×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Esperanta Retradio 2020, La brazila insularo San Petro kaj San Paŭlo

La brazila insularo San Petro kaj San Paŭlo

Antaŭnelonge mi vidis dokumentfilmon pri la brazila – malgrandega kaj preskaŭ nekonata – insularo San Petro kaj San Paŭlo. Poste mi serĉis en la interreto pri ĝi kaj malkovris, ke ekzistas artikolo pri ĝi en la Esperanta Vikipedio. Tamen mi preferas transdoni kelkajn el la informoj donitaj en la portugallingva versio.

La insularo estas aro de malgrandaj rokaj neloĝataj insuletoj situantaj en la centra parto de la ekvatora Atlantika Oceano, 986 km de la nordorienta brazila marbordo. Ĝi estas la dua plej orienta teritorio de Brazilo. La plej orienta estas la insulareto Trindade kaj Martim Vaz, kiu situas 1.200 km for de la sudorienta marbordo. San Petro kaj San Paŭlo estas la sudamerika loko kiu troviĝas plej proksime al Afriko.

La totala surfaco de la insularo estas nur proksimume 17.000 m², kaj la maksimuma alteco estas 18 metroj. Ĝi konsistas el kvin malgrandaj (rokaj) insuletoj kaj multnombraj rokoj.

Ĝi estas la sola loko en la Atlantika Oceano, kie la profundmara zono estas elmontrita super marnivelo. (“Profundmara zono estas tavolo de la pelaga zono de oceano. Je profundo de 3 000 ĝis 6 000 metroj, tiu zono restas en perpetua malheleco. Ĝi per si mem formas ĉirkaŭ 83% de la oceanoj kaj kovras 60% de la surfaco de la Tero.” E-Vikipedio)

La insularo estis nevole “malkovrita” en 1511, kiam ŝiparo trapasis la regionon. La ŝipo “San Paŭlo” surrokiĝis, kaj la ŝipanaro estis savita de la ŝipo “San Petro”.

La unua registrita surteriĝo sur la rokoj estis tiu de la franco Bouvet du Losier (1738); postaj okazis en 1803 kaj 1806. La plej fama vizitanto estis Charles Darwin, kiu alteriĝis en 1832, en la unua parto de sia vojaĝo ĉirkaŭ la tero.

En 1930, la Mararmeo de Brazilo instalis tie la unuan lumturon. Tiu laboro, interrompita dum kelke da tempo, finiĝis unu jaron poste, sed jam en 1933 tertremo parte detruis ĝin kaj ĝi ne plu funkciis. Cetere en tiu regiono ofte okazas tertremoj.

En la 1960-aj jaroj eksterlandaj sciencistoj vizitis la insularon, precipe Belmonte, la plej grandan insuleton.

Nur en 1995 la Brazila Mararmeo konstruis novan lumturon, kiu ekzistas ĝis hodiaŭ.

Menciindas ke, pro la fakto ke la plej alta punkto sur la insularo estas nur 18 metrojn super la marnivelo, la insuletoj estas malfacile videblaj de malproksime; do povas okazi ŝiprompiĝoj.

Koncerne al la okupado de la insularo per Brazilo, libreto publikigita de la Mararmeo klarigas jenon:

La Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de la Maro estigis la rajton de la marbordaj ŝtatoj por esplorado kaj ekspluatado, konservado kaj administrado de naturaj rimedoj, vivantaj aŭ senvivaj, kiuj troviĝas en ĝia Ekskluziva Ekonomia Zono (EEZ). Tamen rilate al insuloj la Konvencio determinas, ke “rokoj kiuj ne taŭgas por homa loĝado aŭ ekonomia vivo ne havu Ekskluzivan Ekonomian Zonon nek Kontinentan Platformon". Pro tio – kaj ĉar Brazilo opiniis grave havi tian EEZ-on – estis necese konstrui loĝejon kaj loĝi sur Belmonte. Estis konstruita Scienca Stacio en 1998, kaj ekde tiam vivas almenaŭ 4 sciencistoj (ne ĉiam la samaj) en ĝi. La okupado ne nur ebligas altnivelajn esplorojn en diversaj sciencaj branĉoj, sed ankaŭ donas al Brazilo la rajton al 450.000 km2 de EEZ ĉirkaŭ la insularo.

