×

Utilizziamo i cookies per contribuire a migliorare LingQ. Visitando il sito, acconsenti alla nostra politica dei cookie.

image

Jen nia IJK, Ĉapitro 10.4 – Gufujo

Ĉapitro 10.4 – Gufujo

Jesi: Jes, oni trovu sian ekvilibron… Ĝuste nun mi sentas, ke estas tro da Esperanto en mia vivo… Ĉu vi estas membro de iu alia organizo?

Ina: Ne vere organizo, sed mi ludas gitaron en bando.

Jesi: Bele!

Mi tre ŝatas kanti. Kian muzikon vi ludas? Ina: Nu, estas simpla popo.

Ni ĵus fondis la bandon, sed eventuale ni ludos dum la venonta IJK… Jesi: Mi jam antaŭĝojas!

Nur diru, se vi bezonas iun helpkantiston. Ina: Kial ne?

Eble vi volas kanti ion nun, kaj mi povas ludi gitaron? Jesi: Jes, mi ŝatus tion.

Ina: Tre bone, mi tuj venigos mian gitaron.

Jesi: Mi atendas vian espereble rapidan revenon…

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE