×

Nous utilisons des cookies pour rendre LingQ meilleur. En visitant le site vous acceptez nos Politique des cookies.

image

Esperanta Retradio 2015, Kiel mi spertis esperantistan turismon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Mi esperantistiĝis en 2005. Tiam mi opiniis, ke la plezuro de ajna vojaĝo tute ne dependas de la lingvo en kiu oni parolas dume. Nun, post 10 jaroj de esperantista vivo, mi malsamopinias. La apartajn ecojn de la esperantista turismo ne igas la lingvo mem, sed la esperantista komunumo, kiu estas aparte amikema kaj malfermita al interkulturaj spertoj.

Sincere, dum miaj (ne tro multaj, bedaŭrinde) spertoj pri esperantista turismo, oni ofte krokodilis, aligatoris kaj eĉ kajmakamis! Ne gravas. Esperantisma turismo estas por mi aparte ĝuinda sperto, sendepende de tiaj detaloj. La esperantista turismo okazas en aparta etoso, ĉar ĝi estas precipe socia evento. Ĝia unua celo estas krei kaj plifortigi amikecojn inter homoj el diversaj landoj. Certe, oni kune admiras pejzaĝojn, spektas koncertojn kaj diverstipajn spektaklojn, vizitas muzeojn, historiajn lokojn, aŭskultas prelegojn ktp. Sed intertempe oni interŝanĝas impresojn, opiniojn, oni konatiĝas kun pensmanieroj kaj vidpunktoj de alilandanoj, oni larĝigas sian mensan horizonton… Ĉu tio ne okazas ankaŭ dum ne-esperantistaj ekskursoj? Kelkfoje ja okazas, sed nur hazarde kaj malofte. Antaŭ kelkaj jaroj, mi partoprenis esperantistan ekskurson, dum kiu oni vizitis i.a. belegan botanikan ĝardenon apud la Morta Maro. Troviĝis tie centoj da specioj de arboj el ĉiuj kontinentoj krom Antarktiko. Neniu natura arbaro povus enhavi tiom malsimilajn speciojn de arboj; nur artefarita arbaro (t.e. botanika ĝardeno) povus aspekti tiele. La pejzaĝo antaŭ niaj okuloj estis unika kaj arteca kaj ŝajnis al ni kvazaŭ metaforo pri la lingvo Esperanto. Ni entuziasmiĝis, faris multegajn demandojn al la maljuna ĉiĉerono, kiu diris al ni: “De pli ol 30 jaroj mi ĉiĉeronas tra tiu ĝardeno. Tiom scivolemajn kaj entuziasmajn turistojn mi neniam vidis. Plej ofte la turistoj tediĝas pri miaj klarigoj post nur 10-15 minutoj kaj demandas min kie troviĝas restoracio ĉar ili jam volas manĝi. Studentoj pri biologio venas ĉi tien por studi la arbojn kaj faras al mi fakajn demandojn. Sed ilin ne interesas rakontoj kaj legendoj ligitaj de tiuj arboj kaj apenaŭ ĝuas la belecon de la loko. Via grupo malsimilas ĉiujn aliajn grupojn kiujn mi konis. Kiuj vi estas? De kie vi venas?” Dum ĉ. duonhoro, ni rakontis al la maljunulo pri Esperanto kaj pri la Movado. Li diris, ke li uzos la Vikipedion por akiri pli da informoj pri nia grupo. Mi povas rakonti ankoraŭ unu personan sperton. Antaŭ la jaro 2005, mi jam vizitis la svisan alpmontaron minimume 10 fojojn, kun mia familio. Ĉiufoje ni restis tie po ĉ. monaton kaj promenis tie perpiede, per trajno, per buso, per aŭto, per boato… Tial mi opiniis, ke mi bonege konas la svisajn kantonojn. Ĉu mi vere konis ilin? Ho, evidentiĝis ke tute ne… En aprilo 2005 mi esperantistiĝis kaj en oktobro 2005 kiam mi vizitis denove la svisan alpmontaron… mi ne plu estis simpla turisto, sed “esperantista turisto”. Kiam mi eniris la luitan apartamenton, mi trovis sur la tablo ĉokoladon kaj la bultenon de la Svisa Esperantista Societo, kune kun invitletero en Esperanto… Ekde tiam, la telefono ne plu restis muta. La poŝtkesto ne plu restis malplena. La svisaj kantonoj ekmalfremdiĝis por mi… La tuta mondo ekmalfremdiĝis por mi iomete… Mi komencis kompreni la miraklan fenomenon, kiun ĉiuj esperantistoj spertas pli aŭ malpli frue: la esperantista komunumo, kiu estas nur et-eta procento el la tutmonda loĝantaro, kapablas tamen doni la senton ke la tuta mondo estas malpli malamikema kaj malpli fremda ol oni supozis… La ne-esperantistoj ofte demandas min: Ĉu vi ne uzis la francan kaj la anglan dum viaj vojaĝoj tra la svisaj kantonoj antaŭ la jaro 2005? Ĉu vi ne daŭre uzas ilin nun? Mi jesas. Mi ja uzis kaj daŭre uzas tiujn lingvojn por mendi apartamenton, aĉeti manĝaĵon, interesiĝi pri la trajnhoraro ktp. Mi neniam sentis min muta en la svisa alpmontaro. Sed geamikojn mi trovis pere de Esperanto. Eĉ miajn nunajn ne-esperantistajn svisajn geamikojn (franc-parolantajn) mi ekkonis danke al komunaj esperantistaj amikoj… Mi nepre devas rakonti ĉi tie pri unu el la plej nekutimaj spertoj en mia dekjara esperantista vivo. Temas pri la kurseto “Kultura vojaĝo en Vjetnamio”, kiu ekfunkcias ekde decembro 2011 en la paĝaro de edukado.net. Ĝi estas “virtuala esperantista turismo”, interaktiva kaj plej moderna el teknika vidpunkto. Akompana diskutejo faciligas la rektan kontakton kun la vjetnamaj ĉiĉeronoj kaj interŝanĝojn de opinioj inter kursanoj. Belegaj bildoj kaj aldonaj filmetoj faciligas konatiĝon kun buntaj vjetnamaj tradicioj. Por mi, ĝi estis eksterordinare ĝojiga sperto! Pere de interretaj ligiloj, mi spektis koncertojn kaj dancospektaklojn, pupspektaklojn, admiris belegajn pejzaĝojn, lernis pri nekonataj plantoj kaj bestoj, ĝuis emociigajn popolrakontojn, konatiĝis kun vjetnama pentroarto kaj ceramik-arto, informiĝis pri la vjetnamaj festoj, manĝaĵoj ktp. Sed plej gravas, ke miaj rilatoj kun vjetnamaj geamikoj plifortiĝis dum la ses monatoj de la kurseto. Lando kiun mi neniam vizitis kaj ŝajnis al mi tute fremda antaŭ tiu kurseto… subite enigis mian koron kaj ekde tiam mi amegas ĝin!