La sono de la kuireja horloĝo eĥis tra la domo. La malgranda
knabo aŭdis ĝin kaj nombris la tiktakojn, dum li kuŝis en la lito. Li provis
dormi. Estis malhele en la ĉambro. Ĉio silentis krom la horloĝo.
Li tiris la litkovrilon ĉirkaŭ si kaj provis elpensi aferojn por helpi al li
ekdormi. Li ĉesis aŭskulti la horloĝon kaj komencis aŭskulti la venton.
Ĝi komenciĝis nur kiel venteto.
La gazo ekstere sur la fenestro faris soneton kiam ĝi skrapis
kontraŭ la fenestro. La knabo konstatis ke la vento plifortiĝis; branĉo de
la arbo komencis frapi la fenestron. La knabo gapis al la fenestro,
rigardante la ombron de la branĉo balanciĝi tien kaj reen. Okazis brila
eklumo. Fulmo!
Post sekundoj muĝis profunde la tondro. Ĝi sonis kiel
kegloludado kun pilko post pilko. Dum pluraj minutoj okazis ekbriloj de
fulmo kaj poste laŭta tondro. Tiam ekpluvis.
Unue, pluvis malrapide. Nur kelkaj gutoj sur la tegmento. La
pluvego komenciĝis rapide. Mil etaj piedoj dancantaj sur la tegmento.
La vento blovis tiel forte ke la pluvo komencis frapi la flankon de la
domo. La ŝtormo estis laŭta kaj timiga.
La fratino de la knabo dormis en sia lito. Ŝin vekis malgranda mano
puŝante ŝian ŝultron. Ŝi malfermis la okulojn kaj vidis lin stari apud ŝia
lito. Ŝi mienaĉis, sed poste aŭdis la ŝtormon kaj komprenis. Ŝi sidiĝis
kaj gestis per frapeto sur la litkovrilo. Salte li eksidiĝis apud ŝi.
“Ĉu vi volas aŭdi historion?”
Li kapjesis.
Estis historio pri kuraĝa knabo kiu batalis kontraŭ grandega giganto
por savi reĝlandon. Ŝi rakontis ke oni supozis ke la knabo ne gajnus.
Neniu pensis ke li povus venki la giganton. Li ne estis vera soldato, sed
la knabo estis kuraĝa kaj neŝancelebla.
Ŝi preskaŭ atingis la finon de la historio kiam ŝi konstatis ke li
ekdormis. Ŝi milde kisis lin sur la frunto kaj metis la kapon sur ŝian
kapkusenon, flustrante tra la nokto al li,
“Mi esperas ke vi ĉiam estos kuraĝa.”