Vegana manĝado plilongigas la vivon
Estas neniam tro malfrue fariĝi veganano - aŭ almenaŭ plialtigi la kvoton de veganaj nutraĵoj kompare al bestaj produktoj. Ankaŭ ĉe homoj pli ol 50-jaraj tiu transiro ankoraŭ pozitive efikas pri la vivodaŭro, kiel tion konstatas esploristoj de la universitato de Harvard en Usono.
Kiu volas fari ion bonan por sia sano, tiu laŭeble rezignu pri tro da viando kaj bestaj produktoj kaj tiu manĝu anstataŭe pli da legomoj, legumenacojn kaj kompletgrajnajn cerealojn. Tio jam estas konata. Sed nun esploristoj en Harvardo prilumigis kiel transiro al pli da vegana sinnutrado efikas al la vivodaŭro. Laŭ la rezulto la efiko estas pozitiva.
Tiucele ne necesas fariĝi strikta veganano: "Tra pli longa periodo manĝi pli da kompletgrajnaj produktoj, pli da fruktoj kaj legomoj kaj aliflanke malpli da dolĉaĵoj, da viando kaj bestaj produktoj, tio povus malaltigi la riskon morti pro kor-sangocirkulaj malsanoj", tiel resumas esploristoj la provizorajn rezultojn de sia laboraĵo.
Por la ampleksa studaĵo la medicinistoj analizis la prisanajn datumojn de 47.000 virinoj kaj de 25.000 viroj el studaĵoj inter la jaroj 1998 kaj 2004. Dum tiu periodo estis mortintaj 22 procentoj de la virinoj kaj kvarono de la viroj. Jam dum la antaŭaj 12 jaroj - do de la jaroj 1986 ĝis 1998 - la manĝokutimoj de la partoprenantoj en la studaĵoj regule estis registrataj. La testpersonoj estis averaĝe 64 jarojn aĝaj. La rezultoj montris ke ankaŭ ŝanĝo de la sinnutrado ankoraŭ ekde aĝo de 55 jaroj efikas pozitive pri la vivodaŭro. "Manĝi pli da sanaj veganaj nutraĵoj reduktas la mortoriskon - ankaŭ ĉe homoj, kiuj ne tiom sane sin nutris", diras la aŭtorino de la studaĵo.
Ankaŭ ĉe vegana nutraĵo gravas tamen la kvalito, akcentas la esploristoj. Kiu ekzemple sin nutras de pomfritoj kun keĉupo kaj de sukerumitaj limonadoj, tio ja vivas vegane, sed ne nepre sane. La esploristinoj klasifis la manĝokutimojn je tri grupoj - veganaj manĝaĵoj ĝenerale, sanaj kaj malsanaj veganaj manĝaĵoj.
Kompare kun tiuj partoprenantoj kiuj dum la dek-du jaroj antaŭ la komenco de la studaĵo nutris sin relative same, la partoprenantoj kiuj dum la sama periodo transiris al pli plantobaza, sed nek aparte sana nek aparte malsana sinnutrado, havis dum la sekvaj dek-du jaroj mortoriskon kiu estis je ok procentoj pli malalta.
Ĉe partoprenantoj kiuj transiris al eksplicite sana vegana sinnutrado - do ekzemple al multe da legomoj, fruktoj kaj legumenacoj - la mortorisko estis pli malalta je eĉ dek procentoj. Tio laŭ la aŭtoroj ekzemple estis atingebla se oni anstataŭigas unu porcion da cerealo en tago per kompletgrajna cerealo, aŭ se oni manĝas ĉiutage unu porcion da legomo aŭ da fruktoj pli, aŭ se oni preterlasas unu sukerumitan trinkaĵon en tago.
Partoprenantoj kiuj konsumis pli da malsanaj nutraĵoj, ekzemple frititajn terpompecetojn aŭ veganajn fabrikdevenajn desertojn, havis aliflanke mortoriskon kiu estis je dek-unu procentoj pli alta ol ĉe tiuj kiuj ne ŝanĝis sian nutromanieron.
Veti je altvaloraj, veganaj alternativoj laŭ tio povas plilongigi la vivon - kaj jam montriĝas diferenco se oni ĉiutage konsumas porcion da legomo.