×

LingQをより快適にするためCookieを使用しています。サイトの訪問により同意したと見なされます cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2017, Humuro funkcias kiel laŭtec-agordilo

Se aliaj homoj ridas, tio rekompencas tiun kiu faris ŝercon. Tiam en la cerbo malfermiĝas "percepta pordego" kaj la informoj estas plukondukataj. Se la ŝerco malsukcesas, la signaloj restas malfortaj.

Ĉu vi ridas aŭ ĉu vi oscedas? Post ĉiu ŝerco aŭ farso ekestas momento de necerteco. Depende de tio kiel la pinto de la ŝerco alvenas ĉe la aŭskultantoj, ili ridas, ploras aŭ enue rigardas. Humuro estas afero de supozo. Se la prezentanto de ŝerco volas rikolti ridadon, sed ricevas maltrankvilajn rigardojn, li elreviĝos. Sed se li ricevas rekompencon per laŭta ridado kaj frapado sur la femurojn, tiam li ĝojas.

Tiun mekanismon esploris psikologino de la universitato de Graz.

Kio distingas la humuron de io alia, tio estas la intenco malantaŭ ĉiu ŝerco. Depende de motiviĝo humurproduktantoj havas socian intencon: Ili deziras atingi harmonian kunestadon, aŭ socian korektadon aŭ ofendon kaj malrespekton. "Ni kondutas tiel ke ni atingu aferojn kiuj havas por ni rekompencan karakteron", diras la sciencistino. Depende de la intenco la percepto de gajeco aŭ senespero de aliaj personoj prezentas rekompencon.

La psikologino esploras kiel la signaloj de ĝojo kaj sufero estas prilaborataj en la cerboj de la diversaj humurtipoj. Ĉe tiuj kiuj ŝercas por gajigi homojn, la cerbo perceptas aparte forte la rekompencan ridadon de aliaj homoj. Se funkcias ŝercopinto kaj ĉiuj ridas, la humurproduktanto perceptas la gajajn kaj ridajn reagojn. Sekve al tio malfermiĝas "pordego de percepto", kiel la psikologino priskribas la reagon de la cerbo. Depende de tio ĉu tiu reago estas dezirata aŭ ne, la pordego malfermiĝas pli aŭ ne. Respondecas pri tio la kupliĝo de la antaŭaj, kontrolantaj partoj de la cerbo kaj la pli malantaŭaj partoj, en kiuj la perceptataj informoj unue alvenas. "Ĝi estas kiel agordilo de laŭteco", ŝi diras. "Se la socia signalo je mia ŝerco estas dezirata, tiam la informo en la cerbo estas plukondukata kaj plifortigata." Ĉe negativaj nedezirataj sociaj signaloj la kupliĝo inter ambaŭ cerbopartoj estas malfortigata por eviti elreviĝojn.

La grupo de ŝercrakontantoj kiuj preferas nigran humuron aliflanke estas pli perceptema por la sociaj signaloj de la malgajeco. "Tiaj personoj faras ŝercojn prefere por ridi pri aliaj homoj aŭ por malkaŝi miskonduton", diras la psikologino. Tiu formo de humuro estas konata en germanlingvaj landoj ekzemple de karnavalaj paroladoj ĉe kiuj oni ŝercas je kosto de politikistoj kaj de aliaj publikaj personoj.

Tiel eblas montri malkonvenaĵojn kaj miskonduton. Tiu malhela formo de humuro ne ĉiam estas afabla, sed ĝi povas havi superan pozitivan celon.