Ĉapitro 4.1
Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis.
Tom: Ni parolis pri tiu ulo.
Bob: Kiu ulo?
Tom: Tiu viro ĉe la angulo.
Tiu juna viro. Bob: Pri kiu vi parolas?
Ĉu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda? Linda: Gerda!
Vi do scias, ke ŝia nomo estas Gerda! Vi do konas ŝin! Bob: Nu, mi ne vere konas ŝin.
Mi scias, kiu ŝi estas. Tio estas alia afero. Linda: Kiu do ŝi estas?
Bob: Sed vi ne respondis al mi.
Vi ne respondis al mia demando. Ĉu vere pri tiu blonda junulo vi parolis? Tom: Jes.
Pri li. Bob: Mi ne konas lin.
Mi neniam vidis lin antaŭe. Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda?
Bob: Ŝi venis por instrui.
Temas pri io mistera, fakte. Kriptaĵoscienco. Linda: Kio?
Kiel vi diris? Krip-ta-ĵo-sci-en-co, ĉu? Kio estas tio? Bob: Ĉu vere vi ne scias, kio estas kriptaĵoscienco?
Oni diras ankaŭ"kriptografio". Linda: Ne.
Mi ne scias. Mi tute ne scias. Ĉu vi scias, Tom? Tom: Ĉu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesaĝo?
Bob: Prave.
Jen ŝia fako. Fakte, ŝia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj.