×

Usamos cookies para ayudar a mejorar LingQ. Al visitar este sitio, aceptas nuestras politicas de cookie.

image

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 20.2

Ĉapitro 20.2

Gerda raportas pri la dokumento; ŝi tenas ĝin enmane kaj tradukas, vorton post vorto; krome, ŝi donas ĉiujn necesajn klarigojn. La policano kapjesas komprene.

Gerda klarigas al li ankoraŭ pli pri la kondiĉoj de sia mallibereco. Kaj jen la policano havas ideon. "Bob, ĉu vi konsentus kaŝi vin sub la lito, se iu envenus? " "Kial? " "Mi havas planon. Mi ŝatus, ke ni ĉiuj foriru, krom vi kaj Gerda, kaj ke ŝi diru al la kaptinto, ke ŝi konsentas klarigi al li, kio estas skribita sur tiu papero, mi volas diri: sur tiu malnova dokumento. Ili tiam agos laŭ la dokumento, kaj ni kaptos ilin tiom pli facile. Sed tamen, ni ne rajtas riski, ke Gerda suferu. Kiu scias? Kiam ŝi ne plu estos necesa por ili, ili povus... Nu, vi komprenas. Vi restos ĉi tie, kaj kiam vi aŭdos paŝojn proksimiĝi, vi kaŝos vin sub la lito, kaj bone atentos ĉion, kio okazas. Gerda diris, ke ĉiam venas nur unu persono, unu viro, maldika ulo, ne tre forta. Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese. " Bob konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba esprimo.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE