×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2020, Kiel silentigi ŝajnekspertojn

Kiel silentigi ŝajnekspertojn

Memproklamitan eksperton oni ofte nur malfacile povas delogi de sia opinio - sed simpla truko helpas.

For de la lokoj de la evento amasiĝas la sentata kompetenteco. Depende de la okazaĵo la homoj atribuas al si diversspecan ekspertecon. En Germanio ekzemple manifestiĝis daŭre la arogo komenti matĉojn de la nacia futbala teamo laŭ maniero kvazaŭ la ĉeftrejnisto de la nacia teamo kundividas sian postenon kun kelkaj milionoj da pluaj naciaj trejnistoj. Lastatempe tio tamen iom elmodiĝis: Unuflanke ĉar malfortiĝis la amo al la nacia futbala teamo kaj aliflanke ĉar la agado kiel memproklamitaj virologoj nun ligas ĉiujn energiojn. La kronvirusa pandemio vekas en multaj homoj la emon esprimi sin pri tio kun tia certeco kvazaŭ oni estus la doktoriga profesoro de la nacia ĉefa virologo. Sed ju pli forte kaj ekstreme iu esprimas sian opinion, des malpli da substanco plej ofte kaŝiĝas en tio. Tio ja kaŭzas malagrablan senton, sed ekzistas rimedo kontraŭ tio.

"Tio estas la tuta plendindaĵo: La stultuloj estas tiel certaj kaj la saĝuloj estas tiel dubemaj", foje diris la brita filozofo Bertrand Russell. En tiu citaĵo kaŝiĝas parto de la solvo: Se saĝeco distingiĝas per ĉeesto de dubo, tiam oni veku dubojn ĉe la memcertaj ŝajnekspertoj. Oni montru per konkretaj demandoj la limojn de la scio kaj veku sentojn de necerteco, diras psikologoj de la kanada universitato Waterloo. Post tiaj konstatoj la partoprenantoj en studo pli forte fidis la prijuĝojn de pruvitaj ekspertoj ol la sentatan scion de aliaj laikoj.

La arogo distrumpeti kiel hobia nacia trejnisto aŭ kiel antaŭurba virologo pseŭdoverojn, ne estas privilegio de unuopa nacio - ĝi estas baze homa. "Vide al la komplekseco de la mondo estas tute neeble al individuo disponi pri ĉiu signifa scio", diras la kanadaj psikologoj. En altgrade specialiĝintaj socioj ekzistas tial io kiel "kogna divido de laboro" - ekzistas ekspertoj por ĉiu fako. Malbonŝance tio instigas al fuŝa konkludo kiel tion montris multaj studaĵoj. Se aliaj homoj scias ion, iuj ofte kredas ke ili scias tion ankaŭ mem. Kogna labordivido plifaciligas kognan konfuziĝon.

Tiun kuntekston observis la esploristoj ankaŭ en siaj eksperimentoj kun preskaŭ 3000 partoprenantoj kiujn ili konfrontis kun demandoj el la ekonomio. Regule la testpersonoj havis opinion pri ĉiu temo, sendepende kiel kompleksa ĝi estis. Nur kiam la psikologoj demandis ilin klarigi ekzemple la politikajn efikojn de la komerco kun Ĉinio, tiam krevis la veziko de la sentata scio. Tiam la partoprenantoj de la studo ekkonis la limojn de sia scio kaj fidis la prijuĝon de ekspertoj pli ol antaŭe. Tio validis ankaŭ tiam kiam ili malsukcesis en la ekspliko de tute fremda temo, kiu tute ne staris en kunteksto kun la objekto de ilia malhumileco: Sufiĉas ĝenerala sento de nescio.

Kiu do konfrontiĝas kun ŝajnekspertoj pri kronviruso, tiu ja povus demandi ilin ekzemple klarigi la principon de mRNA-vakcinaĵo. Estas tute sensignife se oni ankaŭ mem ne kapablas fari tion: La kundividataj sentoj de nescio kunfluu al komuna intelekta humileco.

Kiel silentigi ŝajnekspertojn How to silence sham experts Как заставить замолчать подставных экспертов