×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2021, Unua sperto pri traduko de beletra rakonto

Unua sperto pri traduko de beletra rakonto

La rakonto “Esperanto” de Amos Oz Amos Oz estas verŝajne la plej elstara kaj internacie konata verkisto de Israelo. De 2007 li plurfoje estis kandidato por la Nobel-premio. Li ricevis i.a. la premion de Israelo kaj la Goethe- kaj Heinrich-premiojn pri literaturo. Amos Oz mortis en la jaro 2018 en Israelo.

Liajn verkojn oni tradukis en 42 lingvojn (nia nuna traduko estas do la 43-a lingva kaj unua traduko de Oz-verko en Esperanton) kaj ili estas multe aprezataj kaj ŝatataj en la monda literaturo. Inter liaj 38 libroj plej famiĝis "Mia Mikaelo", "Rakonto de amo kaj mallumo" kaj aliaj. Kiel infano li kreskis en Jerusalemo, kaj poste kiel knabo forlasis la urbon por vivi en kibuco. Tio reflektiĝas en lia verkaro: multaj el liaj noveloj temas pri la kibuca kolektivisma vivo.

En la libro "Inter amikoj" Oz revenas al la loko kaj tempo, kie kreskis lia verkaro: la kibuco en la fino de la kvindekaj jaroj. Per la rakontoj en tiu libro li provas rompi la idealisman bildon de la kibuco (simile al aliaj israelaj verkistoj, kiel ekzemple Meir Shalev). La rakontoj priskribas la ŝanĝiĝon de la kibuca originala idealismo de la pionira epoko, el kiu nuntempe restas nur kolekto da homoj, kies frateco kaj reciproka respondeco estas iom-post-iom malaperantaj.

La ok rakontoj okazas en kibuco kun la fantazia nomo Jikhat, kaj priskribas kiel tia kolektivisma organizo ne ebligas al diferencaj kaj solecaj individuoj trovi sian lokon en la kibuca medio. Ĉiu el la rakontoj desegnas mirinde delikatajn bildojn de virinoj kaj viroj, kiuj revas kaj suferas en siaj privataj vivoj en la ombro de giganta kolektivisma revo: la kibuca idealo.

En la novelo "Esperanto", la morto de la esperantisto Marteno Valenberg, la lasta idealisto, kiu kredas en absoluta komuneco de la homa socio, reprezentas la malrapidan sed ne eviteblan kolapson de la kibuca idealo kaj tradicia socio. Eble la sento de trankvileco, kiun spertas Osnat post la morto de sia maljuna amiko Marteno, sugestas, ke Oz fine trovis la respondon por sia serĉado, kaj kiel Osnat, li trovas konsolon en la revolucio en la kibuca socio kaj idealoj. Amos Oz daŭre akompanas nin per sia flua kaj elokventa stilo, kaj ni povas ĝui ĉiun frazon aŭ metaforon, kiun li bonvolas dividi kun ni.

Traduki tian novelon estis por mi, unuafoja tradukanto de beletro el la hebrea, aparte peza respondeco, ĉar tia tasko postulas ne nur perfektan regon de la fonto- kaj cel-lingvoj, sed ankaŭ bonan konon de la socia kaj kultura fono de tiu epoko kaj medio (la kibuco).

Aldone al tio, kion mi lernis kaj aŭdis vivante, dum la lastaj 40 jaroj, en Israelo, kies kulturo estas forte ligita al la kibuca ideo kaj socio, mi ricevis tre rimarkindan kaj nemalhaveblan helpon de nia movade konata samideano Amri Wandel, prezidanto de la Israela Esperanta Ligo, kiu spertis iom da kibuca vivo.

