×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2014, Pri la graso kiu sveltigas

Pri la graso kiu sveltigas

En la homa korpo troviĝas du specoj de graso: la blanka graso kiu longtempe konservas energion kaj la bruna graso kiu produktas varmon precipe por novnaskitoj. Tial ĝi troviĝas ĉe ĉiuj novnaskitaj mamuloj escepte de la porko. Novnaskitoj estas pli forte minacataj de malvarmiĝo ĉar ili pro sia malpli alta grandeco (korposurfaco kompare al la volumo) perdas pli da varmo kaj la mekanismoj de la termoregulado ankoraŭ ne estas plene elformiĝintaj. Ĉe homa suĉinfano troviĝas bruna grasoteksaĵo ĉefe ĉe la kolo kaj ĉe la brusto.

Por plenkreskuloj oni supozis ke ili ne plu disponas pri aktivaj brunaj grasoĉeloj. Per novaj studaĵoj oni nun konstatis ke "almenaŭ kelkaj dek procentoj da plenkreskuloj povus disponi pri aktivaj brunaj grasoĉeloj. Ĉe homoj la aktiveco de la brunaj grasoĉeloj enŝaltiĝas per impulsoj de malvarmo kaj ili stimuliĝas per la simpatia nervosistemo.

La blankaj grasoĉeloj prezentas longtempan rezervon por energio. Tial ili akumuliĝas kaj dikigas homon. Tamen tiu dikiĝo plej ofte estas nedezirata, ĉar ĝi kaŭzas malsanojn kaj malfaciligas la vivon. Pli ol ĉiu dua viro kaj preskaŭ ĉiu dua virino en Aŭstrio estas tro dikaj kaj ĉiu dekdua homo suferas je diabeto tipo 2, malsano kiu ofte aperas pro malĝusta sinnutrado kaj nesufiĉe da moviĝado.

Kiu havas tro da pezo, tiu havas tro da blankaj grasoĉeloj kiuj konservas energion. Esploristoj de la Teknika Universitato de Graz nun trovis vojon minimumigi ĝuste tiujn ĉelojn en la korpo: "Ni malkovris substancon de la propra korpo per kiu eblas transformi la energion konservantajn tiel nomatajn blankajn grasoĉelojn al energion forbrulantaj tiel nomataj brunaj grasoĉeloj. Oni trovis specialajn genojn kiuj ebligas tiun aliformigon de "malbonaj" blankaj al "bonaj" brunaj grasoĉeloj. Post multjara esplorlaboro kaj kunlabore kun aliaj universitatoj la sciencistoj el Graz nun povis registri patenton por sia malkovro. Oni konstatas ke tio estas vojrompa paŝo direkte al minimumigo de obesito kaj de diabeto tipo 2. "Tio je longa vido estas nia celo. Tie ofertiĝas la ebleco enkonduki aldone al korpa aktiveco per sporto kaj sana sinnutrado pluan energikonsumanton - nome tiujn brunajn grasoĉelojn - por forbruligi aldonan energion en la korpo kaj ne konservi ĝin. " Mankas ankoraŭ la aplikebleco en la praktiko, do la disvolvado de medikamento - pri tio oni nun esploras en kunlaboro kun la medicina universitato de Graz.