×

Ми використовуємо файли cookie, щоб зробити LingQ кращим. Відвідавши сайт, Ви погоджуєтесь з нашими cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Per aŭdado al parolado

Homoj aŭdas alie ol ĉiuj aliaj primatoj. La plej bone aŭdebla frekvenca gamo estas optimume adaptita al la homa parolo. La analizo de orelaj ostetoj de du fruaj hominidoj permesas konkludi ke la aŭdkapablo de tiuj antaŭhomoj jam estis ŝoviĝinta direkte al la homoj.

Aŭdado kelkfoje estas grava por transvivi: Eblas orientiĝi en la spaco kaj oni povas ĝustatempe ekkoni kelkajn nevideblajn danĝerojn, ekzemple en la strata trafiko. Por ni homoj la kelkfoje subtaksata aŭdosenso estas ankaŭ gravega por interhomaj rilatoj - por kompreni kion aliaj homoj parolas. Por kompensi la mankantan senson tiurilate tial surduloj uzas gestolingvojn.

Sana homa aŭdaparato povas aŭdi frekvencojn inter 20 kaj 20.000 hercoj. Plej bone ni aŭdas tamen inter 500 kaj 5000 hercoj. Precize en tiu frekvenca gamo troviĝas la homa parolo. Supozeble tiu optimumigo estis esenca por la evoluo de la homa parolkapablo.

La nova laboraĵo de esploristoj de la universitato de Binghampton liveras novajn pruvojn por tiu supozo. La esploristoj tiucele analizis la fosiliajn orelajn ostetojn de du hominidoj, nome de la Australopithecus africanus kaj de la Paranthropus robustus. Alie ol ĉe la vidosenso la rekonstruado ĉe la aŭdosenso funkcias sufiĉe bone, ĉar la aŭdkapablo dependas precipe de la korpaj faktoroj - do de skeleteroj.

La rezulto montras ke la rekonstruita aŭdaparato de la du hominidoj estas alia ol tiu de la ĉimpanzo kaj de la homo. Kompare al la ĉimpanzo ambaŭ hominidoj reagis laŭ la esploristoj pli forte al pli altaj frekvencoj, en la gamo inter 1500 kaj 3500 hercoj. Ĝenerale la tuta aŭda gamo kompare al tiu de la simioj estis ŝovita iomete supren. Inter 1500 kaj 3000 hercoj la analizitaj hominidoj supozeble aŭdis eĉ pli bone ol hodiaŭaj homoj.

Verŝajne la aŭdkapablo de niaj antaŭuloj ŝanĝiĝis laŭ etapoj. Unue okazis la ŝoviĝo direkte al pli altaj frekvencoj. Tiam la aŭda gamo denove plivastiĝis, precipe supren. Tion montris jam pli fruaj studaĵoj. Laŭ tio jam niaj antaŭuloj antaŭ 350.000 jaroj aŭdis simile kiel la moderna homo. Kaj eble ili jam parolis inter si.

La kompare al simioj pli bonan aŭdkapablon en la pli alta frekvenca gamo ebligis laŭ la esploristoj ekskluziva specialaĵo de la homa komunikado, nome la uzado de altfrekvencaj konsonantoj kiel p, t, f kaj s. Fonetike per tio distingiĝas la homa lingvo precipe de ĉiuj aliaj konataj formoj de besta komunikado.

La ofte senvoĉaj konsonantoj estas aparte taŭgaj por la interŝanĝo de informoj el tre proksima distanco, por alarmkrioj ili apenaŭ taŭgas. La ekkonoj tiel apogas la tezon ke la parolado komenciĝis per vokalecaj signaloj aŭ vokoj. Nur post tio la konsonanteca strukturo surmetiĝis. Kune ĉiuj sonoj kreis la bazon por la kombinaj eblecoj de hodiaŭaj lingvoj.