Ĉapitro 6.3 – Alveno kaj akceptiĝo
Kabe: Tiuj personoj vere aspektis lacaj… Kaj ne estis tre afablaj.
Ina: Vi pravas, sed memoru, ke la LKK laboras jam dum eble ok horoj sen multe da paŭzoj. Mi certas, ke ili estos pli afablaj kaj babilemaj dum la semajno.
Kabe: Bone. Nun ni trovu la amasloĝejon, kaj poste mi ŝatus ion manĝi…
Ina: Ĉu vi vidis la knabinon ĉe la TEJO-budo?
Kabe: Jes, kio pri ŝi? Ĉu vi konas ŝin?
Ina: Bedaŭrinde ne… Sed ŝi estas ege bela, ĉu ne?
Kabe: Mi konsentas, tamen ne bone komprenas… Ĉu al vi plaĉas inoj?
Ina: Jes… Mi volis diri al vi antaŭe, sed ial ne faris. Virinoj plaĉas al mi pli ol viroj aspekte ktp.