×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2014, Ŝekspiro, mito ankaŭ por esperantistoj

Ŝekspiro, mito ankaŭ por esperantistoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Antaŭ 450 jaroj naskiĝis Ŝekspiro, kaj kvankam ĉi tiu cifero ne formas perfektan jubileon, indas celebri, ĉar temas pri eksterordinara geniulo. Li estas unu el la plej legataj kaj konstante eldonataj aŭtoroj en la tuta mondo, ne nur kiel dramverkisto sed kiel kreinto de literatura stilo, sed lia biografio estas plena je breĉoj kaj truoj. De jarcentoj, kelkaj studemuloj eĉ dubas pri lia vera ekzisto, aŭ almenaŭ pri tio, ĉu efektive li estis la aŭtoro de tiuj monumentoj, kiel Hamleto, Romeo kaj Julieta, Reĝo Lear, kaj multaj aliaj. En Mezepoko estis ordinara fakto, ke pluraj verkistoj asociiĝis por kune verki siajn teatraĵojn. Aliflanke, iuj supozas, ke nobeloj aŭ eĉ la reĝino mem, Elizabeta la I-a, povus esti la veraj aŭtoroj.

Se fidi la dokumentojn, Ŝekspiro naskiĝis en urbeto Stratford-upon-Avon, en multinfana familio, kaj estis la unua ido, kiu postvivis la peston. Lia baptodokumento datiĝas de la 26-a de aprilo 1564, sed pri la preciza naskiĝtago oni ne havas dokumenton; tradicie oni fiksis la naskiĝdaton je la 23-a de aprilo, la sama dato en kiu li mortis, post 52 jaroj. Lia patro estis fabrikisto de gantoj, komercisto de lanaĵoj kaj urbestro. Pri lia infana kaj junula tempo oni havas same malmultajn informojn. Oni scias, ke li ricevis katolikan formalan edukadon kaj eklernis la latinan lingvon ekde la sepa aĝojaro. Ankoraŭ tre juna li edziĝis, kaj baldaŭ naskiĝis kelkaj idoj. Tuj poste li translokiĝis sen sia edzino al Londono, kie li konatiĝis kiel sufiĉe populara aktoro. Sekvis lia verkado de propraj dramoj. En Londono li konstruigis la legendecan teatron “The Globe”, kie li enscenigis siajn verkojn. La loko brulis pro akcidento kun pulvo de kanono uzita en dramprezento. Oni rekonstruis ĝin sed la publikaj administrantoj malkonstruis ĝin tuj poste. Nur en la jaro 1949 oni rekonstruis la faman “Globon” en loko proksima. Estas mirinde konstati , ke la plej fama verkisto en la tuta mondo havas tiel duboplenan vivhistorion. Tio ne malhelpis, ke li ravas la tutmondan legantaron ĝis hodiaŭ. Multaj aŭtoroj asertas, ke li estis la plej elstara geniulo, kiu iam ajn naskiĝis sur nia mondo. Vera mito. Ankaŭ en la historion de Esperanto li influis. Por vivigi la lingvon, Zamenhof sin dediĉis dum sia tuta vivo al tradukado de literaturaj ĉefverkoj. Unu el la unuaj estis “Hamleto”. Tiu ĉi libro, en Esperanta vesto, fariĝis klasikaĵo, kiun espereble ĉiu serioza Esperantisto legas kaj relegas. Dum la pasintaj lastaj jaroj, diversaj aliaj Ŝekspiraj dramoj estis Esperantigitaj, precipe fare de la hungaro Kalman Kalocsay kaj de la brita profesoro Humphrey Tonkin. Kaj William Auld produktis majestan volumon de la famaj sonetoj de la bardo en nia lingvo. Post kvar jarcentoj, la mito plu vivas, ankaŭ inter ni.

Ŝekspiro, mito ankaŭ por esperantistoj Shakespeare, a myth also for Esperantists