10 - Jakubo iras al naskiĝtaga festo
Rakonto 10 - Jakubo iras al naskiĝtaga festo A) Jakubo iras al naskiĝtaga festo. Li bezonas aĉeti donacon por Meg. Jakubo tamen ne iras al multaj festoj. Li estas nervoza kaj scivolas kion aĉeti. Meg ŝatas juvelaĵojn, bestojn, kaj la bluan koloron. Jakubo iras al juvelejo. Li vidas belan, arĝentan kolĉenon. La kolĉeno havas bluan katon sur ĝi. Jakubo estas feliĉa, kaj li aĉetas la kolĉenon. Li esperas, ke Meg ŝatos la kolĉenon. B) Mi iras al naskiĝtaga festo. Mi bezonas aĉeti donacon por Meg. Mi tamen ne iras al multaj festoj. Mi estas nervoza kaj scivolas, kion aĉeti. Meg ŝatas juvelaĵojn, bestojn, kaj la bluan koloron. Mi iras al juvelejo. Mi vidas belan, arĝentan kolĉenon. La kolĉeno havas bluan katon sur ĝi. Mi estas feliĉa, kaj mi aĉetas la kolĉenon. Mi esperas, ke Meg ŝatos la kolĉenon. Demandoj: 1) Jakubo iras al naskiĝtaga festo por Meg. Ĉu Jakubo iras al naskiĝtaga festo? Jes, Jakubo iras al naskiĝtaga festo por Meg. 2) Jakubo ne iras al multaj festoj, do li sentas sin nervoza. Ĉu Jakubo iras al multaj festoj? Ne, Jakubo ne iras al multaj festoj, do li sentas sin nervoza. 3) Meg ŝatas bestojn, kaj la bluan koloron. Ĉu Meg ŝatas bestojn? Jes, Meg ŝatas bestojn, kaj ŝi ankaŭ ŝatas la bluan koloron. 4) Jakubo iras al juvelejo. Ĉu Meg iras al juvelejo? Ne, Meg ne iras al juvelejo, sed Jakubo jes. 5) Joĉjo vidas arĝentan kolĉenon. Ĉu Joĉjo vidas arĝentan ringon? Ne, li vidas arĝentan kolĉenon, ne ringon. 6) La kolĉeno estas arĝenta. Ĉu la kolĉeno estas arĝenta aŭ ora? La kolĉeno estas arĝenta, ne ora. 7) Estas blua kato sur la kolĉeno. Ĉu estas purpura kato sur la kolĉeno? Ne, ne estas. Sur la kolĉeno estas blua kato. 8) Joĉjo aĉetas la kolĉenon ĉar li esperas, ke Meg ŝatos ĝin. Ĉu Joĉjo aĉetas la kolĉenon? Jes, Joĉjo aĉetas la kolĉenon, ĉar li esperas, ke Meg ŝatos ĝin.