×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.12. Konsumantoj ekŝatas kriplajn kukumojn

2013.11.12. Konsumantoj ekŝatas kriplajn kukumojn

Konsumantoj ekŝatas kriplajn kukumojn

La konsumantoj jam estas alkutimiĝintaj aĉeti en superbazaroj nur senriproĉajn fruktojn kaj legomojn. Kio ne kongruas kun la normo, tio ofte eniras la rubujon. Sed tiu praktiko eble nun baldaŭ finiĝos. Superbazaroj kaj konsumantoj nun ekŝatas kriplajn kukumojn kaj aliajn misformajn nutraĵojn.

Kurbaj kukumoj, karotoj kun tri radikoj, pomoj kun premmakuloj, serpentoformaj terpomoj - ili estas plej ofte senŝancaj. Ankaŭ en la bretaroj de superbazaro ĝis nun validis: Sukcesas nur tio kio havas bonegan formon. Temas pri luksa problemo. La komercistoj ne kapablas vendi malbone aspektantajn varojn. Kiel kaŭzon por la manio pri beleco oni konsideras la almerkatigajn normojn de EU en kiuj estas fiksitaj la komercaj klasoj. Tiuj komercaj klasoj origine havis du celojn: Unuflanke oni klasifikis la kvaliton de la specoj laŭ klasoj kaj tiel ili estis pli bone kompareblaj, aliflanke la unueca formo de legomoj plisimpligis la transporton kaj stokadon. Sed intertempe la reguloj nun estas kritikataj.

Ĉar plej ofte ofertiĝas la senriproĉaj fruktoj de la klaso I. Varo el klaso II, kiu ja rajtas havi difektojn en la ŝelo aŭ premaĵojn, apenaŭ troviĝas en la oferto. Sed la reguloj malpermesas nur la vendadon de nekonsumeblaj varoj - do se ili jam putriĝas aŭ enhavas malutilajn bestetojn.

Kelkaj superbazaraj ĉenoj nun faraŝ provon kaj ofertas fruktojn kiuj devias de la plej bona formo - je pli favoraj prezoj. En Aŭstrio funkcias testprojekto de la superbazara ĉeno Rewe sub la titolo "Mirindaĵoj".

Nun dependos de la konsumantoj. La komercistoj ja faras tion kion la konsumantoj deziras. Nun la konscio de la konsumantoj devas ŝanĝiĝi. Pomoj de la klaso II same bongustas kiel senriproĉaj fruktoj de la klaso I. Sed ŝajnas ke la konscio vere malrapide ŝanĝiĝas. En enketo en Germanio 84 procentoj de la enketitoj indikis ke ili ankaŭ prenus duaklasajn fruktojn kaj legomojn.

Oni taksas ke proksimume ĝis 40 procentoj de la produktitaj fruktoj kaj legomoj ne alvenas en la bretaroj de la vendejoj. Kio ne korrespondas kun la normoj de beleco tio tamen ne ĉiam estas aŭtomate forĵetata. El malbelaj pomoj oni premas sukon, terpomoj kaj betoj estas prilaboreblaj al besta voraĵo, miskreskinta brasiko aŭ salato estas reenplugata sur la kampo.

Kaj almenaŭ parto de la nevenditaj produktoj plenumas ankoraŭ bonan celon - ĝi iras al komunutilaj organizaĵoj kaj tiel nutras homojn kiuj alikaze ne povus pagi la prezon por la nutraĵoj.

2013.11.12. Konsumantoj ekŝatas kriplajn kukumojn 2013.11.12. Consumers are taking a liking to crippled cucumbers