×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (2)

Virinoj en muziko (2)

Hildegard von Bingen naskiĝis la 17-an de septembro 1098 en la Rejna Valo, en riĉa kaj nobla familio. Ŝi estis la plej juna el dek infanoj, kaj tiel ŝi estis konsiderata dekonaĵo por Dio, tio estas ofero al Dio, donita kaj konsekrita ekde naskiĝo al religia agado, laŭ mezepoka tradicio.

En la XII-a jarcento, sub la regado de la potenca Federico Barbarossa, ĉi tiu abatino dediĉis siajn pli ol okdek jarojn da vivo por sagace kaj subtile kontraŭstari la subpremajn mandatojn, kiu regis dum ŝia tempo.

La abatino Hildegard von Bingen, elstaras kiel grava mistikulo, konsiderata la unua germana biologo, la unua kuracisto kaj la unua feministo, unu el la plej eksterordinaraj virinoj de la eŭropa mezepoko.

Hildegard estis viziulo, skribis pri teologio, proponis heliocentran universon 300 jarojn antaŭ Koperniko; verkis pri universala gravitado 500 jarojn antaŭ Newton; intuis la cirkuladon de sango jarcentojn antaŭ ol ĝi povis esti konfirmita, kaj pledis por virina seksa liberigo.

Ŝi ne nur estis inteligenta, sed ankaŭ estis ruza kaj manipulema, kiam tio utilis al ŝi.

Kiel multaj aliaj virinoj tra la historio, ŝi kaŝis sian talenton kaj saĝon malantaŭ plaĉa parolado. Hildegard havis mistikajn epizodojn ekde siaj fruaj aĝoj, sed la vizioj venis lavange post kiam la abatino (ŝia mentoro) mortis en 1136 kaj ŝi okupis tiun postenon. Tio inspiris ŝin verki pri siaj multnombraj vizioj en la libro "Scivias" (Li konas la vojojn) Tiu okazaĵo estis unika kaj neripetebla, ĉar pro malpli ol tiuj rakontoj miloj da tiatempaj virinoj estis ĵetitaj en la fajron.

La plej potencaj klerikoj pridubis la mistikan kapablon de la abatino. Tial la Papo Eŭgeno la 3-a sekrete komisiis esplori Hildegard-on. Sed post nelonge li mem ne nur aprobis la libron, sed ankaŭ instigis la aliajn religiulojn legi ĝin, kaj kuraĝigis la abatinon daŭrigi ŝian eniron en “la abisman fluon de la misteroj de Dio". La entuziasma apogo de la Papo, kaj la hipnota potenco de ŝiaj skribaĵoj starigis Hildegard-on ekde tiam, kiel unu el la plej influaj personoj en la kristaneco. Ŝia famo transiris rapide la germanajn limojn. Reĝoj venis de ĉie por serĉi respondojn en ŝiaj divenaj artoj.

Tiel Hildegard interŝanĝis leterojn kaj diskutis kun papoj, reĝoj, nobeloj kaj famaj teologoj kiel Claraval, kiuj ĉiam havis grandan respekton por ŝiaj opinioj, evidente, ne pro ŝia kondiĉo kiel virino, sed pro ŝia famo kiel viziulo.

Ŝi ankaŭ komponis altnivelan muzikon. Sed ŝia dediĉo al muziko ekestis pro hazarda evento. Hildegard firme rifuzis profani tombon en la Abatejo de Disibodenberg, kiam kelkaj religiuloj petis la ekshumon de la restaĵoj de kavaliro kiu estis forpelita de la eklezio.

La neceda respondo de Hildegard vekis la koleron de kelkaj, precipe de tiuj, kiuj malamis kaj enviis ŝin pro la elstara pozicio, kiun ŝi ĝuis eĉ estante virino. Do, ili punis ŝin: malpermesis al ŝi plenumi certajn liturgiajn agadojn kiel celebri meson kaj kanti psalmojn.

Ŝi ne deziris kontaŭstari al siaj kunreligianoj, do humile akceptis la punon.

Ĉar ili malpermesis kanti tiujn sanktajn tekstojn, ŝi decidis komponi aliajn; kaj je la fino de ŝia vivo, rezultis 78 muzikaj verkoj de granda valoro por la religia komunumo kaj por la muziko ĝenerale.

Hildegard komencis sian muzikan kreadon en la jardeko de 1150-aj jaroj, je ŝia 52ª jaraĝo.

Plej multoj el ŝiaj verkoj estis grupe eldonitaj lastatempe, en "Simfonio de la Harmonio de Ĉielaj Revelacioj", kiu enhavas 43 antifonojn, 18 respondojn, 4 himnojn, 7 sinsekvojn, 2 simfoniojn haleluja-n, kyrie-n, liberan pecon kaj oratorion, kion oni substrekas kiel fascina, ĉar la oratorio estis inventota en la 17a jarcento. En Rupertsberg ŝi fondis sian propran abatejon, kiu estis virina komunumo, malofta en tia tempo, kie la monaĥinoj liberigis siajn artajn talentojn, lernis kanti, kopiis kaj ilustris manuskriptojn kaj faris gimnastikon. Hildegard organizis festojn en sia abatejo. Ritoj kun muziko, en kiu ŝi kaj ŝiaj kunulinoj vestiĝis kiel fianĉinoj de Dio, kun belaj helkoloraj kostumoj. Ŝi opiniis, ke la sobreco de la virinaj vestaĵoj estis por la edziĝintaj virinoj, ne por la virgulinoj, kies korpoj ne estis koruptitaj. Ili meritis porti simbolajn ornamaĵojn tiel okulfrapajn kiel de la pastroj kaj episkopoj. Hildegard povis permesi sin starigi siajn proprajn regulojn, ĉar ŝi fariĝis unu el la plej prestiĝaj homoj de la eklezio.

Ĉiuj ŝiaj muzikaj verkoj estis kreitaj por la liturgiaj bezonoj de ŝia komunumo, kaj ankaŭ por teologiaj kaj moralaj didaktikoj en la kazo de la Ordo Virtutum, muzika peco, kiu preterpasas la lingvon de la mezepoka muziko.

La plimulto el ŝiaj komponaĵoj estas aŭdacaj kaj foriĝas de la stiloj de ŝia tempo.

Hodiaŭ muzikologoj alte taksas la verkojn de Hildegard, eĉ ekzistas registraĵoj de ŝia kompleta verko kaj ankaŭ iuj kuriozaj miksaĵoj de ŝiaj melodioj kun ritmoj Tekno kaj New age, kiuj montras la universalan naturon de ŝia genio.

La 17an de septembro de 1179, je la aĝo de 81 jaroj Hildegard von Bingen forpasis.

Koncerne la religian sferon, ŝi estis proklamita sanktulino kaj Doktoro de la Eklezio en 2012.

Sankta Hildegard de Bingen lasis al ni valoran heredaĵon en la artoj kaj sciencoj kaj ateston pri inteligenteco, forto kaj ruzeco.