Infanetoj ekpensas depende de kulturo
Pensi abstrakte, tion etaj infanoj devas lerni. Kiam ili progresas al tio, tio verŝajne dependas ankaŭ de kulturo kaj lingvo. Eksperimentoj montras: Ĉe kelkaj taskoj trijaruloj en Ĉinio atingas signife pli bonajn rezultojn ol samaĝaj usonaj infanoj.
Abstraktigo helpas al ni en pensado. Ne nur ĉe formalaj kaj logikaj taskoj, sed ankaŭ en la ĉiutago. La mondo per tio estas ĝeneraligebla aŭ simpligebla, interalie kunigante objektojn laŭ kategorioj. Fulmrapide ni ekzemple ekkonas tablon kiel "tablo", eĉ se tabloj povas tre malsame aspekti. Krome ni scias ke temas pri meblaĵo. Tiaj nocioj kaj supragradaj nocioj treege plifaciligas la vivon.
Strukturigi la materiajn kaj nemateriajn aĵojn laŭ tiu maniero, tion infanoj unue devas lerni. Kiam ili komencas fari tion, tio estas disputata. Klasikaj evolupsikologiaj teorioj eliras de multŝtupa procezo de la konkreto al la abstrakto. Laŭ pli novaj aliroj abstrakta pensado aŭ ĝiaj antaŭformoj tamen komenciĝas jam dum la unuaj vivojaroj. Krome la evoluo estas verŝajne malpli lineara ol supozite, jen kaj jen okazas eĉ intertempaj malprogresoj. Tiel trijaruloj ofte pli malfacile ekkonas rilatojn inter objektoj, ekzemple similecon, ol pli junaj infanoj. Kaŭzo povus esti ke ilia vortaro ĵus estas draste kreskanta kaj ke ili pro tio koncentriĝas prefere pri unuopaj vortoj kaj iliaj signifoj, sed malpli pri kuntekstoj.
Nun pli novaj laboraĵoj liveras indikojn ke tiu malprogreso en la abstraktigo ne okazas ĉie. Ĉe esploroj en aziaj landoj kiel ekzemple en Japanio kaj Ĉinio trijaruloj signife pli bone sukcesis ol iliaj samaĝuloj en Usono. Tio indikas ke la evoluo povus ankaŭ dependi de la medio, de la kulturo kaj de la lingvo.
Por testi tion, esploristoj de la Stanforda universitato en Usono plenumis nun eksperimentojn kun entute cirkaŭ 400 infanoj en la aĝo de 18 ĝis 48 monatoj en Usono kaj Ĉinio. La taskoj en ambaŭ landoj estis samaj. Principe ĉiam temis pri tio ekkoni simplajn kuntekstojn inter geometriaj figuroj kiel cirkloj kaj trianguloj, unufoje oni demandis pri similecoj, alifoje pri diferencoj. En la aĝo sub tri jaroj la infanoj en ambaŭ landoj estis same bonaj ĉe la solvado de la taskoj. En la aĝo de tri jaroj la usonaj infanoj spertis problemojn ĉe la ekkono de kuntekstoj; la ĉinaj infanoj nun signife pli bone sukcesis en tio.
Restas la demando kial la okcidentaj infanoj estis mallernintaj jam akiritan scion, sed kial ne la aziaj infanoj. Tio laŭ la psikologoj povus havi plurajn kaŭzojn, ekzemple kulturajn aŭ mediajn. Ĉiukaze ŝajnas temi pri lernita emo al kiu la infanoj direktas sian atenton: En Usono estas tendence pli la unuopaj objektoj kaj ne la maniero kiel objektoj estas kunligitaj inter si.
Tio siavice povus havi kuntekston kun la lingvo aŭ kun ĝia akiro. Kiam infanoj lernas la gepatran anglan, tiam laŭ la aŭtoroj de la studaĵo ekzistas fazo en kiu aperas multaj novaj substantivoj. Infanoj kiuj lernas la mandarenan lingvon aliflanke uzas pli da verboj kiam ili komencas paroli. Eble ili spertas en eksperimentoj ĝuste pro tio malpli da problemoj ekkoni rilatojn inter objektoj, supozas la esploristoj. Verboj ja same priskribas tiajn rilatojn. Ĉe la ellernado de substantivoj temas pli pri la ecoj de la objektoj.
Sed ne nur la lingvo povus influi la sintenon de la etuloj, akcentas la aŭtoroj. Ankaŭ aliaj kulturaj faktoroj povas ludi rolon, ekzemple la pensostilo kiu estas karakteriza en lando aŭ kiu tie estas vaste praktikata. Ĉu homoj pensas prefere tutece aŭ analize, ĉu individuece aŭ kolektivece? Kiugrade tiuj kaj aliaj diferencoj decide influas la kognan evoluon, tion la esploristoj volas prilumigi nun ankaŭ en aliaj kulturoj kaj lingvogrupoj.