×

Ми використовуємо файли cookie, щоб зробити LingQ кращим. Відвідавши сайт, Ви погоджуєтесь з нашими cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Aŭtisma Muzikisto

Aŭtisma Muzikisto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ĉiuj scias, ke multegaj homoj malŝparas multege da tempo en la sociaj retoj, kaj eĉ tiuj, kiuj ne tre ŝatas la sociajn retojn (sed preskaŭ estas devigitaj partopreni en kelkaj el ili), tiel malŝparas iom da tempo. Mi diras tion, ĉar oni ricevas multajn ne gravajn, ne interesajn kaj superfluajn mesaĝojn.

Aliflanke kelkfoje oni ricevas mesaĝojn pri io interesa, grava aŭ bela, pri kio oni ne ekscius sen la sociaj retoj.

Antaŭ kelkaj tagoj iu diskonigis en iu ŭatsapa grupo malgrandan tekston kaj filmeton pri brazila muzikisto kiu estas aŭtismulo.

En 2015 mi jam skribis artikolon pri aŭtismulo – kiu estas Doktoro pri Filozofio (kp. la artikolon de la 25-a de aprilo tiujare). Tiam mi diris: “Aŭtismuloj havas gravan malfacilecon rilati kun aliaj homoj, lerni kaj apliki la sociajn regulojn.”

Ŝajne la brazila muzikisto pri kiu mi mallonge rakontos ne havas tiun malfacilecon, sed li havis alian grandan problemon: ĝis la aĝo de 3 jaroj kaj 8 monatoj li ne parolis nek sukcesis piediri.

Lia patro estis pianisto. Ĉar li – la patro – ŝatis la grandan finnan komponiston Jean Sibelius, li donis al sia filo la personan nomon Sibélius. (Menciindas, ke en Brazilo estas tre ordinare, doni al la filoj – jes, aparte al la viraj infanoj – kiel personan nomon la familian nomon de konataj homoj, ekzemple Mozart, Wagner, Jefferson, Washington.)

Kaj Sibélius – ekde la naskiĝo – aŭdis multe da muziko en sia hejmo. En intervjuo li asertis, ke ekzakte la tagon en kiu li – preskaŭ 4-jaraĝa – estis ekzamenota en hospitalo pro siaj neŭrologiaj problemoj, li sukcesis paroli, piediri kaj ... li ludis muzikaĵon sur la piano de sia patro!

Ĉe tiu unua muzikaĵo temis pri populara muziko, sed jam la sekvan tagon li ludis sonaton de Chopin!

Ekde tiam (1977) li ludas pianon – multajn tipojn de populara brazila muziko kaj komponaĵojn de multaj klasikaj verkistoj.

Li ne scipovas legi partiturojn, sed li mem jam komponis pli ol 900 muzikaĵojn (laŭ lia aserto en 2018).

Kiam oni demandas lin, de kie venas tiu nekomprenebla talento, li respondas: “de Dio”; t.e. laŭ li temas pri donaco de Dio.

Li ne parolas aparte pri Spiritismo, sed li kredas je reenkarniĝo. Fakte la plej fama brazila mediumo, Chico Xavier (Ŝiko Ŝavier), diris al li, ke li estas la reenkarniĝinta Jean Sibelius. Ĉu vere? Ĉu la mediumo estis influita per lia persona nomo? Ĉu lia patro donis al li la nomon Sibélius pro ia stranga koincido? Ne gravas, kion oni pensas aŭ kredas. Gravas, ke li ĝojigas multajn homojn per sia pianoludo kaj siaj komponaĵoj. Kaj fakte lia sorto estas eksterordinara.

Vidu kaj aŭskultu:

https://www.youtube.com/watch?v=WheUdD27wv0 https://www.youtube.com/watch?v=W738-v32PMg (5-a Sinfonio de Beethoven)