Malpura Hamburgero
Li promenas laŭ la malpura strato tra ia bazaro. Homoj vendas la
plej diversajn aferojn. La homoj estas malpuraj. La konstruaĵoj estas
malpuraj. Rubaĵo estas ĉie. Mankas koloro. Estas nur grizo kaj bruno.
Li zorge tuŝas nenion, kaj evitas ke iu ajn tuŝu lin.
Sur la surfaco estas multe pli agrable. Ili almenaŭ havas freŝe
fabrikitan aeron kaj helan lumon, eĉ se artefaritan.
Ĉi tie en la Subtero estas malmulte da lumo kaj neniom da freŝa
aero, nur la malfreŝa odoraĉo de homa ŝvito. Tra la fetoro li flaras
strange konatan odoron. Ĝi memorigas lin pri la antaŭa tempo. Antaŭ la
milito. Antaŭ la detruo. Antaŭ la apartigo de la homoj supre kaj la homoj
malsupre.
Ĝi estas la odoro de hamburgero - tia, kian antaŭe faris lia avo
sur la rostilo en la malantaŭa ĝardeno. Li memoras la senton de herboj
inter liaj piedfingroj … antaŭe kiam la herboj estis realaj. Li preskaŭ
povas gusti la sukoplenan viandon kun pikloj kaj fromaĝo kaj keĉupo
kaj mustardo. Tio estis antaŭe kiam manĝaĵo estis vera, ne la sinteza
proteina replikaĵo, kiun ili manĝas nun.
Li sekvas la odoron al malgranda budo ĉe la angulo. Virino rostas
hamburgerojn sur portebla flamilo. Ŝi havas malordajn harojn kaj
makulojn sur la vizaĝo.
“Kiom kostas hamburgero?”
“Kvin dolarojn … verajn dolarojn … paperajn dolarojn … ne
ĵetonaĉon.”
Li fosas en la poŝo kaj trovas sian kaŝaĵon. Li neniam agnoskus
al iu ajn ke li ankoraŭ portas paperan monon sed li sciis ke venus
tempo kiam ĝi estus oportuna.
La virino prenaĉas la monon, la manoj kovritaj per trivitaj gantoj
senfingraj. Ŝiaj ungoj estas malpuraj, same kiel ĉio.
Ŝi forkumas la viandon sur paneton.
“Ĉu kun keĉupo?”
Li kapjesas entuziasme. De longega tempo li ne manĝas bonan
hamburgeron. “Kaj mustardo, se vi havas ĝin.”
Ŝi ŝprucigas bulon de ruĝa ŝlimo sur la paneton kaj kunpremas
lian hamburgeron. Ŝi volvas ĝin per buŝtuko kaj donas ĝin al li.Li mordas ĝin kaj tuj li reportiĝas al la malantaŭa ĝardeno de lia
avo. La moleco de la pano miksita kun la saporo de la viando kaj la
akra gusto de la keĉupo. Kiom mankis al li vera manĝaĵo.
“Daĉjo!”
Li ekrektiĝas kiam li vidas sian amikon puŝante sin tra la
homamaso al li.
“Kion vi faras? Kion vi manĝas?”
“Hamburgeron. Ĉu vi povas kredi. Ĉi-sube. Mi trovis veran
hamburgeron.”
Li ofertas iom al ŝi. Ŝi retiriĝas pro naŭzo. Li premas per la dentoj
kaj frandas ĉiun maĉon.
“Ĉu vera hamburgero? El kio laŭ vi ĝi konsistas?”
Li mienaĉas pro konfuzo. “Kion vi volas diri?”
“Ni nur diru, ke ne estas bienoj proksime.”