×

我们使用cookies帮助改善LingQ。通过浏览本网站,表示你同意我们的 cookie 政策.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.07. Nur legomsukoj kaj fruktosukoj

2013.11.07. Nur legomsukoj kaj fruktosukoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Humure survivi laŭmodan obsedon de kunulino

Povus esti, ke tio ĉi rilatas al repaciga kaj gaja spirito elmontrita de Ĥasan Ruĥani, la prezidanto de malamika Irano, aŭ eble al aŭtuna etoso, al falintaj folioj kaj al frue alvenanta vespero, sed lastatempe ĉi tie en Israelo pli kaj pli da homoj sin harmoniigas kun la naturo kaj kun tio, kion ĝi povas oferti, aparte nutrado.

Dum ĉiu socia renkontiĝo, oni kutime longe babilas pri sanaj manĝaĵoj sed nun la plej brula temo estas senescepte la sukoj. En mia limigita amika rondo, kiam oni demandas: "Kion vi deziras trinki?" oni ne plu aludas kafon aŭ teon sed dispremitajn legomojn, plejofte verdajn. Je la komenco mi ne tiom zorgis pri la afero, cetere: "Kiom da homoj, tiom da gustoj".

Sed tiam alvenis la malĝoja momento, kiam mi ne plu povis ignori la realon. Oni minacis forpeli min el la salonaj konversacioj kaj izoli min, dum ĉiuj laŭdis tritikŝosojn aŭ eĉ laŭdegis zingibron. Mi nur povis min defendi dirante, ke ekde longe mi ne plu manĝas viandon de mamuloj. Sed tio tute ne faris impreson al mia amikaro, kaj kiam mi diris, ke ankaŭ mi trinkas sukojn de citrono kaj oranĝo, ili malestime replikis, ke la laŭmodaj sukoj estas tutalia afero. Sed mi vere ekzorgegis, kiam mia edzino anoncis, ke dum la venonta semajnofino ŝi veturos al Galileo por partopreni al laborsesio pri sukoj kun akompano de meditado kaj jogo.

Ĝuste tiam mi klare komprenis, ke ĉio estas perdita: la sukmanio viruse disvastiĝis kaj la kontaĝo eniris hejmen! Parenteze mi devas mencii, ke mia edzino ŝatas adopti novajn modojn kaj daŭre elprovi tiklajn novaĵojn, verŝajne cele al forgeso de sia nesimpla vivo kun mi. Ŝi jam eksperimentis la melondieton (bonŝance en la ĝusta sezono), la florterapion de Bach, la metodon Pilates, nutradon laŭ sanga grupo, apartigon de karbonhidratoj kaj tiel plu.

Malgraŭ tio mi tute ne estis preta por la nova burasko. Ŝi revenis dispremita el la suka laborsesio kaj tuj anoncis, ke ŝi liberigos la domon de venenoj kaj prilaboritaj nutraĵoj, ĉar niaj nunaj kulinaraj kutimoj estis vera tragedio! Nia ununura savo, se ankoraŭ ebla, venos el legomsukoj kaj fruktokirlaĵoj.

La sekvan matenon, dum ankoraŭ mi vigliĝis per energia duŝo, mi aŭdis nekonatan elektran aparaton, kiu senbride bruegis: sendube niaj najbaroj decidis iom frue ekuzi borilon sur nia komuna muro. Duŝita kaj malsata mi eniris la kuirejon kaj mia edzino bonvenigis min per glaso da verda suspektinda likvaĵo. Sur la laborebeno de la kuirejo mi malkovris monstran centrifugilon kaj dispecigitajn restaĵojn de verdaj folioj kaj ŝosojn. Mia kunulino per ĝojoplena voĉo deklaris: "Mi pretigis por vi trinkaĵon de laktuko, mento, bulboj, celerio, petroselo kaj betofolioj! ".

Ĉar mi klopodas esti homo kun malfermita menso, mi gustumis tiun delicaĵon kvankam vere ne tiom simila al ambrozio. La edzino, kuraĝigita de mia nenegativa reago, sugestis, ke ni aĉetu profesian maŝinon por sukoj kaj specialan mikrokribrilon, per kiuj ni povos produkti kristalpurajn sukojn el legomoj kaj fruktoj!

Nu, bone! Ni estos kaj ni vidos: mi kore esperas, ke ankaŭ tiu ĉi modo kiel ĉiuj antaŭaj, iom-post-iom eniros en la forgesujon.