×

Nous utilisons des cookies pour rendre LingQ meilleur. En visitant le site vous acceptez nos Politique des cookies.

image

Esperanta Retradio 2018, Ĉokolado kun laktobaciloj

Ĉokolado kun laktobaciloj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Dum la lastaj jaroj, oni multe parolis pri la valoro de ĉokolado kiel saniga nutraĵo. Dum la lastaj jaroj, oni multe parolis pri la valoro de laktobaciloj (kaj aliaj sanaj mikroboj, en la intesto) por la homa sano. Antaŭ ne longe, brazila esploristino publikigis la rezulton de sia pionira laboro sur tiu kampo: ŝi sukcesis produkti ĉokoladon, kiu enhavas laktobacilojn.

La esploron plenumis juna fraŭlino en laboratorio de la Universitato de San-Paŭlo, en Brazilo. Per nova metodo, ŝi sukcesis enmeti en ĉokoladajn briketojn kvanton da vivantaj bakterioj de la specioj Lactobacillus acidophilus kaj Bifidobacterium animalis, kiuj estas konataj, normale ekzistantaj en la homa intesto. Ofte ili troviĝas en nesufiĉa kvanto por plenumi sian protektan funkcion, interalie pro malbonaj kutimoj en la moderna vivo: nenaturaj manĝkutimoj, senkriteria uzado de antibiotikoj kaj streĉa vivostilo, ekzemple. Por atingi tion, ŝi enmetis la bacilojn en kapsulojn faritajn el vegetaĵa graso. Tiel la bakterioj estis ŝirmitaj kontraŭ oksigeno, malsekeco kaj ĉokoladaj ingrediencoj. Per tia tekniko, ili restas vivaj dum kvar monatoj. Oni aldonu, ke la produktita ĉokolado havas tute ordinaran guston kaj ne enhavas laktozon, kio estas avantaĝo por multaj homoj, kiuj ne toleras ĉi tiun substancon. Grupo da homoj estis invitita gustumi ĝin, kaj plej multaj el ili aprobis la guston kaj asertis, ke ili volonte aĉetus ĝin. La nova produkto ankoraŭ ne estas fabrikata por vendado, sed oni esperas, ke tio baldaŭ okazos. Laktobaciloj jam de certa tempo estas konataj kiel elementoj, kiuj okupas la intestan medion kaj evitas, ke malsanigaj bakterioj multobliĝu tie. Sekve, ili plifortigas la imunan kapablon, parte protektas kontraŭ iuj intestaj malsanoj (inkluzive de kancero) kaj plibonigas la metabolon de grasoj en la sango. Kutime, oni trovas ilin en kazeo kaj jogurto. Nun, ankaŭ en la nova ĉokolado. Siavice, ĉokolado estas konsiderata kiel saniga nutraĵo pro sia efikeco kontraŭ venenaj oksidoradikaloj. Ĝi iom protektas kontraŭ tumoroj, faciligas la sangocirkuladon kaj pozitive stimulas la cerbon. Konklude: kunigo de ĉokolado plus laktobaciloj estas tre bonvena novaĵo.