Metroa Dramo
Amy sidis en ŝia preferata loko en la metroo. Ŝi ĉiam elektis
sidlokon en la mezo, ne tre proksime al la pordoj kaj neniam ĉe la fino.
Ŝi ŝatis senti sin simila al aliuloj. Sidi en la mezo faciligis perdiĝi en la
homamaso.
Ne hodiaŭ.
Junulo de ŝia aĝo eksidis apud ŝi. Ŝi sciis, ke li parolas kun ŝi,
sed pro la kapaŭdiloj sur ŝiaj oreloj estis facile ŝajnigi, ke ŝi ne povis
aŭdi lin. Tamen li ne estis preta akcepti ŝian malatenton. Li tuŝetis ŝian
brakon. Ŝi rigardis lin kaj prenis aŭdiloj je unu flanko.
“Kio?” Ŝi provis soni kolera.
“Hej ... Vi ne devas esti impertinenta, mi nur diris 'saluton. '”
Ŝi ridetis malforte al li. “Saluton.”
Li prenis tion kiel inviton por babili. “Mia nomo estas Eriko. Kaj
via?”
“Mia nomo estas 'mi ne interesiĝas. '”
“Aje, tio estis kruela. Kial bela knabino kiel vi havas tiel akran
sintenon?”
“Mi ne havas malbonan sintenon. Mi volas ke oni lasu min
trankvila.”
“Vi sidas en trajno plena de homoj, Knanjo. Klare vi ne volas esti
sola.”
“Bone. Mi ne volas, ke vi ĝenu min.” Amy leviĝis, prenante siajn
aferojn.
Li kaptis ŝin je la brako. “Jen la problemo kun knabinoj kiel vi. Vi
pensas, ke vi estas tro bonaj por mezuma ulo kiel mi.”
“Hej, vi. Lasu ŝin trankvila.” Amy rigardis kaj vidis alvenanta
grandan viron kun bruna haŭto.
Erik ne bonvenigis la trudadon. “Tio ne estas via afero.”
“Ĝi fariĝas mia afero. Forprenu de ŝi la manojn.”
“Mi defias vin trudi vin en miajn aferojn!” Eriko ekstaris. La
novulo estis iomete pli alta kaj pli peza. En justa batalo, Eriko ne havus
ŝancon, sed li ne estis tia viro, kia batalas juste. Li puŝis la pli grandan
homon, kiu karambolis kontraŭ aliaj homoj. La viro saltis al Eriko,kaptante lin je la gorĝo. Iuj homoj komencis moviĝis for de la kverelo.
Aliaj moviĝis al ĝi. Ĥaoso kreskis. Amy eliris la trajnon ĉe la venonta
haltejo.
Multajn horojn pli poste, Amy sidis ĉe la manĝotablo en sia
apartamento, rigardante la horloĝon. Sur la tablo antaŭ ŝi estis du
brakhorloĝoj, tri monujoj, tri poŝtelefonoj, kaj manpleno da monbiletoj.
Ŝi aŭdis la malŝlosadon de la pordo. Envenis alta, maldika junulino kun
dorsosako.
“Kial vi atendigis nin? Kiom vi ricevis?”
La junulino ekprenis aferojn el la sako. “Homoj jam ne portas
multe da kontanta mono, sed mi ricevis kelkajn poŝtelefonojn kaj
monujojn.”
“Ankaŭ mi ricevis tri biletujojn. Ni devas agi rapide pri la
kreditkartoj antaŭ ol la posedantoj rimarkas, ke ili perdis ilin.” Ŝi
rigardis la brakhorloĝon. “Kie estas la viroj? Ili jam devus esti ĉi tie.”
Antaŭ ol la virino povis respondi, estis frapo ĉe la pordo. Amy
malfermis la pordon kaj vidis du virojn ĉe la enirejo. Unu estis granda
brunhaŭtulo; lia lipo sangis kaj lia ĉemizo estis ŝirita. La alia estis
iomete malpli granda kaj havis pli helan haŭton. Li havis kontuzojn sur
la vizaĝo kaj liaj fingroj estis gratitaj.
Amy ekkriis, “Kio okazis al vi?”
“Ĉu vi ne aŭdis? Estis lukto en la metro.” Eriko kisis ŝin sur la
vango.