×

Nous utilisons des cookies pour rendre LingQ meilleur. En visitant le site vous acceptez nos Politique des cookies.


image

Esperanta Retradio 2015, Tri festotagoj en julio

En la mondo ekzistas preskaŭ 200 landoj. Eble pluraj el ili havas sian nacian festotagon en ĉi tiu monato, en julio. Sed mi konas nur du: unu, ĉar mi studis la anglan, la duan, ĉar mi vivis en Francio. Tiuj naciaj festotagoj estas la 4-a de julio - en Usono - kaj la 14-a de julio - en Francio.

Pri la usona festotago: Antaŭ esti Usono, la orienta parto de tiu lando estis kolonio de Anglujo. Sed - ĉefe pro ekonomiaj motivoj - la loĝantoj de la tiel nomataj “Dek tri Kolonioj” deziris sendependecon.

“Antaŭ la revolucio, la plejparto de la homoj en la Britaj Nord-Amerikaj Kolonioj konsideris sin lojalaj regnanoj de la Brita Krono, kun la samaj rajtoj kaj devoj kiel homoj en Britio. Tamen, sub la doktrino de merkantilismo la britoj konsideris la koloniojn pli kiel rimedon utiligotan por la avantaĝo de sia propra ekonomio kaj havis malmultan respekton por la kolonianoj.” (Vikipedio, artikolo “Usona milito de sendependeco”) La 16-an de decembro 1773 okazis la “bostona tea festo” (angle Boston Tea Party), “kiam en bostona haveno loĝantoj alivestitaj je indianoj akvenĵetis 342 kestojn da teo, kiujn transportis Brita Orienthinda Kompanio (angle East India Company). Ili protestis per tio kontraŭ plialtigo de imposto por teo, kiun postulis Granda Britio.” (Vikipedio, artikolo “Bostona tea festo”) En 1774 Benjamin Franklin konvinkis la koloniojn fondi reprezentan institucion, nomitan “Kontinenta Kongreso”. La revolucia milito komenciĝis en aprilo 1775.

En 1776 la Kontinenta Kongresa komisiis Thomas Jefferson ellabori deklaracion de sendependeco. Tiu deklaracio – en kiuj la 13 kolonioj nomis sin “United States of America” (Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) – estis aprobita la 2-an de julio. Du tagojn poste ĝi estis ratifita. Kelkaj kongresanoj volis, ke la 2-a de julio estu la Tago de Sendependeco, sed la plejmulto preferis la 4-an. Pro tio la sendependeco estas memorfestata ekde tiam la 4-an de julio. Sed nur ekde 1870 tiu dato estas nacia festotago.

Pri la 14-a de julio: “La Franca Revolucio de 1789 estas periodo de politikaj kaj sociaj transformoj komencita de la alvoko al la "Ĝeneralaj Statoj" en 1789 [...].” [...] Simbola evento estas la preno de la Bastille [fortreso kaj malliberejo] okazinta je la 14-a de julio 1789. Matene, la tumultuloj ekiris por serĉi armilojn. En revolucia etoso, ili rabis la arsenalon de la Hotelo de la Invalidoj [kiu ne estis hotelo, sed konstruaĵo por zorgi pri la militistaj invalidoj], kie ili trovas armilojn kaj kanonojn sed ne pulvon. Ili poste alvenas la pordojn de la reĝa malliberejo de Bastilo por trovi pulvon, kaj kolektiĝas kun aliaj tumultuloj amasiĝintaj antaŭ la fortreso jam matene. (Vikipedio, artikolo “Franca Revolucio de 1789”) Sed la nacia festotago memorfestas ne la falon de la Bastilo – kiel plejmultaj homoj imagas – sed la Feston de la Federacio, okazinta la 14-an de julio 1790. Eksplikas Olivier Tosseri: “En 1880, la kongresano Benjamin Raspail proponis la tagon de la sturmo al la Bastilo kiel daton de nacia festotago. Kelkaj leĝdonantoj tamen memorigis la perforton, kiu estis stampinta tiun eventon, kiam la popolo de Parizo dehakis la kapon de la direktoro de la malliberejo kaj linĉis la veteranojn, kiuj estis gardintaj la malliberulojn. Pro la polemika naturo de la sturmo de la Bastilo, la kongresanoj preferis la Feston de la Federacio de 1790 kiel nacian festotagon, por trovi pli da konsento.” (http://www2.uol.com.br/historiaviva/artigos/o_14_de_julho_nao_comemora_a_queda_da_bastilha.html) Kion pri la tria julia festotago? Ĝi ne estas nacia festotago, sed ankaŭ memorigas revolucion, tamen ne militan, sed pacan revolucion en la kampo de lingvoj kaj komunikiĝo. Ĝi estas la Esperanto-Tago, memorfestante la publikigon de la “Unua Libro” la 26-an de julio 1887.

