon ili ne povas plenumi individue, aŭ malgrandskale. They are aware that their movement cannot be accomplished individually, or on a small scale. Ili devas postuli novajn paŝojn de aŭtoritatuloj, kontraŭi la interesojn de grandaj entreprenoj, postuli monpunojn kontraŭ malpurigantoj de la medio, proponi politikon por eviti naturdetruadon.

La celo estas eviti, ke la altiĝo de la monda temperaturo atingu pliajn 1,5 celsiusajn gradojn - kio kaŭzus mondan mizeron kaj malsaton kaj detruus naturriĉaĵojn.

Ili estas tre junaj, sed ne naivaj. Ili asertas, ke se ili deziras havi lokon por vivi, estontece, ili mem devas zorgi pri la mondo. They claim that if they want to have a place to live, in the future, they have to take care of the world themselves. Tio koncernas la estontecon de la homaro. This concerns the future of humanity. Kaj ili jam elreviĝis pri atendado, ke la registaroj prenu sur sin tian respondecon. En la lasta eldono de la forumo de Davos, en Svisujo, Greta kuraĝe parolis:

“Kelkaj homoj, kelkaj entreprenoj, aparte kelkaj decidopovaj personoj precize scias, kiajn altajn valoraĵojn ili oferadis por plu gajni neimageblajn kvantojn da mono. Kaj mi opinias, ke multaj el vi ĉi tie hodiaŭ apartenas al tiu grupo de personoj.”

La movado disvastiĝas. Manifestacioj okazas lastatempe en Eŭropo, Aŭstralio, Ameriko. En Belgio, ministro rezignis pro miskonduto rilate al la movado. En Aŭstralio, ĉefministro kritikis la junulojn kaj ricevis jenan respondon: “Ni estos malpli aktivaj, se vi faros malpli da fekaĵoj.”

La fenomeno estas vere interesa. Oni jam ne rajtas pensi, ke la novaj generacioj vivas indiferente. Kaj pluraj sciencistoj jam esprimis sian opinion: “La infanoj pravas!”.