×

LingQをより快適にするためCookieを使用しています。サイトの訪問により同意したと見なされます cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kelkaj poemoj de Nazaré Laroca

Kelkaj poemoj de Nazaré Laroca

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ĉi tie – en la Esperanta Retradio – oni povus skribi pri io ajn, sed sendube vi perceptis, ke ni emas eviti malagrablajn aferojn (je kiuj la mondo plenas) kaj ke ni ne faras reklamon por specifaj religioj aŭ politikaj partioj.

Rilate al literaturo aperis ĉi tie kelkaj artikoloj pri rakontoj kaj fabeloj, kaj estis prezentataj kelkaj verkistoj. Koncerne al poezio, mi parolis pri tri poetoj (Drummond de Andrade, Kenneth White, Baudelaire) kaj pri du mistikuloj kiuj ankaŭ verkis poemojn (Rumi, Tereza el Avilo). Fine mi aperigis en januaro artikolon pri tri brazilaj poetoj kiujn mi konas persone (Paulo Sérgio Viana, Nazaré Laroca, Paulo Nascentes). Ĉiu el la tri havas blogon, en kiu ili diskonigas siajn dulingvajn poemojn (ĝenerale verkitajn en la portugala kaj tradukitajn en Esperanton).

Hodiaŭ mi prezentas kelkajn pliajn poemojn de Nazaré Laroca, pro tio, ke unu el la eroj de la 53-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta je la komenco de junio, estis ŝia prezentado de ŝia dulingva libro Birda grundo, publikigita pasintan jaron.

Antaŭe Nazaré Laroca jam estis publikiginta tri librojn de poezio en la portugala kaj unu en Esperanto (2013, 199 paĝoj). Por tiu lasta, titolita “Penseroj”, nia kunlaboranto kaj poeto Paulo Sérgio Viana skribis la antaŭparolon, kaj li ankaŭ mallonge pritraktis ĝin en jutuba filmeto (https://www.youtube.com/watch?v=wvXgQHtl-Go).

En la enkonduko al Birda grundo, alia poeto, Paulo Nascentes, asertis i.a. : Birda grundo, alloga poemlibro, estas himno al poezieco – tiu nemateria eco, tamen perceptebla, kiu trablovas la altkvalitan literaturon. Samkvalitas ĝi al la bona tradicio de la brazila kaj tutmonda lirika poezio. [...]

Muzikreĝisoro laŭofice, Nazaré Laroca regas la simfonion de sonoj, koloroj, akurata ritmo, simpla melodio, sencoj neatenditaj kaj rimoj disaj. Kaj portugale kaj esperante, la sama leksika zorgo, la lingvaĵo flua de milda kaj matena rivero, de petolaj birdoj dum la Vivocelebrado. [...] Lasu min diri, ankaŭ, ke la poembirdoj de Nazaré Laroca gardas mildan rigardon, sed ne simplisman, pri la misteroj de tempo, interrilatoj, kor-inklinoj, evoluado, de io efemera kaj forfuĝa mane-ĉe-mane kun la eterneco. [...] Jen poeziaj floroj elfositaj el parkopromenadoj, rigardoj de hundo kaj infano, el vivmisteroj finfine.

Vidu kaj aŭdu nun 5 poemojn kiujn mi elektis: Paŭzo En ĉi tiu sanktejo dum kelka tempo mi fermas la bruan fenestron de l' mondo.

Verda silento direktas la trilon de agordaj birdoj. Arboj multaj gracie preparas nevideblan baleton. Ĉe lago ludas familioj de l' anasoj, kaj fiŝoj defias mallertajn fiŝkaptistojn.

Piediranto

Nevidebla en homamaso, la vagabonda rigard' de l' poeto stumblas ĉe revoj kaj sekretoj de preterpasantaj vizaĝoj.

Meze de l' amaso, li ne tristas; angorojn tranĉante kaj ĥimerojn por nutri siajn versojn neperfektajn.

Sed komplico de Dio, persistas la poeto tutcerta, ke ĉiu preterpasanto estas mondo, kiu Lian lumon orbitas, kaj tion ne scias.

Mia ĝardeno

La placo estas mia ĝardeno sekreta, kvankam ĝi estas parko, kie homoj kuras, marŝas; infanoj kaj hundoj ludas; birdoj kantas por suno.

La parko estas templo, kie silente mi kontemplas la paciencon de l' arboj, kaj kun ili mi kundividas la sindonemon al vivo.

Amsentoj

Mia amo malkleras: ĝi neniam frandis filozofion.

Sed ĝi senbride scias priskulpti sentemajn ideojn kaj kolorojn, kiuj kantas per fluidaj ritmoj kaj precipe aŭtuntone.

Dialektika am', tragika, sovaĝa, serĉanta ĝian transcendon. Destino Kiom da tavoloj de jarcentoj min konstruis?

Ene de mi la stranga animo: jen mara jen arbara aŭ granda monto.

Mia penso ventas silentas babilaĉas...

Kiom da memoj staras ĉe l' anguloj de l' mondo?

Mi replikiĝas, dividiĝas; mi trapasas min ĝis sukcesi aŭdi tiun formikon, kiu la sorton plenumas sed tion ne scias.