Ĉi tie ne necesas diri plu pri tio, pensas mi.


En la mondo ekzistas preskaŭ 200 landoj. Eble pluraj el ili havas sian nacian festotagon en ĉi tiu monato, en julio. Sed mi konas nur du: unu, ĉar mi studis la anglan, la duan, ĉar mi vivis en Francio. Tiuj naciaj festotagoj estas la 4-a de julio - en Usono - kaj la 14-a de julio - en Francio.

Pri la usona festotago:

Antaŭ esti Usono, la orienta parto de tiu lando estis kolonio de Anglujo. Sed - ĉefe pro ekonomiaj motivoj - la loĝantoj de la tiel nomataj “Dek tri Kolonioj” deziris sendependecon.

“Antaŭ la revolucio, la plejparto de la homoj en la Britaj Nord-Amerikaj Kolonioj konsideris sin lojalaj regnanoj de la Brita Krono, kun la samaj rajtoj kaj devoj kiel homoj en Britio. Tamen, sub la doktrino de merkantilismo la britoj konsideris la koloniojn pli kiel rimedon utiligotan por la avantaĝo de sia propra ekonomio kaj havis malmultan respekton por la kolonianoj.” (Vikipedio, artikolo “Usona milito de sendependeco”)

La 16-an de decembro 1773 okazis la “bostona tea festo” (angle Boston Tea Party), “kiam en bostona haveno loĝantoj alivestitaj je indianoj akvenĵetis 342 kestojn da teo, kiujn transportis Brita Orienthinda Kompanio (angle East India Company). Ili protestis per tio kontraŭ plialtigo de imposto por teo, kiun postulis Granda Britio.” (Vikipedio, artikolo “Bostona tea festo”)

En 1774 Benjamin Franklin konvinkis la koloniojn fondi reprezentan institucion, nomitan “Kontinenta Kongreso”.

La revolucia milito komenciĝis en aprilo 1775.

En 1776 la Kontinenta Kongresa komisiis Thomas Jefferson ellabori deklaracion de sendependeco. Tiu deklaracio – en kiuj la 13 kolonioj nomis sin “United States of America” (Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) – estis aprobita la 2-an de julio. Du tagojn poste ĝi estis ratifita. Kelkaj kongresanoj volis, ke la 2-a de julio estu la Tago de Sendependeco, sed la plejmulto preferis la 4-an. Pro tio la sendependeco estas memorfestata ekde tiam la 4-an de julio. Sed nur ekde 1870 tiu dato estas nacia festotago.

Pri la 14-a de julio:

“La Franca Revolucio de 1789 estas periodo de politikaj kaj sociaj transformoj komencita de la alvoko al la "Ĝeneralaj Statoj" en 1789 [...].” [...]

Simbola evento estas la preno de la Bastille [fortreso kaj malliberejo] okazinta je la 14-a de julio 1789. Matene, la tumultuloj ekiris por serĉi armilojn. En revolucia etoso, ili rabis la arsenalon de la Hotelo de la Invalidoj [kiu ne estis hotelo, sed konstruaĵo por zorgi pri la militistaj invalidoj], kie ili trovas armilojn kaj kanonojn sed ne pulvon. Ili poste alvenas la pordojn de la reĝa malliberejo de Bastilo por trovi pulvon, kaj kolektiĝas kun aliaj tumultuloj amasiĝintaj antaŭ la fortreso jam matene. (Vikipedio, artikolo “Franca Revolucio de 1789”)

Sed la nacia festotago memorfestas ne la falon de la Bastilo – kiel plejmultaj homoj imagas – sed la Feston de la Federacio, okazinta la 14-an de julio 1790. Eksplikas Olivier Tosseri:

“En 1880, la kongresano Benjamin Raspail proponis la tagon de la sturmo al la Bastilo kiel daton de nacia festotago. Kelkaj leĝdonantoj tamen memorigis la perforton, kiu estis stampinta tiun eventon, kiam la popolo de Parizo dehakis la kapon de la direktoro de la malliberejo kaj linĉis la veteranojn, kiuj estis gardintaj la malliberulojn. Pro la polemika naturo de la sturmo de la Bastilo, la kongresanoj preferis la Feston de la Federacio de 1790 kiel nacian festotagon, por trovi pli da konsento.” (http://www2.uol.com.br/historiaviva/artigos/o_14_de_julho_nao_comemora_a_queda_da_bastilha.html)

Kion pri la tria julia festotago?

Ĝi ne estas nacia festotago, sed ankaŭ memorigas revolucion, tamen ne militan, sed pacan revolucion en la kampo de lingvoj kaj komunikiĝo. Ĝi estas la Esperanto-Tago, memorfestante la publikigon de la “Unua Libro” la 26-an de julio 1887.

Ĉi tie ne necesas diri plu pri tio, pensas mi.