Ĉapitro 3.1
Bob: Diable!
Kio okazas? Vi aspektas kiel spionoj. Ĉu mi povas sidi kun vi? Linda: Saluton, Bob.
Tom: Bonan tagon, Bob.
Bob: Bonan tagon, Linda.
Bonan tagon, Tom. Pardonu, ke mi ne salutis vin tuj. Linda: Ne gravas.
Nun vi salutis, kaj ni pardonas vin. Bob: Ĉu vi permesas, ke mi sidu ĉe via tablo?
Linda: Kompreneble, vi sidu kun ni.
Bob: Mi tamen ne volas esti maldiskreta.
Eble Tom parolas pri amo kaj preferas esti sola kun vi. Tom: Mi ne parolis pri amo.
Linda: Li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo.
Bob: Li pravas.
Tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto. Tom: Prave.
Simpla fakto. Bob: Nu, certe, Linda estas tre bela, sed ne tio gravas nun.
Linda: Ne gravas, ĉu?
Ne gravas, ke mi estas bela, ĉu? Jen bela deklaro! Bob: Pardonu min.
Mi volas diri, ke io estas pli grava.