La insularo evidente prezentas malfacilajn vivokondiĉojn, sed la stacio estas ĉirkaŭita de riĉa biodiverseco kaj krome havas geologian strukturon en kiu troviĝas maloftaj mineraloj.

La geografia pozicio de la insularo, inter la norda kaj suda hemisferoj kaj inter la afrika kaj amerika kontinentoj, donas al la scienca stacio unikan kondiĉon por disvolviĝo de esploroj en la areoj de Meteorologio, Geologio, Oceanografio, Kemio kaj Biologio.

La insularo ludas gravan rolon en la vivociklo de pluraj specioj de bestoj, por kiuj ĝi estas grava etapo en iliaj migradoj. Tie fiŝoj, krustacoj, birdoj, testudoj kaj akvaj mamuloj nutras sin kaj reproduktas sin.

Kiel mi diris, ĉiam loĝas (kaj laboras) almenaŭ kvar sciencistoj en la stacio, sed ili restas tie nur po du semajnojn. Ili estas veturigataj per ŝipo, kiu ankaŭ kunportas la necesajn materialojn kaj nutraĵojn kaj kiu restas ankrumita proksime. La elektran energion por funkciigi lumilojn kaj aparatojn liveras fotovoltaj instalaĵoj.

En 2005 estis konstruita nova scienca stacio en iomete pli alta loko por esti protektita kontraŭ la fortaj ondoj, kiuj iĝis pli grava kaj pli ofta minaco ol tertremoj (sed evidente tiuj ne estis neglektitaj).

Krom la 4 sciencistoj loĝantaj sur la ĉefa insuleto, ankaŭ kelkaj aliaj – precipe junaj – sciencistoj povas fari esplorojn dum kelkaj tagoj.

Vidu la suban filmeton, en kiu brazila ĵurnalistino faras raporton pri la insularo. La ŝipa veturado komenciĝas en la nordorienta brazila urbo Natalo kaj daŭras inter 2 kaj 4 tagoj, depende de la tipo de ŝipo.


La brazila insularo San Petro kaj San Paŭlo The Brazilian archipelago of San Pedro and San Pablo

Antaŭnelonge mi vidis dokumentfilmon pri la brazila – malgrandega kaj preskaŭ nekonata – insularo San Petro kaj San Paŭlo. Recently I saw a documentary about the Brazilian - tiny and almost unknown - archipelago of San Pedro and São Paulo. Poste mi serĉis en la interreto pri ĝi kaj malkovris, ke ekzistas artikolo pri ĝi en la Esperanta Vikipedio. Tamen mi preferas transdoni kelkajn el la informoj donitaj en la portugallingva versio. However, I prefer to convey some of the information given in the Portuguese version.

La insularo estas aro de malgrandaj rokaj neloĝataj insuletoj situantaj en la centra parto de la ekvatora Atlantika Oceano, 986 km de la nordorienta brazila marbordo. The archipelago is a group of small rocky uninhabited islets located in the central part of the equatorial Atlantic Ocean, 986 km off the northeastern Brazilian coast. Ĝi estas la dua plej orienta teritorio de Brazilo. It is the second easternmost territory of Brazil. La plej orienta estas la insulareto Trindade kaj Martim Vaz, kiu situas 1.200 km for de la sudorienta marbordo. The easternmost is the islet of Trindade and Martim Vaz, which is located 1,200 km off the southeast coast. San Petro kaj San Paŭlo estas la sudamerika loko kiu troviĝas plej proksime al Afriko. San Pedro and São Paulo is the South American place closest to Africa.

