×

我们使用cookies帮助改善LingQ。通过浏览本网站,表示你同意我们的 cookie 政策.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.05. Antaŭ cent jaroj naskiĝis Burt Lancaster

2013.11.05. Antaŭ cent jaroj naskiĝis Burt Lancaster

Antaŭ cent jaroj naskiĝis Burt Lancaster

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Oni povas sen hezito aserti, ke fotografio kaj kinematografio staras inter la plej gravaj kulturaj manifestiĝoj de la 20-a jarcento. Kiam gefratoj Lumière, en la fino de la 19-a jarcento, sukcesis unuafoje reprodukti moviĝantan scenon – kaj per tio miregigis la spektantaron – tiam ili ne povis prezenti al si la tutan atingeblecon de sia invento. Preskaŭ samtempe, alia franco, Georgo Méliès, ekkreis fikcion per la tiel nomataj “specialaj efektoj”. Inaŭguriĝis tute nova vojo al la homa fantazio, kiu ĝis nun ne ĉesas sin renovigi kaj surprizi sian publikon. Oni apenaŭ povus imagi la mondon de la 21-a jarcento sen la mirindaj filmoj, kiuj ĉiutage atingas nin. Ne hazarde oni kutimas nomi kinon “la sepa arto”.

Ĉi-semajne, je la 2-a de novembro, oni rememoris la naskiĝon de unu el la ĉefaj figuroj en la historio de kino. Burt Lancaster naskiĝis antaŭ precize cent jaroj, kaj mortis 80-jara. Li naskiĝis en Novjorko kaj estis akrobato. En liaj unuaj filmoj li eĉ klare montris sian gimnastikan arton. Iom post iom, lia pli profunda talento burĝonis, tiel ke li plenumis memorindajn rolojn en seriozaj filmoj. Paralele al aventurfilmoj, por kiuj li uzis siajn atletajn kapablojn, li aktoris en dramoj, kiuj fariĝis klasikaĵoj, kiel “From Here to Eternity”. En tiu filmo li kaj la aktorino Deborah Kerr plenumis neforgeseblan, aŭdacan amoscenon. En la jaro 1960, Lancaster ricevis la Oskar-premion, kaj lia prestiĝo faris, ke tuj poste la famega itala filmisto Luchino Visconti invitis lin ĉefroli en la filmo “Il Gattopardo” – granda sukceso. De tio estiĝis inter la du artistoj sincera amikeco. En 1974, ili denove kunlaboris, kaj rezultis la tre laŭdata “Gruppo di famiglia in un interno”. Burt Lancaster havis karismecan personecon. Oni kutimas diri, ke lia rido montris “amason da dentoj”. Oni povas konsideri ankaŭ, ke li estis socikonscia homo. En la jaro 1963, li interrompis filmadon por partopreni en la manifestacioj organizitaj de Martin Luther King – kiu revis havigi al negroj civitanajn rajtojn, kaj al la tuta homaro pli altan moralon. Tio perdigis al li la tutan laboron, ĉar oni anstataŭigis lin per alia aktoro. Sed li diris en intervjuo al franca ĵurnalo: “Kiam mi estis 15-, 20-jara, mi revis pri libereco kaj frateco (...). Mi ne esperas ricevi rekonon de negroj. Mi partoprenas pro mi mem, pro mia konscienco, ĉar necesas fari tion.” Sen ia dubo, Burt Lancaster estis memorinda, omaĝinda figuro de la 20-jarcento.

2013.11.05. Antaŭ cent jaroj naskiĝis Burt Lancaster 2013.11.05. One hundred years ago Burt Lancaster was born