La sindromo de plirapidigita pensado
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo
Augusto Cury estas brazila aŭtoro kiu publikigis multajn librojn.
Laŭ Vikipedio li estas doktoro pri psikanalizo, psikiatro, profesoro kaj verkisto. Tamen en malgranda biografio en sia propra retejo li ne mencias la titolon de doktoro, kiun li gajnis en 2013 en usona privata universitato nomita “Florida Christian University” (Kristana Universitato de Florido) - kiu ne estas agnoskita de la brazila Ministerio pri Edukado. Li ankaŭ ne mencias, kie li diplomiĝis.
Estu kiel ajn, lia retpaĝo donas ankoraŭ jenajn informojn:
“Laborante dum 30 jaroj kiel psikiatro, esploristo kaj verkisto, D-ro Augusto Cury gajnis nacian kaj internacian rekonon, iĝante en Brazilo – laŭ [brazilaj gazetoj kaj revuoj] – la plej legata verkisto de la lasta jardeko. Liaj libroj estas publikigataj en pli ol 70 landoj, kaj en Brazilo jam vendiĝis 25 milionoj da ekzempleroj.”
La temoj de liaj popularsciencaj verkoj estas ĉefe edukado, psikologio, emocioj, inteligenteco, plibonigo de la vivkvalito. Oni diras, ke li skribas memhelpajn librojn. (Kp. “memhelpo” en la E-Vikipedio.) Vidu kelkajn titolojn: Revoluciu vian vivkvaliton; Vi estas ne-anstataŭebla; Dekdu semajnoj povas modifi vian vivon; Dek leĝoj por esti feliĉa; Estu gvidanto de vi mem.
Li ankaŭ publikigis kelkajn romanojn, el kiu la plej sukcesa estas la unua libro el la trilogio “La Vendisto de Sonĝoj”.
Unu el liaj verkoj estas titolita “Plurfokusa Inteligenteco”. En ĝi li disvolvas sian “Teorion de la plurfokusa inteligenteco”, kiu “intencas klarigi la funkciadon de la homa menso kaj la manierojn kiel pli bone regi nian vivon helpe de inteligenteco kaj penso” (Vikipedio).
Pri la menciitaj temoj li donas multajn kursojn kaj seminariojn, kiujn ofte ĉeestas centoj aŭ miloj da homoj.
Bone, ĉio tio estis nur enkonduko al mia hodiaŭa teksto. Fakte mi ne volas paroladi pri la vivo kaj verko de Augusto Cury (cetere mi ne interesiĝas pri memhelpaj libroj), sed nur transdoni tion, kion li diris en intervjuo pri la “sindromo de plirapidigita pensado” (SPP), intervjuo kiun iu sendis al mi per ŭatsapo. (Poste mi vidis, ke en Jutubo troviĝas pluraj aliaj intervjuoj kun li.) Pri tiu sindromo li diris en la intervjuo, ke li havis la “privilegion“ malkovri ĝin. Kvankam multe legata, li estas ankaŭ multe kritikata, kaj iu psikologo diris, ke la menciita sindromo ne ekzistas. Tamen ne gravas, ĉu ĝi ekzistas aŭ ne. Mi volas nur transdoni la asertojn de Augusto Cury.
La moderna socio, ne nur en Brazilo, sed en la tuta mondo, estas malsana, edukante homojn malsanajn por sistemo malsana. Ekzistas troo da informoj: pasintece la nombro de informoj duobliĝis ĉiujn 200 jarojn, nuntempe ĝi duobliĝas ĉiujare. 7-jaraĝa infano havas hodiaŭ pli da informoj ol havis romia imperiestro dum la apogeo de Romio. Estas troo da informoj, troo da aktivecoj, troo da intelekta laboro, troo da zorgoj.
Kiuj estas la simptomoj de SPP (sindromo de plirapidigita pensado)?
1. Homoj vekiĝas lacaj. 2. Ili suferas je kapdoloroj, muskolaj doloroj, iritebleco. 3. Ili ne sukcesas kunvivi kun malrapidaj homoj. 4. Ili suferas anticipe. 5. Ili havas malfortan memorkapablon.
La homoj kiuj havas la SPP-on estas ekstreme malkvietaj, ne kapablas kompreni la aliajn, ne prizorgas sian vivkvaliton (li diris laŭvorte: “ ili ne havas am-aferon kun sia vivkvalito”). La plej bonaj profesiuloj havas la plej altajn indicojn de SPP. La homoj estas bonegaj por la sistemo, bonegaj por la firmaoj, sed turmentas, torturas sin mem.
Mi proponas kelkajn teknikojn: • Kontempli la belon. Fari el la malgrandaj aferoj ion grandiozan. • Ne perfidi tion, kio estas esenca. (Mi tradukas laŭlitere per “perfidi” la verbon, kiun li – iomete strange – uzis en la portugala.) Tio signifas: ne perfidi sian liton (sendube li volas diri, ke oni devas sufiĉe dormi), ne perfidi siajn semajnfinojn, ne perfidi la tempon kion oni povas pasigi kun la homoj kiujn oni ŝatas kaj la tempon kun si mem.
Mi ne scias, kiel li parolas en siaj prelegoj, sed en la intervjuo li parolis rapidege – miaopinie tro rapide – malkaŝante ke li mem estas, aŭ almenaŭ ŝajnas esti, tre malkvieta.
Ĉiel ajn, liaj “teknikoj“ – aŭ proponoj (kiuj evidente ne estas novaj) – sendube estas bonaj.