Plurfoje dum la tradukado ni longe cerbumis kaj serĉis taŭgan vorton aŭ vortumon, kiu plej akurate transdonu la etoson aŭ la nuancon, kiujn celis la verkisto. En dekoj da kazoj mi kaj Amri diskutis kaj foje eĉ disputis, pri iuj malofte uzataj Esperanto-vortoj, esprimoj aŭ vortumoj, kaj ni bezonis plurajn iteraciojn, ĝis ni fine atingis interkonsenton.

Nia fina kaj plej grava danko iras al la verkisto, Amos Oz, kiu en la jaro 2015 ne nur oficiale permesis laŭleĝe traduki kaj eldoni sian novelon en Esperanton, sed ankaŭ afable konsentis renkontiĝi kun ni por rakonti sian specialan historion rilate al Esperanto kaj pri la fono malantaŭ la novelo "Esperanto". En venonta sonartikolo mi prezentos selektitajn pecojn el la verko, eldonita kiel speciala numero de la revuo “Israela Esperantisto”.

Unua sperto pri traduko de beletra rakonto

La rakonto “Esperanto” de Amos Oz Amos Oz estas verŝajne la plej elstara kaj internacie konata verkisto de Israelo. Amos Oz's story "Esperanto" Amos Oz is probably Israel's foremost and most internationally known writer. De 2007 li plurfoje estis kandidato por la Nobel-premio. Li ricevis i.a. He got ia la premion de Israelo kaj la Goethe- kaj Heinrich-premiojn pri literaturo. Amos Oz mortis en la jaro 2018 en Israelo.

Liajn verkojn oni tradukis en 42 lingvojn (nia nuna traduko estas do la 43-a lingva kaj unua traduko de Oz-verko en Esperanton) kaj ili estas multe aprezataj kaj ŝatataj en la monda literaturo. Inter liaj 38 libroj plej famiĝis "Mia Mikaelo", "Rakonto de amo kaj mallumo" kaj aliaj. Kiel infano li kreskis en Jerusalemo, kaj poste kiel knabo forlasis la urbon por vivi en kibuco. Tio reflektiĝas en lia verkaro: multaj el liaj noveloj temas pri la kibuca kolektivisma vivo.

En la libro "Inter amikoj" Oz revenas al la loko kaj tempo, kie kreskis lia verkaro: la kibuco en la fino de la kvindekaj jaroj. Per la rakontoj en tiu libro li provas rompi la idealisman bildon de la kibuco (simile al aliaj israelaj verkistoj, kiel ekzemple Meir Shalev). La rakontoj priskribas la ŝanĝiĝon de la kibuca originala idealismo de la pionira epoko, el kiu nuntempe restas nur kolekto da homoj, kies frateco kaj reciproka respondeco estas iom-post-iom malaperantaj.

La ok rakontoj okazas en kibuco kun la fantazia nomo Jikhat, kaj priskribas kiel tia kolektivisma organizo ne ebligas al diferencaj kaj solecaj individuoj trovi sian lokon en la kibuca medio. Ĉiu el la rakontoj desegnas mirinde delikatajn bildojn de virinoj kaj viroj, kiuj revas kaj suferas en siaj privataj vivoj en la ombro de giganta kolektivisma revo: la kibuca idealo.

En la novelo "Esperanto", la morto de la esperantisto Marteno Valenberg, la lasta idealisto, kiu kredas en absoluta komuneco de la homa socio, reprezentas la malrapidan sed ne eviteblan kolapson de la kibuca idealo kaj tradicia socio. Eble la sento de trankvileco, kiun spertas Osnat post la morto de sia maljuna amiko Marteno, sugestas, ke Oz fine trovis la respondon por sia serĉado, kaj kiel Osnat, li trovas konsolon en la revolucio en la kibuca socio kaj idealoj. Amos Oz daŭre akompanas nin per sia flua kaj elokventa stilo, kaj ni povas ĝui ĉiun frazon aŭ metaforon, kiun li bonvolas dividi kun ni. Amos Oz continues to accompany us in his fluent and eloquent style, and we can enjoy every phrase or metaphor he is willing to share with us.