×

Usamos cookies para ayudar a mejorar LingQ. Al visitar este sitio, aceptas nuestras politicas de cookie.

image

Jen nia IJK, Ĉapitro 7.2 – Komenco de la unua tago

Ĉapitro 7.2 – Komenco de la unua tago

Kabe: Kioma horo estas nun?

Ina: Jam estas kvin minutoj antaŭ la deka, aŭ naŭa kvindek kvin. Vi maltrafis la matenmanĝon…

Kabe: O, fek'! Kaj mi, kiu estas ege malsata.

Ina: Se vi hastos, vi povas almenaŭ trafi la malfermon de la kongreso.

Kabe: Kiam ĝi estos?

Ina: Je kvarono post la deka. Ĝi daŭros horon. Kaj je la dek-dua eblos manĝi.

Kabe: Bele. Mi antaŭĝojas. Diru, kio okazas dum la malfermo? Ĉu ĝi estas vizitinda entute?

Ina: Laŭ mi jes. Kutime ĝi ne estas tre vigla, sed por vi, kiel ‘novulo', povus esti interesa. Mi supozas, ke la prezidanto de TEJO diros kelkajn vortojn. Iu de LKK verŝajne prezentos la temon de la kongreso. Ĉiu IJK havas sian temon. Mi esperas, ke ankaŭ estos iom da muziko.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE