Ĉapitro 12.1 – La lasta nokto
Ĉe lago proksime de la kongresejo
Kabe: Ho, ankaŭ vi estas ĉi tie! ? Ina: Jes, mi renkontos amikon ĉi tie baldaŭ, por privata interparolo. Do, mi ŝatus peti vin foriri.
Kabe: Nu, tio ne eblas. Tute ne eblas, fakte.
Ina: Kial? Tiu ĉi renkonto estas tre grava por mi. Do, bonvolu lasi min sola.
Kabe: Kiel mi ĵus diris, tio ne eblas. Ĉar ankaŭ amiko de mi baldaŭ aperos ĉi tie.
Ina: Damne. Tipe, ke ĝuste nun… Fakte temas pri la knabino, pri kiu mi rakontis. Ŝia nomo estas Jesi, cetere.