La totala surfaco de la insularo estas nur proksimume 17.000 m², kaj la maksimuma alteco estas 18 metroj. The total area of the archipelago is only about 17,000 m², and the maximum altitude is 18 meters. Ĝi konsistas el kvin malgrandaj (rokaj) insuletoj kaj multnombraj rokoj. It consists of five small (rocky) islets and numerous rocks.

Ĝi estas la sola loko en la Atlantika Oceano, kie la profundmara zono estas elmontrita super marnivelo. It is the only place in the Atlantic Ocean where the deep sea zone is exposed above sea level. (“Profundmara zono estas tavolo de la pelaga zono de oceano. (“A deep sea zone is a layer of the pelagic zone of an ocean. Je profundo de 3 000 ĝis 6 000 metroj, tiu zono restas en perpetua malheleco. At a depth of 3,000 to 6,000 meters, this zone remains in perpetual darkness. Ĝi per si mem formas ĉirkaŭ 83% de la oceanoj kaj kovras 60% de la surfaco de la Tero.” E-Vikipedio)

La insularo estis nevole “malkovrita” en 1511, kiam ŝiparo trapasis la regionon. The archipelago was inadvertently "discovered" in 1511, when a fleet passed through the region. La ŝipo “San Paŭlo” surrokiĝis, kaj la ŝipanaro estis savita de la ŝipo “San Petro”. The ship "São Paulo" was rocked, and the crew was rescued by the ship "San Pedro".

La unua registrita surteriĝo sur la rokoj estis tiu de la franco Bouvet du Losier (1738); postaj okazis en 1803 kaj 1806. The first recorded landing on the rocks was that of the Frenchman Bouvet du Losier (1738); later took place in 1803 and 1806. La plej fama vizitanto estis Charles Darwin, kiu alteriĝis en 1832, en la unua parto de sia vojaĝo ĉirkaŭ la tero. The most famous visitor was Charles Darwin, who landed in 1832, in the first part of his journey around the earth.

En 1930, la Mararmeo de Brazilo instalis tie la unuan lumturon. In 1930, the Brazilian Navy installed the first lighthouse there. Tiu laboro, interrompita dum kelke da tempo, finiĝis unu jaron poste, sed jam en 1933 tertremo parte detruis ĝin kaj ĝi ne plu funkciis. This work, interrupted for some time, was completed a year later, but as early as 1933 an earthquake partially destroyed it and it no longer worked. Cetere en tiu regiono ofte okazas tertremoj. Moreover, earthquakes often occur in this region.

En la 1960-aj jaroj eksterlandaj sciencistoj vizitis la insularon, precipe Belmonte, la plej grandan insuleton. In the 1960s foreign scientists visited the archipelago, especially Belmonte, the largest islet.

Nur en 1995 la Brazila Mararmeo konstruis novan lumturon, kiu ekzistas ĝis hodiaŭ.

Menciindas ke, pro la fakto ke la plej alta punkto sur la insularo estas nur 18 metrojn super la marnivelo, la insuletoj estas malfacile videblaj de malproksime; do povas okazi ŝiprompiĝoj. It is worth mentioning that, due to the fact that the highest point on the archipelago is only 18 meters above sea level, the islets are difficult to see from a distance; so shipwrecks can occur.

Koncerne al la okupado de la insularo per Brazilo, libreto publikigita de la Mararmeo klarigas jenon: Regarding the occupation of the archipelago by Brazil, a booklet published by the Navy explains the following:

La Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de la Maro estigis la rajton de la marbordaj ŝtatoj por esplorado kaj ekspluatado, konservado kaj administrado de naturaj rimedoj, vivantaj aŭ senvivaj, kiuj troviĝas en ĝia Ekskluziva Ekonomia Zono (EEZ). The United Nations Convention on the Rights of the Sea has established the right of coastal states to explore and exploit, conserve and manage natural resources, living or inanimate, located in its Exclusive Economic Zone (EEZ). Tamen rilate al insuloj la Konvencio determinas, ke “rokoj kiuj ne taŭgas por homa loĝado aŭ ekonomia vivo ne havu Ekskluzivan Ekonomian Zonon nek Kontinentan Platformon". However, with regard to islands, the Convention stipulates that "rocks that are not suitable for human habitation or economic life shall not have an Exclusive Economic Zone or a Continental Shelf". Pro tio – kaj ĉar Brazilo opiniis grave havi tian EEZ-on – estis necese konstrui loĝejon kaj loĝi sur Belmonte. Estis konstruita Scienca Stacio en 1998, kaj ekde tiam vivas almenaŭ 4 sciencistoj (ne ĉiam la samaj) en ĝi. La okupado ne nur ebligas altnivelajn esplorojn en diversaj sciencaj branĉoj, sed ankaŭ donas al Brazilo la rajton al 450.000 km2 de EEZ ĉirkaŭ la insularo. The occupation not only enables high-level research in various scientific branches, but also gives Brazil the right to 450,000 km2 of EEZ around the archipelago.

La insularo evidente prezentas malfacilajn vivokondiĉojn, sed la stacio estas ĉirkaŭita de riĉa biodiverseco kaj krome havas geologian strukturon en kiu troviĝas maloftaj mineraloj. The archipelago obviously presents difficult living conditions, but the station is surrounded by rich biodiversity and in addition has a geological structure in which rare minerals are found.

La geografia pozicio de la insularo, inter la norda kaj suda hemisferoj kaj inter la afrika kaj amerika kontinentoj, donas al la scienca stacio unikan kondiĉon por disvolviĝo de esploroj en la areoj de Meteorologio, Geologio, Oceanografio, Kemio kaj Biologio. The geographical position of the archipelago, between the northern and southern hemispheres and between the African and American continents, gives the scientific station a unique condition for the development of research in the areas of Meteorology, Geology, Oceanography, Chemistry and Biology.

La insularo ludas gravan rolon en la vivociklo de pluraj specioj de bestoj, por kiuj ĝi estas grava etapo en iliaj migradoj. The archipelago plays an important role in the life cycle of several species of animals, for which it is an important stage in their migrations. Tie fiŝoj, krustacoj, birdoj, testudoj kaj akvaj mamuloj nutras sin kaj reproduktas sin. There fish, crustaceans, birds, turtles and aquatic mammals feed and reproduce.

Kiel mi diris, ĉiam loĝas (kaj laboras) almenaŭ kvar sciencistoj en la stacio, sed ili restas tie nur po du semajnojn. Like I said, there are always at least four scientists living (and working) in the station, but they only stay there for two weeks at a time. Ili estas veturigataj per ŝipo, kiu ankaŭ kunportas la necesajn materialojn kaj nutraĵojn kaj kiu restas ankrumita proksime. They are driven by a ship, which also carries the necessary materials and food and which remains anchored nearby. La elektran energion por funkciigi lumilojn kaj aparatojn liveras fotovoltaj instalaĵoj. The electrical energy to power lamps and appliances is supplied by photovoltaic installations.

En 2005 estis konstruita nova scienca stacio en iomete pli alta loko por esti protektita kontraŭ la fortaj ondoj, kiuj iĝis pli grava kaj pli ofta minaco ol tertremoj (sed evidente tiuj ne estis neglektitaj). In 2005 a new science station was built on a slightly higher site to be protected from the strong waves, which became a more serious and more frequent threat than earthquakes (but obviously these were not neglected).

Krom la 4 sciencistoj loĝantaj sur la ĉefa insuleto, ankaŭ kelkaj aliaj – precipe junaj – sciencistoj povas fari esplorojn dum kelkaj tagoj. In addition to the 4 scientists living on the main islet, a few other - especially young - scientists can do research for a few days.

Vidu la suban filmeton, en kiu brazila ĵurnalistino faras raporton pri la insularo. See the video below in which a Brazilian journalist makes a report on the archipelago. La ŝipa veturado komenciĝas en la nordorienta brazila urbo Natalo kaj daŭras inter 2 kaj 4 tagoj, depende de la tipo de ŝipo. The ship's journey begins in the northeastern Brazilian city of Natal and lasts between 2 and 4 days, depending on the type of ship.