Revolucia blokĉena tekniko
Aĉeti elektron rekte ĉe la produktanto, kiu povas esti najbaro aŭ biogasa farmisto: La teknologio malantaŭ "Bitmonero" (Bitcoin) alportas grandajn avantaĝojn por aĉetantoj de elektra kurento. Aĉeti regionajn produktojn nuntempe estas tre populare. La rostaĵon por dimanĉo oni akiras ĉe la farmbuĉisto ĉe stratangulo, la legomon por tio ĉe la semajna merkato. Rilate al la elektra kurento la afero estas alia - kvankam en Germanio ekzemple elektro estas produktata jam delonge ĉiuloke. Ne eblas simple aĉeti KW-horojn ĉe la najbaro kun la fotovoltaj moduloj sur la tegmento. Aŭ ĉe la farmisto kun biogasa instalaĵo. Ne eblas ĝis nun preterlasi la provizanton kiu povas esti aŭ energikonzerno, urba energiproviza entrepreno aŭ ofertanto de ekologia elektro.
Sed tio povus ŝanĝiĝi. Blokĉeno nomiĝas la teknologio kiu ebligos negocojn trans la ĝardenan palisaron. Ĝi estis disvolvita origine por la cifereca monunuo Bitmonero per kiu eblas transsendi monon tra la interreto sen ke bankoj aŭ aliaj instancoj partoprenas. Blokĉeno ebligas komercon sen peranto. Tio draste reduktas la kostojn kaj tiel ebligas rektan komercadon de elektro inter produktanto, ekzemple domposedanto kun sunĉelara instalaĵo, kaj konsumanto.
La principo de blokĉeno estas: Aĉetoprocedoj ne estas plenumataj tra centra platformo, sed en kunligo kun ĉiuj komputiloj kiuj partoprenas en la sistemo. La komputiloj servas kiel kunretigita malcentra registro kiu ne estas manipulebla. Ĉe blokĉeno troviĝas la suvereneco pri la datumoj ĉe ĉiu unuopa partoprenanto. Tiel la sistemo estas pli sekura ol sistemoj en kiuj partoprenas tria partio.
La komputiloj savas transakciojn en daŭre plivastigataj ciferecaj blokoj kiuj estas transsendataj ĉe ĉiu negoco al ĉiuj partoprenantaj komputiloj. Se bloko estas atinginta certan grandecon, tiam nova bloko kreiĝas. Helpe de kontrolsumoj en la blokoj la komputiloj povas kontroli sin reciproke. Ĉar la sistemo estas memorganiza, praktike ne aperas kostoj.
La blokĉena tekniko pro tio perfekte taŭgos por la energimerkato de la estonteco. Ĝi ebligas komerci malgrandajn kvantojn da energio, kio estas granda avantaĝo en sistemo kiu ne plu estas dominata de malmultaj grandaj centraloj, sed de sennombraj malcentraj instalaĵoj kun pro vetera situacio forte fluktuanta produktivo. Dommastrumejo povas akiri laŭbezone helpe de blokĉeno elektran kurenton ĉe plej diversaj produktantoj - jen kelkajn KW-horojn ĉe unu, jen kelkajn ĉe alia produktanto. Kun subteno per aplikaĵeto tio estus ankaŭ aŭtomatizebla: Tiu aplikaĵeto mezuras kiom da energio estas disponebla el sunenergiaj aŭ aliaj energikonservantaj instalaĵoj en la proksimeco. La restantan bezonatan kvanton da elektro liverus la regiona provizanto. La prezojn kaj aliajn kontraktajn kondiĉojn la partioj registras en la blokĉeno, la negocoj estas plenumataj aŭtomate. Kurentnombriloj mezuras la energifluon kaj transsendas la datumojn sendrate aŭ tra la interreto al la blokĉena komputilo.