×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Gerda malaperis, Ĉapitro 4.2

Ĉapitro 4.2

Tom: Mi ne komprenas.

Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj? Bob: Ankaŭ mi ne tute komprenas.

Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko. Linda: Eble jes.

Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne konsentas? Bob: Jes.

Ĝi aspektis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri ĝi. Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li.

Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla? Tom: Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela.

Nur vi estas bela. Bob: Mi ne konsentas.

Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaŭ Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; ĉu vi konsentas? Tom: Tute ne.

Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino. Bob: Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo?

Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.

Bob: Diable!

Vi verŝajne amas ŝin.

Ĉapitro 4.2 Chapter 4.2 Capitolo 4.2 Capítulo 4.2 Глава 4.2

Tom:  Mi ne komprenas. 톰: 이해가 안 돼요.

Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj? Who, in university, wants to learn about the ancient secret languages? Bob:  Ankaŭ mi ne tute komprenas. Bob: I don't quite understand either.

Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. It was Ronga's idea, the linguistics professor. 언어학 교수인 Ronga의 생각이었습니다. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko. He considers that secret languages are an aspect of the art of communication, and that they are therefore related to linguistics. Linda:  Eble jes. 린다: 그럴 수도 있겠네요.

Eble li pravas. Maybe he's right. 어쩌면 그가 옳을 수도 있습니다. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne konsentas? And yet that idea is a little weird, don’t you agree? 그런데 그 생각은 좀 이상해요. 동의하지 않나요? Bob:  Jes. 밥: 응.

Ĝi aspektis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri ĝi. It looked strange to me too when it was talked about. 그것에 대해 이야기했을 때 나에게도 이상해 보였습니다. Linda:  Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. Linda: Maybe Ronga, the linguistics professor, just wanted a beautiful woman to work with him. Linda: 아마도 언어학 교수인 Ronga는 그와 함께 일할 아름다운 여성을 원했을 것입니다.

Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla? Isn't it a good idea to work with a beautiful girl when possible? 가능하다면 아름다운 여자와 함께 일하는 것이 좋지 않을까요? Tom:  Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela. Tom: I already told you she's not pretty.

Nur vi estas bela. Only you are beautiful. Bob:  Mi ne konsentas. Bob: I don't agree. 밥: 동의하지 않아요.

Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaŭ Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; ĉu vi konsentas? But Gerda is also beautiful, a little less beautiful, but still beautiful; do you agree Tom:  Tute ne.

Por vi, eble. 아마도 당신을 위해서일 것입니다. Sed por mi ne. 하지만 나에게는 그렇지 않습니다. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino. For me, only Linda exists as a beautiful woman. 나에게는 린다만이 아름다운 여성으로 존재한다. Bob:  Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo? Bob: Do you mean that for you Linda is the only beautiful woman in the whole world? 밥: 당신에게 린다가 세상에서 유일한 아름다운 여성이라는 겁니까?

Tom:  Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.

Bob: Diable! 밥: 젠장!

Vi verŝajne amas ŝin. You probably love her. 당신은 아마 그녀를 사랑합니다.