×

Usamos cookies para ayudar a mejorar LingQ. Al visitar este sitio, aceptas nuestras politicas de cookie.

image

Esperanta Retradio 2014, Okulvitroj por unu dolaro

Okulvitroj por unu dolaro

Sufiĉas nur iomete da manlaboro kaj helpe de malgranda kesto eblas produkti novajn okulvitrojn. Tio povas helpi al multaj homoj en evolulandoj. Ne nur pro tio ĉar tia vidhelpilo kostas nur malmulte.

Unuafoje Jonatano povas legi la vortojn sur la lerneja tabulo kiujn lia instruistino tien skribas. La okjarulo ricevis okulvitrojn - kaj estas ege fiera pro tio. Jonatano vivas en Malavio en Afriko, kie ankaŭ la senedzina kamparano Simono finfine ricevis sian vidhelpilon. "Nun mi povas vidi la birdojn, kiujn mi antaŭe nur aŭdis", diras la maljunulo. Por li vidado signifas tute novan mondon.

Samkiel Jonatano kaj Simono laŭ la Monda Sanorganizo mondskale ĉirkaŭ 150 milionoj da homoj ĝis nun ne kapablas pagi okulvitrojn, kvankam ili bezonus vidhelpilon. Tio estas milionoj da homoj kiuj pro tio suferas malavantaĝojn en kleriĝo, en socia kunvivado aŭ simple en la ĉiutaga survivado, ĉar ili malbone vidas. Tio koncernas precipe homojn en evolulandoj en kiuj simple okulvitroj ne estas haveblaj aŭ la malmultaj disponeblaj estas pageblaj nur por finance bonstataj samlandanoj.

Kial aliflanke en centra Eŭropo estas ofertataj okulvitroj por malmulte da mono, sed ne en triamondaj landoj? La bavaro Martin Aufmuth volis ŝanĝi tion. Li eltrovis ke ankaŭ per malaltaj materialaj kostoj estas produkteblaj okulvitroj, ĉar por tio oni bezonas nur stabilan draton, specialan plastaĵon - kaj ekonomian vojon produkti el tio individue taŭgajn okulvitrojn. La bavara instruisto trafoliumis patentojn, esploris, ŝraŭbis, boris kaj segis - ĝis li post jaroj havis solvon: miraklan keston. Martin Aufmuth estis eltrovinta senbrilan tri kilogramojn pezan lignan keston el kies interno povas esti produktataj miloj da okulvitroj. Kaj unu paro da okulvitroj kostas nur unu dolaron.

En aprilo 2013 Martin Aufmuth startis kun sia helpoprojekto "unudolaraj okulvitroj" kaj de tiam li klerigas teknikistojn en evolulandoj pri sia invento. Germana televida teamo akompanis lin al Malavio en Afriko. Jonatano frekventas bazlernejon en Zomba, en la sudo de la lando. Kaj kun li proksimume estas 3000 gelernantoj. Ĝis tiam eĉ ne unu infano posedis okulvitrojn. Kelkaj el ili ricevis punon, ĉar ili ne bone sekvis en la instruado. Sed ofte la kaŭzo por tio estis ke la infanoj simple vidis malbone. Martin Aufmuth kaj lia teamo testis la vidkapablon de la infanoj. Por la gelernantoj la drataj framoj sur la nazo unuavide estas stranga afero - ĝis ili komprenas. Ankaŭ Jonatano.

En la proksimo de la lernejo evoluhelpantoj montras al hejmlandanoj kiel ili povas produkti okulvitrojn per la kesto. Por tiuj homoj estas profesia ŝanco, ĉar ili per tio povas fondi ekzistobazon. Martin Aufmuth mem estis disvolvinta ĉiun unuopan laborpaŝon: Okazas fleksado, tornado, mezurado. Sur permana fleksmaŝino ene de duona horo estas produktataj unue la framoj, tiam eltroviĝas helpe de optika tabulo kaj la lensokesto la individua dikeco de la vitro por ĉiu unuopa kazo kaj fine la plastaj vitroj estas enmetataj. La kvalito estas bona. La vitroj estas el polikarbonato. Tio estas la plej favorpreza materialo kaj bonŝance ankaŭ la plej stabila kiu estas havebla.

La evoluhelpa projekto nun jam funkcias en pluraj afrikaj landoj. Ĝi ebligas bonan vidon por multaj homoj kaj donas laboreblecon kaj vivobazon por multaj kunlaborantoj.

Okulvitroj por unu dolaro Glasses for one dollar