×

我们使用cookies帮助改善LingQ。通过浏览本网站,表示你同意我们的 cookie 政策.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.20. Altnivela amatoreco por nia lingvo

2014.01.20. Altnivela amatoreco por nia lingvo

Altnivela amatoreco por nia lingvo

Se oni parolas pri amatoreca agado, oni celas agadon kiu ja povas esti tre bonintenca, sed al kiu mankas la necesa perfekteco por atingi konvinkan sukceson. La malo de tia amatoreca agado estas profesieca agado en kiu la aganto atentas pri ĉiuj esencaj cirkonstancoj por atingi klare difinitan celon. Do por sukcesigi aferon necesas agantoj kiuj konas la koncernajn cirkonstancojn kaj kiuj antaŭvidas la problemojn kiuj povas aperi survoje al atingo de la celo. Profesieca agado estas strukturita, ĝi okazas laŭ certa plano. Oni tiam parolas pri projekto.

Estas demando ĉu agado favore al Esperanto estas planebla en tiu senco. Oni certe povas starigi diversajn projektojn kiuj celas plivastigi la parolantaron de la lingvo. Sed regule okazas ke la defio estas tro granda, ĉar la dimensioj de la tasko apenaŭ havas limojn - la lingvo ja estas laŭcele senlima, ĝi supersaltu limojn. Profesieca agado en kadro de projektoj do rapide atingas siajn limojn kaj tiel estas klare ke per nur profesieca agado la dezirata sukceso ne estas atingebla. Ne eblas kreskigi internacian, tutmondan lingvon per centra planado. Ekzemplo de tiaj projektoj estus la plano enkonduki la lingvon en iun medion, do ekzemple en instituciojn de Eŭropa Unio.

Necesas ja centroj en kaj el kiuj la lingvo povas kreski, sed tiu kreskado dependas de unuopaj kapablaj kaj bonvolaj homoj kiuj krom la racio posedas ankaŭ vastan koron por sin dediĉi al la lingvo mem, do al verkado, tradukado, parolado de la lingvo. Simple dirite, necesas homoj kiuj amas la lingvon kaj kiuj tial disvolvas kreivon en la aplikado de la lingvo. Por sukcese kreskigi la lingvon necesas ambaŭ: Unuflanke teknika scio kaj organizaj kapabloj kaj aliflanke amo kaj entuziasmo por la lingvo.

Tiaj homoj estas amatoroj en plej bona senco. Ili plenumas laboron favore al la lingvo sen difini iun klaran celon, sed ili konscie agas je alta nivelo por ĵeti semojn de la lingvo kaj por prizorgi tiujn semojn por ke ili kresku kaj ne perdiĝu pro vento aŭ sekeco. Konsciante ke la afero almenaŭ el geografia vidpunkto estas senlima, ankaŭ loka agado ĉiam devas celi ankaŭ la tutan mondon. La mondo hodiaŭ estas granda kunplektaĵo kaj agantoj por Esperanto devas moviĝi en tiu teksaĵo same bone kiel en la propra loko aŭ regiono.

Nur entuziasmuloj povas entuziasmigi aliajn homojn. Por fariĝi tia estas esence okupiĝi pri la lingvo por ekkapti ĝiajn misterojn kaj por identiĝi kun ĝi. Tia agado donas senton de feliĉo. Ankaŭ vi tiam povos senti ĝin.