×

Nous utilisons des cookies pour rendre LingQ meilleur. En visitant le site vous acceptez nos Politique des cookies.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.30. Lernejoj rezignas pri paŭza sonorilo

2014.01.30. Lernejoj rezignas pri paŭza sonorilo

Lernejoj rezignas pri paŭza sonorilo

Lerneja horo finiĝas sen malagrabla sonorila sonaĉado: Ĉe pluraj lernejoj en Vieno tio fariĝis realo, kaj la streso fariĝis signife malpli granda. Ne ĉiuj entuziasmiĝas pri tio, nome ke lernejaj horoj ne plu finiĝas per klara signalo.

"La avantaĝoj laŭ la raportoj kiujn mi ricevis estas ke la etoso nun estas iom pli trankvila dum la paŭzoj, ekzemple dum la granda paŭzo ne ĉiuj samtempe alkuras la lernejan bufedon", diris direktoro de gimnazio en Vieno dum intervjuo. Laŭ li la instruistoj nun havas la eblecon fini la instruhoron unu aŭ du minutojn pli frue aŭ plilongigi ĝin je unu aŭ du minutoj sen kaŭzi grandan malkvieton.

Entute oni diras ke sen la sonorilo malkvieto iom malaperas. La citita gimnazio en Vieno de decembro ĝis la fino de la lerneja jaro rezignas pri la paŭza sonorilo. Post tio oni kune decidos ĉu oni refunkciigos ĝin aŭ ne. En alia gimnazio en Vieno la direktoro jam de tri jaroj rezignas pri la paŭza sonorilo. Laŭ la urba lerneja aŭtoritato de Vieno jam triono de la proksimume 100 gimnazioj kaj profesiklerigaj supraj lernejoj en Vieno rezignas pri la paŭza sonorilo.

Alternative al la sonoriloj oni uzas gongojn kaj laŭtparolilajn anoncojn. Anstataŭ la lerneja sonorilo en multaj klasĉambroj troviĝas horloĝo, laŭ kiu la gelernantoj kaj geinstruistoj devas orientiĝi. Ne ĉie la nova sistemo renkontas entuziasmon: En unu el la gimnazioj la sonorilo post testofazo denove enfunkciiĝis.

Al kelkaj gelernantoj la paŭzoj ŝajnas esti malpli longaj sen la sonorado. "Tial ili (la instruistoj) foje trolongigas la instruhoron je tri minutoj kaj tiam tuj komenciĝos la sekva instruhoro. Ili ne scias kiam estas fino. Ili ŝatas daŭrigi. Mi trovas tion vere nenecesa", diris lernanto pri la instruistoj. Gelernantoj kiuj lernas respondecon, pli flekseblaj instrutempoj kaj malpli da bruo: En la citita gimnazio la plimulto de la gelernantoj kaj geinstruistoj ŝajne ne suferas pro manko de la paŭza sonorilo. Ĉio funkcias en pli granda trankvileco.

Laŭ indiko de instruistino la libervola reveno de la gelernantoj al la klasĉambro post la paŭzo sen la sonorilo ne estas problemo. "La infanoj scias kiam la instruhoro komenciĝas, kaj ili revenas ĝustatempe. Do la problemo pri tio ne estas pli granda ol antaŭe. Kaj ili ankaŭ ne plu malfruiĝas. Tio estas vere interesa, sed tiel estas."