×

Ми використовуємо файли cookie, щоб зробити LingQ кращим. Відвідавши сайт, Ви погоджуєтесь з нашими cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Ĉiutaga RetRadio 6-jara

Ĉiutaga RetRadio 6-jara

Unufoje en la jaro mi permesas al mi retrorigardi al la laboro de la Esperanta Retradio. Nome nun fine de februaro pleniĝas la sesa jaro post kiam mi decidis revivigi la RetRadion per ĉiutagaj propraj programoj. Tiu retrorigardo ja vekas fieron pri la farita laboro kaj pri la atingitaj sukcesoj.

Kiel plej grandan sukceson mi konsideras ke en tiu ĉi projekto fervore kunlaboras kontribuantoj el almenaŭ tri kontinentoj kaj ke tiel tiu ĉi RetRadio fariĝis tutmonda laŭ kunlaborantoj, laŭ temoj kaj laŭ aŭskultantoj. Jen ja la celo de Esperanto: kunigi homojn el la tuta mondo per paca kunlaboro. Kaj sub tiu celo troviĝas daŭra tasko: Ni devas kaj volas teni nian lingvon vivanta.

Ĝi restu vivanta laŭ du sencoj: laŭ la parolado kaj laŭ la enhavoj de la sonartikoloj. Morta lingvo ja ne plu estas parolata. Do la amplekso de la parolado de lingvo decidas pri la grado de vivanteco. Kaj vivanta lingvo daŭre evoluas: Aldoniĝas novaj enhavoj kaj novaj formuloj.

Estas ja unuflanke bele ke tiel la lingva trezoro pli kaj pli kreskas. Sed tiu trezoro estu uzata ĉiutage por konservi sian valoron. La konsekvenco el tio estas ke ni devas okupiĝi pri la lingvo ĉiutage, do ni devas ĉiutage aperigi novan materialon por plenumi tiun taskon.

Ses jaroj en la vivo de lingvo ne estas longa tempo, sed en nia rapide ŝanĝiĝanta mondo ses jaroj jam estas sufiĉe longa periodo por juna lingvo kiel Esperanto. Ni konsideru ke ĉiujare la lingvo perdas multajn spertajn parolantojn pro morto kaj ke do necesas ke tiun truon replenigu junaj homoj. Tiuj junaj homoj tamen havas alian imagon pri la mondo, aliajn esperojn kaj ankaŭ aliajn sintenojn.

La RetRadio devas servi al tiuj junaj homoj. Tio signifas ke necesas prezenti enhavojn kiuj pritraktas temojn pri la hodiaŭa mondo. La historia vido ja estas grava kaj havas sian lokon en la RetRadio, tamen la filozofio ne povas klarigi ĉion, ni devas ankaŭ konsideri la materialan kaj teknikan bazon de nia vivo en la hodiaŭa mondo kaj ni devas precipe atenti la sociajn rilatojn, do la regulojn de la kunvivado de homoj en lando, en kontinento kaj sur la tuta terglobo. Tiurilate multege farendas. Ni devas defendi nin kontraŭ diktatorecaj tendencoj, kontraŭ uniformigo, kontraŭ ekspluatado.

Se la RetRadio povas iomete kontribui al tio, ni jam povas esti kontentaj kaj fieraj. Kaj tio donu al ni la forton daŭrigi la laboron por kreskigi nian aferon de komuna lingvo per kaj por paca kunlaboro en la tuta mondo.