×

LingQをより快適にするためCookieを使用しています。サイトの訪問により同意したと見なされます cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Eblos haltigi maljuniĝon de ĉeloj

Eblos haltigi maljuniĝon de ĉeloj

Kio precize okazas kiam ni maljuniĝas? Tion sin demandas sciencistoj de multaj jaroj. Nun molekulbiologoj deĉifris decidan mekanismon - kaj en eksperimento duobligis la vivodaŭron de gistaj ĉeloj. Principe tiu metodo povus ankaŭ funkcii ĉe homoj.

La ĉeloj de homoj maljuniĝas dum la tuta vivo kaj iam mortas. Kun la ĉeloj maljuniĝas ankaŭ la homo. Ĉe tio grava servo iom post iom perdiĝas: La dividiĝo de ĉeloj aŭ la formiĝo de novaj ĉeloj. Se ekzemple maljuniĝas haŭtaj ĉeloj ili perdas la kapablon produkti novajn ĉelojn kaj anstataŭigi malnovajn. Tiel damaĝoj de la haŭto estas pli kaj pli malfacile ripareblaj.

Aparte drameca tio estas ĉe praĉeloj kiuj ankaŭ provizas organojn per freŝaj ĉeloj. Laŭ la tempo la provizo pri produktivaj ĉeloj malkreskas, la organoj ne plu ricevas novajn ĉelojn kaj perdas funkcikapablon", diras molekula biologo de la universitato Kalifornio en San Diego. Kune kun komputilaj sciencistoj kaj inĝenieroj la molekulbiologo kaj lia teamo nun eble deĉifris kiel la maljuniĝa procezo de ĉeloj precize funkcias. Almenaŭ ĉe ĉeloj de gistaj fungoj. La aliro ne estas nekutima. Ĉar ĉe tio temas - kiel ĉe la homoj - pri vivaĵoj kun ĉela kerno, gisto estas prefere uzata ankaŭ en la esplorado pri kancero kaj medikamentoj.

Fine elkristaliĝis ĉe la analizo du vojoj: La unua duono maljuniĝas ĉar la nukleolo pli kaj pli malstabiliĝas. Ĉe tio temas pri kernkorpetoj en la interno de la ĉela kerno kiuj produktas ribosomojn. Tio signifas ke ili produktas tiujn fabrikojn kiuj produktas proteinojn kiuj kiel konate reguligas diversajn funkciojn en la korpo. La alia duono de la ĉeloj iras alian vojon kaj maljuniĝas ĉar la mitoĥondrioj, la "energicentraloj de la ĉelo", pli kaj pli ĉesas funkcii. "La ĉeloj decidas jam frue, ĉu ili volas iri la "nukleolan vojon" aŭ la "mitoĥondrian vojon" kaj sekvas ĝin ĝis la fino", diras la biologo. Kiel montriĝas, malantaŭ tiu "decido" troviĝas speco de molekula ŝaltcirkvito: "En la centro staras du molekuloj, nome Sir2 kaj Häm, kiuj reciproke sin reguligas. Se la unua molekulo aktivas, la alia malaktivas kaj inverse. Per tio ankaŭ unu vojo al maljuniĝo estas malfermita kaj la alia estas blokita." Tiu mekanismo aŭ la interagado de la molekuloj videbliĝis nur en la komputila modelo. Per tiu modelo la esploristoj povis prove eksperimenti kaj provi plilongigi la maljuniĝan procezon. Kaj ili sukcesis.

La sciencistoj manipulis la molekulan ŝaltcirkviton genetike kaj kreis per tio novan maljuniĝan vojon. Ĉe tiu nova vojo la ĉela ciklo ĉiam restas normala. Tio signifas ke la dividiĝo de la ĉeloj ne malrapidiĝas, kiel tio okazas normale, sed la ĉelo restas juna. La gistaj ĉeloj per tio ne nur vivis duoble longe ol antaŭe, sed ili povis ankaŭ formi pli da ĉeloj.

Transpensite al la homo, estus almenaŭ teorie eble resti pli longe sana kaj fortika kun la ĉeloj kaj prokrasti la maljuniĝon, klarigas la biologo. Ĉu tiu pordo vere iutage malfermiĝos, tio dependos ne nur de multaj pluaj esploroj kun pli kompleksaj organismoj kaj eble ankaü kun homaj ĉeloj. La demando estas, ĉu la socio tion ankaŭ deziros.

Eblos haltigi maljuniĝon de ĉeloj

Kio precize okazas kiam ni maljuniĝas? What exactly happens when we get older? Tion sin demandas sciencistoj de multaj jaroj. Nun molekulbiologoj deĉifris decidan mekanismon - kaj en eksperimento duobligis la vivodaŭron de gistaj ĉeloj. Now molecular biologists have deciphered a crucial mechanism - and in an experiment doubled the lifespan of yeast cells. Principe tiu metodo povus ankaŭ funkcii ĉe homoj.