Kio kaŭzas disleksion?
Vikipedio diras la jenon pri disleksio:
Disleksio (prefere vortblindeco) estas lingva malkapablo, kiu malhelpas uzi la lingvon, ĉefe lerni ĝuste legi kaj kompreni vortojn kaj frazojn. Ofte la homo ne memoras, kion tiu legis, kaj mise rekonas eĉ la literojn aŭ la numerojn. Ĝi signifas laŭvorte problemon kun vortoj. La lingvaj kapabloj estas malbonaj, kaj ofte ankaŭ la lernado de la fremdaj lingvoj estas malfaciligita. Ĝi ne estas emocia problemo, malalta nivelo de inteligenteco aŭ manko de sensoj.
Estas metodoj, per kiuj ankaŭ la disleksiuloj povas lerni legi kaj skribi, kaj la ĉefaj simptomoj povas esti preventitaj. Sed ili ne ŝanĝas la disleksian pensmanieron, kaj tiuj restas bildeca, kio tamen malfaciligas la lernadon de la lingvoj. Oni povas esti disleksia en unu lingvo, kaj ne en alia lingvo. La terapion prizorgas logopediistoj.
Se vi senpene povas legi tekston, vi povas konsideri vin bonŝanca: Ankoraŭ antaŭ kelkmil jaroj neniu homo kapablis legi kaj ankoraŭ hodiaŭ en la altgrade alfabetigitaj socioj almenaŭ 10 procentoj de la homoj havas problemon pri la legado (kaj skribado), kelkfoje ankaŭ pri la kompreno de parolado. Aliflanke tiuj homoj estas same normalaj kaj same inteligentaj kiel aliaj homoj.
Sed io en la cerboj kaŭzas problemojn. Skribocentro ne ekzistas - la arto de skribado estas ankoraŭ tro juna - tial oni dum longa tempo serĉis en la lingvocentro. Tie nenio troviĝis. Oni do ekserĉis pri pli ĝeneralaj procedoj: Esploristo de la MIT invitis testpersonojn kiuj aŭ estis disleksiuloj aŭ ne-disleksiuloj kaj videbligis helpe de komputila tomografo, kio okazis dum la plurfoja aŭdado de frazo kiu alvenis en du variantoj:
Foje la frazo estis parolata per unu sama voĉo, alifoje ĉiu vorto venis de alia voĉo. Ne-disleksiuloj reagis je la neŝanĝiĝanta voĉo unue per alta aktiveco en la lingvocentro, en la sekvaj raŭndoj tiu aktiveco reduktiĝis; ĉe frazoj en kiuj la voĉoj ŝanĝiĝis post ĉiu vorto, tio ne okazis, la aktiveco restis alta. Tio ankaŭ okazis ĉe la disleksiuloj, sed ĉe ili tio validis ankaŭ ĉe la voĉo kiu ne ŝanĝiĝis: Ne okazis alkutimiĝo, la cerbo ne povis plifaciligi al si la laboron de raŭndo al raŭndo: Ĝi ne estas sufiĉe plasta.
La deficito ne limiĝas al la aŭdado. Tio montriĝis ankaŭ kiam en pluaj testoj estis montrataj bildoj de personoj aŭ de objektoj. Do ne nur temis pri la vidocentro. Denove ne-disleksiuloj prenis rapide mallongigajn vojojn, disleksiuloj ĉiam denove devis komenci. Tio subtenas la tezon ke tiu manko de adaptiĝo estas ĝenerala. Ŝanĝiĝas la koncernaj cerbaj regionoj, sed ne la baza problemo.
De kie tiu fenomeno devenas, tio do ankoraŭ ne estas klarigita. La esploristo de la MIT volas labori en la sekva raŭndo kun infanetoj por trovi la fonton de la fenomeno kaj por trovi eblajn solvojn. Same ankoraŭ ne klaras kial la deficito tiom evidentiĝas ĉe legado kaj skribado kaj ne ĉe la identigo de vizaĝoj. La esploristo konjektas ke ĉe la legado multaj cerbaj regionoj kunlaboras: Laŭ li lerni legadon estas unu el la plej malfacilaj taskoj de la homo.