Tristaj lokoj
Tiun ĉi sonartikolon el Malnovaj mitoj ĉeĥaj de Alois Jirasek produktis Jarka Malá el Ĉeĥio
Nokte antaŭ la dudek-unua de monato junio 1621 estis en Prago timide kaj triste, angoro premis la korojn. Ĉie malvive, ĉiuj domoj fermitaj, neniu darfis en straton; nur patroloj de fremdaj solduloj trairadis la urbon. Peze eĥis iliaj paŝoj kaj minace tintegis armilo. Sur Malnovurba Placo staris en la nokta duonlumo veturiloj, desur kiuj oni demetadis tabulojn kaj trabojn kaj portis ilin mezen de la placo, kie laboris ĉarpentistoj. Obtuzaj hakilbatoj, martelado brusonis tra la tomba silento. Dum la nokta krepusko dum flagrado de peĉtorĉoj kreskis la granda eŝafodo pli kaj pli alten, kaj ĉe la tagiĝo ĝi staris jam tuta en la malvarma, plumbogriza lumo, tegita per ruĝa drapo kaj starigita ligna krucifikso sur unu flanko.
La eŝafodo. Kaj ankoraû malplena. Sed kiam la suno leviĝis, ektondris el la kastelo kanonpafo, signo, ke komenciĝas la ekzekutado. Kaj jam la placo estis plenigita de la imperiestra armeo, de infanterianoj kaj kavalerianoj, kaj sur la funebra eŝafodo jam staris sombraj, maskitaj staturoj de tombistoj kaj helpantoj de ekzekutisto. Poste venis la ekzekutisto mem, Jan Mydlář. Poste eksidis la imperiestraj juĝistoj sur siaj lokoj. Jam ili vokis la unuan el la kondamnita direktorio, enprizonigita dum la lasta nokto en Malnovurba magistrato; jam paŝis nobelo Ŝlik kuraĝe al la eŝafodo. — Soldatoj tamburis, en la urbo, en la domoj angora silento; fidelaj ĉeĥoj tremis pro malĝojego, ploris kaj preĝis por la ĉeĥaj sinjoroj kaj iliaj kunuloj, kiuj sur tiu nigra teatro aŭ apude sub pendumilo estis mortantaj. Kaj ili estis dudek sep! — Sur tiuj lokoj de Malnovurba Placo, kie ĉio okazis, estadis dek ses grandaj ŝtonoj kadre metitaj. La malnovaj ĉeĥoj, iradante tra tiuj lokoj, neniam surtretis tiujn ŝtonojn, eĉ ne surpaŝis ilin. Ĉiam ili eskapis aû ĉirkaûiris ilin pro respekto al la trista loko kaj verŝita sango de la ĉeĥaj sinjoroj. En ĉi lokoj onidire aperadas la ekzekutitaj nobeloj kaj urbanoj, nome unufoje en jaro, en la nokto antaû la tago, kiam ili pereis sur la eŝafado. Ili ĉiuj kunvenas… . . . Ĉiuj kunvenas sur la loko de la ekzekuto kaj poste silente, senbrue iras tra la placo al Týn-kirko. Tie ili ekgenuas antaŭ altaro kaj pie komuniiĝas utrakviste. Kaj poste ili malaperas. Tiam staris domoj ankaŭ meze de Dobytĉí trh (Bovo-foiro) kaj unu el tiuj domoj, starinta rekte al la novurba magistrato, estis nomata Ĉe Seruristoj. Proksimume tridek paŝojn de ĉi tiu konstruaĵo direkte al la urbodomo leviĝis sur libera spaca ŝtono kvin kvaronojn de ulno alta kaj unu ulnon larĝa. Sur tiu ŝtono estis ĉizita kruco, sub ĝi mortkapo kaj jarkalkulo 1627.
Sur ĉi tiu loko, apud tiu ŝtono onidire okazadis ekzekutoj, nome dum la nokta tempo. Ankaŭ tiujare en 1627 tie pereis kelkaj pastroj per glavo de ekzekutisto, kaj en la jaro 1743 onidire ankaŭ kelkaj ĉeĥaj sinjoroj, tial, ke ili aliĝis al la bavara princo-elektisto Karolo Adalberto, kiam li kun francoj ekregis Pragon, proklamis sin ĉeĥa reĝo kaj en la katedralo de sankta Vito li igis sin kronadi. Ĝuste al tiu ŝtono, kiu surloke restis ĝis la dek naŭa jarcento, kondukis el la novurba magistrato subtera koridoro, de tie plue sub la tuta Bruto-foiro supren ĝis domo de Faŭsto.