×

Usamos cookies para ayudar a mejorar LingQ. Al visitar este sitio, aceptas nuestras politicas de cookie.

image

Esperanta Retradio 2019, Monda Tago de Radio

Monda Tago de Radio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Je la 13-a de februaro oni celebras la Mondan Tagon de Radio. La daton oficialigis Ĝenerala Konferenco de UNESKO en la jaro 2011, unuanime. Ĝi estas ankaŭ oficialigita de Unuiĝintaj Nacioj. Indas apogi tiun iniciaton.

Kiam aperis la unuaj televidaj elsendoj en la mezo de la dudeka jarcento, multaj homoj profetis la malaperon de radio. Tute misa antaŭdiro!

Ĝis nun, radio estas gravega perilo de komuniko en la mondo. Inter la komunikrimedoj, ĝi ankoraŭ atingas la plej grandan publikon. Ĝi estas potenca, malmultekosta kaj atingas forajn komunumojn. Kiel platformo por publika diskuto, ĝi liveras egalecan partoprenadon interalie de handikapitoj, minoritatoj, junuloj kaj malriĉuloj. Ĝi efike funkcias je urĝaj komunikoj, ekzemple okaze de katastrofoj. Ĝia relativa teknika simpleco permesas moderniĝon tra novaj iloj, kiel telefonaparatoj kaj porteblaj komputiloj.

La daton oni elektis ĉar en tiu tago, en la jaro 1946, komenciĝis radioprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, elsendita al ses landoj. La celo estas konsciigi la publikon kaj la aliajn komunikrimedojn pri la graveco de radio, pri la graveco de serioza informado kaj transdonado de edukaj kaj kulturaj materialoj. Ĝi estas ankaŭ ekzemplo pri la bezono krei kunlaboradon inter la diversaj nacioj en la mondo. La libera fluado de vortoj estas certe grava elemento por starigo de paco, per la transdonado de opinioj kaj vidpunktoj, en maniero sendependa kaj plureca. Nome, aŭskultado de radio povas pensigi kaj konsciigi homojn.

Okaze de la Tago de Radio, centoj da eventoj okazas en la mondo, en multaj landoj.

S-ino Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktoro de UNESKO, mesaĝis jene: “En ĉi tiu Monda Tago de Radio, ni celebras la unikan kaj vastatingan potencon de radio por ampleksigo de niaj horizontoj kaj konstruado de pli harmoniaj socioj. ” Jen mi supozas do, ke la Esperanta Retradio povas esprimi sian konsenton pri la graveco de tiu dato. Podkastoj en interreto sendube estas modernaj disvolviĝoj de radia komunikado, kaj nia lingvo dekomence havas nenian alian celon ol kontribui al paco en nia mondo. Sekve, ni kaptas la okazon saluti kaj gratuli al ĉiuj produktantoj de Esperantaj podkastoj, kun la deziro, ke tiu agado prosperu kaj disvastiĝu.